Saltu al enhavo

Plia esperantisto pereis en la milito en Ukrainio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 31-a de decembro 2024

Aleksandr Salmin

Plia esperantisto pereis en la milito en Ukrainio

Antaŭ duonjaro ni rakontis pri Vadim Bikov, la unua konata esperantisto el Ukrainio kiu pereis ĉe la fronto, defendante sian hejmlandon. Li iĝis 54-jara. Samaĝa estis Aleksandr Salmin el Rusio, kiu ĵus pereis ĉe la fronto en Ukrainio, atakante la najbaran landon. En la jena vidpunkta artikolo Grigorij Arosev – origine rusia esperantisto, nun de pluraj jaroj loĝanta en Germanio – konsideras la kialojn, kiuj igas multajn rusianojn opinii tian sorton heroa.

La 4-an de novembro 2024 pereis la 54-jara rusia esperantisto Aleksandr Salmin, kiu laŭ propra volo iris kiel dungito en la rusian armeon. La preciza loko de lia morto estas aŭ ne konata aŭ ne diskonigita. La familio de la pereinto eksciis pri la okazaĵo post pli ol unu kaj duona monatoj, okaze de la transporto de lia korpo en la urbon Ĉeboksari, kie li loĝis.

Salmin estis nek aktiva nek videbla esperantisto, lia esperantumado limiĝis je partopreno en kelkaj amasaj renkontiĝoj en la 1990-aj jaroj. Poste li dediĉis sin al la familia vivo kaj preskaŭ neniam aperis en la esperantistaj rondoj.

Aleksandr Salmin iĝis la dua esperantisto, kiu pruvite pereis dum la milito en Ukrainio kaj la unua, kiu mortis flanke de Rusio, komencinta la agresan militon kontraŭ la najbara lando februare 2022. Pri la unua okazaĵo raportis Libera Folio julie 2024.

La plej interesaj, kvankam samtempe terurantaj, estas la cirkonstancoj pro kiuj Aleksandr Salmin iris al la milito. Al la rusia registaro delonge mankas volontuloj, kiuj pretus militi por la efemeraj (kaj mensogaj) celoj deklarataj de Kremlo. Tial la varbado jam delonge efektiviĝas kiel dungado por altkvalifika laboro.

La sumoj, kiujn volontuloj ricevas pro subskribo de kontrakto por partopreni en la milito, atingas plurajn milionojn da rubloj (cent rubloj valoras proksimume unu eŭron), kaj la monata salajro superas multoble la nacian mezumon. Pro tio multegaj homoj konsentas iri al la milito nur por solvi siajn financajn problemojn: en la nuntempa Rusio tio restas praktike la sola atingebla rimedo por solvo de problemoj. Pri tio, ke ”kompense” ili probable mortos, la militontoj jen preferas ne pensi, jen rilatas al la afero fatalisme.

Se konsideri ĉion ĉi, ne estus surprize, se Aleksandro Salmin ekmilitus gvidite ĝuste de ĉi tiuj konsideroj. Tamen, ŝajne, la kialoj estis tute aliaj.

Plej verŝajne li foriris por sekvi la heroaĵojn de la pli frua generacio, de la tiel nomataj sovetiaj ”avoj”. La pereinto estis konvinkita de la fortega pormilita rusia propagando, ĉefe televida, ke li estas nulo kompare kun la partoprenintoj de la Granda Patruja Milito – tiel en Rusio estas nomata tiu parto de la Dua Mondmilito, en kiu partoprenis Sovetunio. Kaj li faris ion, kio devus meti lin en saman rangon kun la herooj de la dua mondmilito.

La pereinta Salmin ne malamis Ukrainion, sed en la momento ne trovis alian militon por sia ”heroaĵo”. Li postkuris falsajn ideojn kaj idealojn. Li estis plene trompita de propagando.

Kaj ne nur li.

Homoj similaj al li kolektiĝis ĉe la funebra festeno memore al Salmin. Pri Ukrainio oni tute ne parolis. Sed la viroj malkaŝe enviis la pereinton. Ne pro la mono. Ili ĉiuj samopinias: li faris heroaĵon, li mortis en la milito, li staras samnivele kun la ”avoj”, li estas vera viro, li ne vane vivis sian vivon.

Inverse, el sia vidpunkto ili vane vivas siajn vivojn. Ili estas konvinkitaj ke la pereintoj en la Granda Patruja Milito, t. e. la generacio de la ”avoj”, vivis malvane. La sekvinta generacio, tiu de la ”patroj”, rekonstruis la landon post la milito kaj sendis Gagarin en la kosmon. Kaj ankaŭ vivis malvane.

Sed la samaĝuloj de la pereinta Salmin vivis vane siajn vivojn. Tio plene ne estas vero, sed ŝajne ili efektive tiel opinias. Ili laboris, ili faris ion, ili atingis ion, sed ĉio ĉi estas bagatelo kompare kun la venko en la dua mondmilito kaj kun Gagarin. (Ne estas bagatelo, sed tio estas ilia starpunkto.)

Kaj virinoj ĉe la sama memorfesteno voĉe enviis la vidvinon: ŝia edzo estas ja elstarega! Nekompareble kun iliaj edzoj fiaskuloj. Cetere, la edzino de la pereinto provis persvadi lin ne iri al la milito. Ŝi tre klopodis instigi lin resti. Sed senrezulte. Li decidis kaj li iris.

Ili ĉiuj envias tian morton. Sed ili estas malkuraĝuloj, ĉar ili mem ne iros ĉi tiun vojon. Sed ili envias la fakton, ke la homo trovis signifon en la vivo. Per tia morto.

Tuta generacio estis vere konvinkita, ke morto en la ”Speciala Milita Operaco”, kiel laŭ la postulo de Kremlo hipokrite estas nomata la kruela milito en Ukrainio, estas sankta heroaĵo. Jen morto, kiu kvazaŭ antaŭdiras novan grandan venkon.

Sed neniu diris al ili, ke tia sorto — tiu de partoprenanto en agresmilito, ne defendmilito — metas ilin ĉiujn sur la saman nivelon kun la nazioj. Neniu diris, aŭ oni ne sukcesis konvinki.

Tio estas taŭga grundo por la nepre okazonta fortega krizo de plia eŭropa nacio.

Vidu antaŭajn artikolojn: Esperantisto pereis ĉe la fronto en Ukrainio

Fonto

[redakti]
Creative Commons
Creative Commons
Ĉi-artikolo, verkita de Libera Folio, unue aperis en Liberafolio.org «Esperantisto pereis ĉe la fronto en Ukrainio» (arkivita 2024-07-03), publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo