Rusio haltigis bataladon inter Armenio kaj Azerbajĝano

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Azera soldato.

Merkredo, la 17-a de novembro 2021


La 16-an de novembro denove eksplodis bataloj inter Armenio kaj Azerbajĝano. Tio estis unua grandskala batalado post la milito en Montara Karabaĥo, kiu finiĝis en novembro 2020 danke al perado de Rusio. La 17-an de novembro ekvalidis pafĉesigo, denove danke al perado de Rusio.

Bataloj kaj akuzoj[redakti]

La Ministerio pri defendo de Azerbajĝano asertas ke nokte al la 15-a de novembro armena flanko pripafis azerajn poziciojn per fusiloj, bombokanonoj kaj aliaj armiloj. La armena flanko asertas ke ĝi nur rebatis atakojn de azeraj trupoj, kiuj celis okupi armenajn poziciojn. Temas pri areo ĉirkaŭ vilaĝoj Zejlik kaj Jelliĝa en Kelbaĝara distrikto. Bataloj okazis ankaŭ en Laĉina distrikto kaj Sjunika provinco.

Batalado en Montara Karabaĥo. Oktobro 2020.

Ambaŭ flankoj uzis artilerion kaj kirasveturilojn. Oni raportis ke bruo de la eksplodoj aŭdeblis eĉ en la armenaj urboj Sisian kaj Goris. La Ministerio pri defendo de Armenio raportis pri 13 armenaj militistoj, kiuj estis kaptitaj de la azera flanko, kaj kelkaj vunditoj. Unu armena militisto pereis, 24 malaperis. Deputito de la reganta partio "Civitana Interkonsento" Eduard Agaĝanjan diris al la Radio Libereco ke pereis 15 armenaj militistoj. Armena ĵurnalo Graparak raportis pri 30 pereintoj, 50 vunditoj kaj proksimume 100 malaperintoj. Ĉefministro Nikol Paŝinjan diris ke ankaŭ azera flanko spertis grandajn homajn perdojn kaj perdis almenaŭ ses kirasveturilojn. Oni publikigis filmetojn, kiuj montras neniigon de azeraj kirasveturiloj. La Ministerio pri defendo de Azerbajĝano raportis pri sep pereintaj kaj 10 vunditaj milistoj. Nomoj de la pereintaj estas publikigitaj.

Nikol Paŝinjan eksigis ministron pri defendo Arŝak Karapetjan kaj nomumis je tiu posteno Suren Papikjan, kiu estis vic-ĉefministro. Tio estas la kvara ministro pri defendo nomumita de Nikol Paŝinjan dum 3,5 jaroj. Ĝis ricevi registaran postenon en 2018 Suren Papikjan laboris en lernejo kiel instruisto de historio.

Strategiaj konsideroj[redakti]

Mapo de la regiono.

La streĉiteco en tiu areo kreskis dum monatoj, ambaŭ flankoj akuzis unu la alian pri provokoj. Sjunika provinco situas en suda parto de Armenio kaj iĝis ĉelima post la Dua karabaĥa milito en 2020, ĉar antaŭe ĝi limis kun Montara Karabaĥo — regiono kiu jure apartenis al Azerbajĝano, sed fakte estis memregata kaj funkciis kiel la sendependa Arcaĥa Respubliko, agnoskita de neniu lando inkluzive Armenion. Post kiam tiu parto de Montara Karabaĥo estis okupita de azeraj trupoj, laŭlonge de limoj inter Sjunika provinco kaj Montara Karabaĥo aperis armenaj kaj azeraj postenoj. La aferon komplikas tio ke ŝoseo, liganta la provincon kun la armena ĉefurbo Erevano kaj iranta tra la urboj Goris kaj Kapan, dufoje eniras teritorion nun regatan de Azerbajĝano. Antaŭan semajnon sur ĝi aperis doganejoj, post kio vilaĝoj Vorotan, Ŝurnuĥ kaj Barcravan (ĉiuj en Sjunika provinco) perdis ligon al la ĉefa teritorio de Armenio, do armenaj aŭtoritatoj komencis konstruadon de alternativaj vojoj al ili. Armenio pretigis por trafikado ŝoseon kiu iras tra vilaĝo Tatev, evitante azeran teritorion. Ĝia ĉefa malavantaĝo estas serpenteco kaj malbona stato.

Sjunika provinco gravas de strategia vudpunkto, ĉar ĝi apartigas azeran eksklavon Naĥiĉevanan Aŭtonoman Respublikon de la ĉefa azera teritorio. Laŭ interkonsentoj, subskribitaj de Armenio kaj Azerbajĝano en novembro 2020, tra tiu provinco devos iri ŝoseo kaj fervojo, ligontaj la ĉefan teritorion de Azerbajĝano kun tiu eksklavo. La ŝoseo fakte ekzistas ekde la sovetia epoko dum la fervojo estis komplete detruita.

Azerbajĝano nomas tiujn du komunikilojn Zangezura koridoro kaj postulas ke apuda areo havu eksterteritorian statuson, do estu kontrolata de la azera flanko. Kiel argumento ĝi indikas ke la Laĉina koridoro, liganta armenan parton de Montara Karabaĥo kun Armenio kaj pasanta tra azeraj areoj, estas kontrolata de rusiaj pactrupoj. Armenio tamen kontraŭas tian statuson, ĉar la tiel nomata Zangezura koridoro iros laŭlonge de limo inter Armenio kaj Irano. Tio signifas ke Azerbajĝano povos laŭplaĉe bari komunikadon de Armenio kun tiu ĝia najbaro. Dume Armenio dum tri jardekoj estas blokita de Azerbaĵĝano kaj Turkio, kiuj komplete fermis siajn limojn, do malfermitaj restas nur limoj kun Irano kaj Kartvelio. Samtempe Azerbaĵĝano postulas oficialan demarkaciadon de limo inter Armenio kaj Azerbajĝano en Sjunika provinco, kio signifos ke Armenio agnoskos ke tiuj areoj, antaŭe parto de la neagnoskita Arcaĥa Respubliko, estas parto de Azerbaĵgano kaj tiel oficiale konfirmos ke tiu ĉi armena respubliko ne ekzistas.

Internacia reago[redakti]

Rusiaj trupoj en Armenio. Erevano, 2016.

Estro de la Eŭropa Konsilio Charles Michel, prezidanto de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo Ann Linde kaj Usona Sekretario de Ŝtato Antony Blinken esprimis sian zorgitecon pri la situacio. La Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj diris ke ankoraŭ ne planas kunsidon pri tiu afero.

Ministro pri defendo de Turkio Hulusi Akar esprimis al azera kolego sian subtenon kaj diris ke "Turkio ĉiam estas kune kun Azerbajĝano".

Armenio oficiale petis helpon de Rusio, referencante al la traktato de 1997, per kiu Rusio garantiis defendon de teritoria suvereneco de Armenio. Oni avertis ke sekvos oficiala peto al la Organizaĵo de la Kontrakto pri Kolektiva Sekureco, en kiu membras ankaŭ Rusio, Belorusio, Kazaĥio, Taĝikio kaj Kirgizio. La 16-an de novembro armena opoziulo Mika Badaljan sciigis en sia Telegram-kanalo ke en la 102-a rusia militbazo en la armena urbo Gjumri estis urĝe deklarita batalpreta stato. Vladimir Putin interparolis per telefono kun ĉefministro de Armenio dum rusia ministro pri defendo Sergej Ŝojgu interparolis kun siaj kolegoj el Armenio kaj Azerbajĝano. Samtage je 18-30 ekvalidis pafĉesigo.

Fontoj[redakti]