Por kio utilas Libera Folio?

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 19-a de aprilo 2023

Libera Folio estis fondita antaŭ dudek jaroj por prilumi akutan krizon en UEA. Multo ŝanĝiĝis en la mondo de post la jaro 2003, sed krizoj konstantas. Por kio do utilas nia bulteno? Ĉu nur por fidinde kaj ripete informi, ke en Esperantujo ĉio daŭre aĉas, kiel komentis unu leganto?


En la unuaj jaroj de la nova jarmilo la organizita Esperanto-movado travivis unu el siaj regulaj krizoj. Temis pri konflikto inter funkciuloj de la Centra Oficejo de UEA kaj la sinsekvaj estraroj de la asocio, kies agadon multaj el la oficistoj trovis amatoreca, neserioza kaj detrua.

Dum la Universala Kongreso en Zagrebo en julio 2001 demisiis la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, kaj la direktoro de la Centra Oficejo, Pasquale Zapelli. Tuj poste demisiis ankaŭ la redaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl, kiu same laboris en la Centra Oficejo.

La krizo akriĝis en 2003, kiam sian demision pro similaj kialoj anoncis la konstanta kongresa sekretario Nikola Rašić. Tiu demisio iĝis la sparko por la fondo de Libera Folio. La unua, teknike tre simpla versio estis lanĉita post nur unusemajna preparado. Ĝian arkivitan kopion eblas ankoraŭ vidi en la retejo de Kalle Kniivilä. Teknike temis pri aro da simplaj html-dosieroj, mane ĝisdatigataj. Komentado ne eblis.

Jen kelkaj el la unuaj artikoloj de 2003.

La ĉefaj iniciatintoj de Libera Folio estis Kalle Kniivilä kaj István Ertl, kiuj plu laboras pri ĝi. Dum la jaroj evidente ankaŭ multaj aliaj homoj kontribuis al la evoluo de la bulteno – interalie Jan-Ulrich Hasecke, kiu dum pluraj jaroj prizorgis la teknikan flankon de Libera Folio.

Kiam la nova tekniko tion ebligis, malfermiĝis la eblo ne nur komenti la artikolojn de Libera Folio – legantoj eĉ ekhavis la ŝancon mem afiŝi ampleksajn artikolojn en la retejo. Kiel en multaj lokoj komence de la reta epoko, ankaŭ en Libera Folio la limoj de esprimlibereco kaj la respondeco de la posedanto de la platformo ne tuj estis evidentaj.

Tim Owen, oficisto de Esperanto-Asocio de Britio, rakontas pri siaj tiamaj kaj nunaj impresoj:

Mia opinio pri Libera Folio evoluis dum la jaroj, de unu poluso ĝis la alia.
Mi unue renkontis ĝin ĉirkaŭ 2009. En tiu epoko ĉiun tagon aldoniĝis novaj komentoj, kaj do la fokuson havis ne la artikoloj, sed la lavango da komentoj kutime negativaj kaj idiotaj de malpleno de regulaj kontribuantoj. Ne ŝanĝiĝis mia sinteno nelonge poste, kiam leganto afiŝis artikolon plene ofendan pri malaperinta amiko mia, en la celo supozigi, ke tiu homo du jarojn poste deklarita mortinta, estis spiono. Mi tute ne akceptis la klarigon, ke: ”ĉiuj tekstoj, kiuj aperas sur blua fono, estas neredakciaj, kaj pri ilia enhavo respondecas sole la verkinto”. Ŝajnis, ke la principo ”kia patro, tia filo” aplikiĝas, kaj mi tute ne protestis, kiam mia tiama kolego Paul Gubbins en niaj konversacioj parolis pri ”Libera Kloako”.
Iam intertempe aferoj ŝanĝiĝis. La komentoj ne plu estas tiel multaj, kaj fariĝis eble indiki sian aprobon (aŭ male) per simpla alklako anstataŭ tajpita respondo. Nun havas la fokuson la artikoloj, kutime profesi-nivelaj kaj ĉefe verkitaj tre diligente de redaktoro preta fari proprajn esplorojn, anstataŭ remaĉi aliulajn novaĵojn.
Jam dum multaj jaroj, mi opinias Liberan Folion la ĉefa kroniko (kaj sekve ĝian redaktoron la ĉefa kronikisto) de la nuna epoko por historiistoj.

