Siriaj kurdoj postulas ke Usono permesu al Rusio protekti ilin

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 13-a de oktobro 2019

La generalo Mazloum Kobani Abdi

La 10-an de oktobro 2019 la komandestro de la Siriaj Demokratiaj Fortoj generalo Mazloum Kobani Abdi postulis de William Roebuck, la viculo de la speciala reprezentanto de la Tutmonda Koalicio kontraŭ Islama Ŝtato ke se Usono ne deziras protekti la siriajn kurdojn, buĉatajn de Turkio, ĝi lasu ilin intertrakti kun la registaro de Baŝar Asad kaj Rusio, kiu subtenas ĝin.

Vi perfidis nin. Vi lasis nin esti buĉataj. Vi ne deziras protekti la homojn, sed vi ankaŭ ne deziras ke alia forto venu kaj protektu nin. Vi vendis nin. Tio estas malmorale.
Mazloum Kobani Abdi, komandestro de la Siriaj Demokratiaj Fortoj.

Li postulis ke Usono helpu haltigi ofensivon de la turka armeo en Roĵavo, jam kaŭzintan plurajn mortojn kaj lavangon de rifuĝintoj, aŭ permesu al lia organizaĵo interkonsenti kun la Asad-reĝimo kaj la subtenanta ĝin Rusio, tiel ke la rusiaj aerfortoj kreu senflugan zonon en la regiono, malebligante al Turkio bombardi la kurdojn.

Mi bezonas scii, ĉu vi kapablas protekti mian popolon, haltigi tiujn bombojn falantajn sur nin aŭ ne. Mi bezonas scii, ĉar se vi ne kapablas, mi devos interkonsenti kun Rusio kaj la reĝimo nun kaj inviti iliajn aviadilojn protekti nian regionon.
Mazloum Kobani Abdi, komandestro de la Siriaj Demokratiaj Fortoj.

La usona sekretario pri defendo Mark Esper diris la 11-an de oktobro, ke Usono ne forlasis siajn kurdajn aliancanojn kaj plu koordinas kun ili sian agadon en aliaj regionoj de Sirio. Tamen, klarigis li, la usonaj soldatoj ne povas troviĝi en loko, kie disvolviĝas longdaŭra konflikto inter la kurdoj kaj Turkio, ĉar ne tio estas ilia tasko en Sirio.

Dume nenomitaj kadruloj de la usona militistaro rimarkigis, ke evidente la turka ofensivo transiras la anoncitajn limojn kaj iĝas pli ambicia ol oni supozis. "Ni simple observas kiel la dua laŭgrande armeo de NATO atakas nian plej bonan kontraŭterorisman partneron" konstatis unu el la usonaj militistoj.

William Roebuck petis la generalon Mazloum Kobani Abdi ne hasti pri la decido.

Fontoj