Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Resumo: Peto al la Fondaĵo Vikimedio fari teĥnikajn kaj projektajn laborojn por starigi centran deponejon de ŝablonoj kaj moduloj. Tia centra deponejo laŭpropone multege plisimpligos uzadon de ŝablonoj kaj moduloj, precipe en komunumoj kun malmultaj altspertaj teĥnikistoj (kiel ĉiuj Esperantaj Vikimediaj projektoj).

Fono[redakti]

En Vikimediaj projektoj estas uzataj 2 tipoj de programaro:

  • Disponigita programaro: MediaViki-kerno kaj ties etendaĵoj kaj etosoj, kiuj estas evoluitaj, disponigitaj kaj tradukitaj centre tra Gerrit, translatewiki kaj rilataj iloj.
  • Lokaj adaptoj: granda kolekto de iloj en vikioj, kiuj estas evoluitaj loke en ĉiu vikia retejo: ŝablonoj, moduloj en la lingvo Lua, kaj aldonaĵoj.

(ene de tiu ĉi paĝo, "mallokaj ŝablonoj" inkluzivas ankaŭ mallokajn modulojn)

Tiu ĉi propono temas pri ŝablonoj kaj Lua-moduloj. Ili provizas tre utilajn funkciojn, ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, navigiloj ks.

Evolui ŝablonojn kaj Lua-modulojn postulas teĥnikajn kapablojn, laŭeble kapablojn programi kaj aspektigi. Tio ne estas tute raraj kapabloj, sed ili ankaŭ ne estas multe disvastiĝintaj. Specife ĉe malgrandaj vikioj estas granda defio trovi redaktanton, kiu pretas atkvalite prilabori ŝablonojn kaj modulojn. Eĉ kiam tia redaktanto estas, la amplekso de laboro estas tre granda kaj rezulte vikioj uzas eksdatajn, sub-optimumajn, eĉ malbelajn ŝablonojn. Oni povas kopii ŝablonojn de aliaj vikioj, sed tio estas temporaba, ofte postulanta plurajn adaptojn (do postulas teĥnikajn kapablojn) kaj faras grandajn problemojn pri ĝisdatigado de ŝablonoj (ĝisdatigi ŝablonon estas malpli simpli ol importo).

En la Esperanta Vikipedio estas manpleno da spertaj prilaborantoj de ŝablonoj kaj moduloj. Ili atingis jam relative mirindan staton, kiam pluraj niaj ŝablonoj eĉ uzas Vikidatumojn kaj ArtikolLoktenilon. Sed la situacio estas signife malpli plaĉa kompare kun aliaj vikioj - multaj ŝablonoj entute mankas, multegaj aliaj tute ne uzas Vikidatumojn (do estas bezonate ilin ĝisdatigadi permane) ks. Aldone, prilaborado de tiuj ŝablonoj kaj moduloj prenas multajn tempon kaj energion de niaj homoj - kaj tiuj poste povas malpli multe labori pri artikoloj aŭ organizado de kampanjoj.

Propono[redakti]

La propono estas ebligi uzadon de centra deponejo de ŝablonoj kaj moduloj. Tiel ni ne devos (sed povos) havi lokajn ŝablonojn kaj tamen povos uzi la mallokajn.

Estas ĝenerala tendenco provizi specifajn aferojn centre kaj ebligi alian uzadon fare de aliaj projektoj. Ekzemple bildoj venas de Komunejo, intervikioj kaj multaj datumoj de Vikidatumoj, ekzistas mallokaj agordoj, mallokaj JS-paĝo kaj CSS-paĝo por uzantoj kaj centra uzanto-paĝo per MetaVikio, estontece venos funkcioj de Vikifunkcioj. Imagu kiom malpli multajn bildojn ni havus en nia Vikipedio, se ni devu ĉiun bildon alŝuti ankaŭ loke... Ŝablonoj estas logika paŝo en tiu tuta direkto.

Tia sistemo ankoraŭ ne ekzistas, do per tiu ĉi peto ni petos al la Fondaĵo Vikimedio investi rimedojn por kreo de la sistemo. Same nuntempe faras pluraj aliaj vikimediaj komunumoj. La 28-an de Aprilo 2021 mi raportos rezultojn de niaj ĝistiamaj diskutoj. La plano estas konvinki la Fondaĵon Vikimedio aldoni la sistemon por mallokaj ŝablonoj al sia Jara plano 2021/2022.