Legantoj ne plu povas afiŝi artikolojn en Libera Folio – de longe ekzistas aliaj, multe pli taŭgaj platformoj por libera verkado. Komentado plu eblas, kaj la plej multaj komentantoj sukcesas sekvi la normojn de civilizita interparolo. De tempo al tempo tamen plu neeviteble aperas la demando, ĉu tiu aŭ alia komento vere estas akceptebla.

Eble parte inspirite de la diskutoj en Libera Folio, la konata hispana aktivulo Toño del Barrio en 2008 formulis la leĝon de Tonjo: ”Se reta diskuto sufiĉe longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo proksimiĝas al 1”. Tiu leĝo sendube validos ankaŭ rilate la diskuton pri ĉi tiu artikolo.

Li mem multfoje kontribuis al Libera Folio, interalie jam en 2005 per daŭre aktuala artikolo pri la ĉiam aktuala koncepto ”kabei”, kiu laŭ li ial ŝajnas esti prestiĝa fenomeno. Toño del Barrio trovas atentinda, ke Libera Folio senkabee daŭrigas sian laboron ekde 2003:


Jam 20 jaroj, kiel pasas tempo! En epoko en kiu projektoj tre malofte superas du-tri jarojn, foje eĉ monatojn, kaj pacienco facile elĉerpiĝas, estas gratulinda la daŭra penado de reta revuo.
Libera Folio liveris al nia movado spegulon en kiu ni povas – kaj devas – rigardi nin, sen maskado. Profesiecan, kun vera ĵurnalisma instinkto, laŭ la reguloj de la metio: interesaj temoj, funda esplorado, trafa redaktado, eĉ atentokaptaj ĉeftitoloj. Kun spaco ankaŭ por debato, por prezenti vidpunktojn pri nia komunumo, ĝiajn celojn, direkton kaj ankaŭ ĝiajn erarojn. Libera Folio estas jam de antaŭ longe la loko kie ni objektive serĉas la evoluon de nia komunumo.
Mi fieras pri mia propra aparteno al ĝia familio, kaj konfidas ke ni kune povos festi aliajn pliajn dudek jarojn. Je via sano, Libera Folio!

La ĉefa enhavo de Libera Folio ja estas ne komentoj, sed la novaĵ-artikoloj, plej ofte – sed feliĉe ne ĉiam – verkataj de la redakcio. Kvankam la gamo de temoj dum la paso de la jaroj vastiĝis, UEA kiel la ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo daŭre restas en la centro de la atento. Evidente ankaŭ pri la evoluoj de TEJO ni dum la jaroj ofte artikolis, kaj ne ĉiam favore.

La prezidanto de TEJO, Albert Stalin Garrido, eklegis Liberan Folion jam en la komenco de sia esperantista vivo:

Laŭ mi, Libera Folio, kiel nia ”loka” internacia amaskomunikilo, kontribuas al tio ke nia movado estas normala, vivanta socio kiel ĉiuj aliaj. Ĉu kiel adoleskulo loĝanta en malproksima lando aŭ poste kiel gvidanto de internacia organizo, mi daŭre aprezas kiel Libera Folio strebas al regula liverado de freŝaj movadaj novaĵoj, kiuj atingas preskaŭ ĉiun tavolon de nia movado kaj instigas la komunumon al viglaj diskuto kaj pripenso pri aferoj, kiuj por nia movada evoluo gravas.

La vigleco de Libera Folio evidente variis dum diversaj periodoj, kaj la statistikaĵoj de la malsamaj jaroj ne rekte kompareblas, ĉar statistikiloj evoluis kaj oni lernis forfiltri aŭtomatajn vizitojn el la ciferoj.

Ekde decembro 2016, kiam estis lanĉita la nuna versio de Libera Folio, ni publikigis preskaŭ 600 artikolojn, kiuj ricevis 9 415 komentojn. Se kalkuli arkivitajn artikolojn, kiuj ne estis transmetitaj al la nova retejo, dum la du jardekoj en Libera Folio verŝajne aperis proksimume du mil redakciaj tekstoj.

La suma kvanto de paĝomontroj ekde decembro 2016 ĝis nun estis 1,2 milionoj. Dum la lastaj jaroj la kvanto de paĝomontroj daŭre kreskas, kaj pasintjare ili atingis 211 000. Ĉi-jare ĝis nun ni havis proksimume 55 000 paĝomontrojn. La plej multaj vizitantoj dum 2023 venis el Germanio, Nederlando kaj Finnlando.

La mezuma kvanto de paĝomontroj ĉiutage estas ĉirkaŭ 500, sed la cifero facile duobliĝas, kiam aperas interesaj artikoloj. La plej populara artikolo dum 2022 estis La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion, kun proksimume kvar mil paĝomontroj. Ĉi-jare plej populara ĝis nun estis la artikolo Esperantistoj ambaŭflanke de la fronto, kun preskaŭ du mil paĝomontroj.

Barbara Pietrzak, multjara kunlaboranto de la Esperanto-redakcio de Pola Radio kaj eksa estrarano de UEA, trovas transforma la eblecon komenti artikolojn, kiun Libera Folio proponis al la esperantistoj en epoko, kiam sociaj retejoj kiel Facebook ankoraŭ ne ekzistis:

Gratulon pro la 20-jariĝo de Libera Folio, kies komenco kongruis kun la reta epoko, tiam malfacile prognozebla. Tuj fariĝis klare, ke la reta komunikado estas pli ĝisdata ol la tiamaj informrimedoj.
Libera Folio fariĝis tiel por meza Esperanto-parolanto centro sciiganta pri aktualaj aferoj de la Esperanto-movado, ne malofte tiklaj. Multaj krom esti pasivaj informklientoj komencis engaĝite reagi kompreninte sian subjektan rolon en la movado. Libera Folio transformiĝis en Liberan Forumon.
Nun malgraŭ lavanga disfloro de diversspeca informfluo Libera Folio sendube konservas sian primaran informrolon.

Nun eblas sekvi Liberan Folion ne nur en la retejo, per retpoŝta abono aŭ la kutimaj komercaj sociaj retejoj, sed ankaŭ en Mastodon kaj en Telegram. En la Telegram-babilejo de Libera Folio partoprenanto kun la nomo Sator Arecu Moon trovis, ke Libera Folio ”stabile informas nin pri tio, ke en la Esperanto-movado ĉio estas daŭre [aĉe]”.

– Mi pensas ke Libera Folio, same kiel aliaj gazetoj pri Esperanto ne plu necesas, ĉar mem Esperanto sin elĉerpis kaj fariĝis simple artikolo en la lernolibroj pri la historio. En la efektiveco, nenia Esperanto plu estas. La mondon gajnis la angla, ĉiuj devas konfesi tion. Ĝi estas internacia lingvo en multaj sferoj, kiuj bezonas internacian komunikadon de civitanoj el diversaj glob-anguloj, inklude komputikon, medicinon, inĝenieradon, diversajn teknologiojn kaj sciencojn.

Ne ĉiuj tamen konsentas pri la fina malvenko – multaj plu legas Liberan Folion. Ankaŭ vi, se vi atingis ĉi tiun linion. Pri kio vi volus legi pli en nia bulteno, kaj kiel ĝi povus iĝi pli utila, laŭ vi?

Fonto[redakti]

Creative Commons
Creative Commons
Ĉi-artikolo unue aperis en Liberafolio.org «Por kio utilas Libera Folio?», publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).