(Estis proponitaj ankaŭ aliaj eblaj solvoj. Ili estas konsidertaj nesufiĉaj, ofte eĉ ne solvas la prezentitan problemon.)

--KuboF Hromoslav (diskuto) 11:54, 25 mar. 2021 (UTC)

Kion fari nun?[redakti]

  1. Ideale, lernu pli pri la sistemo ĉe:
  2. esprimu vian subtenon en la centra propono (pluraj esperantistoj jam faris)
  3. voĉdonu sube laŭ via prefero
  4. voĉdonu ankaŭ en aliaj Esperantaj Vikimediaj projektoj, kie vi aktivas
    • Vikifontaro
    • Vikivojaĝo
    • Vikipedio
    • Vikivortaro (ankoraŭ ne estas diskuto, se vi aktivas tie, komencu ĝin)
    • Vikilibroj (ankoraŭ ne estas diskuto, se vi aktivas tie, komencu ĝin)
    • Vikicitaro (ankoraŭ ne estas diskuto, se vi aktivas tie, komencu ĝin)
  5. laŭeble starigu la diskuton ankaŭ en alilingva vikimedia komunumo (ju pli multa subteno, des pli probable kaj rapide la mallokaj ŝablonoj venos) kaj poste raportu pri ĝi en meta:Gathering support from local projects for global templates/eo

Por[redakti]

Jes, mi petas al la Fondaĵo Vikimedio krei sistemon por uzado de mallokaj ŝablonoj.

  1. Por Por: Tiguliano (diskuto) 21:30, 31 mar. 2021 (UTC)

Kontraŭ[redakti]

Ne, mi petas al la Fondaĵo Vikimedio ne okupiĝi pri kreo de sistemo por uzado de mallokaj ŝablonoj.

  1. Kontraŭ Kontraŭ:


Sindetenas[redakti]

Mi ne havas fortan opinion kaj simple akceptos la decidon de plejmulto.

  1. Sindetena Sindetena:


Diskuto[redakti]

(Por fari tiun ĉi proponon kiom eble plej mallonga kaj simpla, mi evitis profundajn teĥnikajn diskutojn. Multegaj demandoj estas jam responditaj en proponita specifo (daŭre nur propono, kun ebloj ŝanĝi).)

Komento Komento: Ĉu konserviĝus niaj specifaĵoj de ŝablonoj, kiel ekz.
  • fona bildeto en la kaplinio de informkestoj foje aranĝita laŭ la franca kaj sorabaj vikipedioj, kaj krome trovebla en la hispana, portugala kaj rumana vikipedioj.
  • piedlinio kun ligiloj al informkesta paĝo kaj la rilata diskutopaĝo je la fino de informkestoj. (per helpo de {{ŝanĝu ŝablonon}} - eble foje alinomenda)
  • ebleco nestigi kelkajn informkestojn, kiel ekz. {{informkesto geografiaĵo}}, {{Informkesto korea vorto}} kaj {{informkesto fervojlinio}}.
  • la parametra triopo latitudo, longitudo kaj regiono-ISO, kiun mi foje kreis laŭ ideo de la germana Vikipedio.
En kiu nomspaco ili aperus loke aŭ ĉu ili estus enplektataj laŭ nova maniero? Mi nenion trovis je la unua rigardo sur la ligitaj paĝoj. Bedaŭrinde la detala "esperanta" paĝo tamen estis plejparte anglalingva. Ĉu oni devus bonege regi la anglan por partopreni tiun projekton? --Tlustulimu (diskuto) 14:28, 25 mar. 2021 (UTC)
Laŭ la proponoj, devas ebli fari iujn ŝablonojn lokaj. Do jes, tiujn aferojn kiujn ni volos havi lokaj, povos esti lokaj.
La maniero de uzado (nomspaco, vokfunkcio ks) estas tro detala demando nuntempe.
La angla estas la ĉefa laborlingvo de la internacia vikimedia movado, do ĝi estas uzata ankaŭ ĉi-kaze. Esperantistoj estas bonŝancaj, ĉar la ĉefproponinto Uzanto:Amire80 estas esperantisto, do li povas legi niajn demandojn, kaj certagrade ankaŭ respondi rekte en Esperanto. Fakte li mem tradukis la mallongan version, mi nur iomete poluris ĝin.
Post kreo de la sistemo, oni ne bezonos bonege regi la anglan. Parto de la propono eĉ estas maniero por facila tradukado de ŝablonoj kaj ties dokumentadon. --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:19, 25 mar. 2021 (UTC)