Novelektita prezidanto Joe Biden nomumas indiĝenan ministron

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 18-a de decembro 2020

Portreto de Sinjorino Debra Anne Haaland en tradicia vestaĵo. Foto de Shane Balkowitsch la 23-an de junio 2019

La novelektita prezidanto de Usono, Joe Biden, nomumis kiel ministron pri enlandaj aferoj Deb Haaland.

Filino de norvegdevena patro kaj indiana patrino ŝi estas oficiale listigita, kiel membro de la popolo Pueblo Laguna loĝanta en la ŝtato Nov-Meksiko ekde la 13-a jarcento.

Se ŝia nomumo estos konfirmita de la Usona Senato, ŝi iĝos la unua ministro de indiĝena deveno en la historio de Usono. En sia posteno ŝi interalie regos la naturajn parkojn kaj indianajn rezervejojn de Usono. Ŝi ankaŭ havos ĉefan rolon en la lukto kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.

Jam en 2018 ŝi iĝis la unua indiĝena deputito en la Ĉambro de Reprezentantoj, la usona parlamento, kaj faris sian ĵuron en tradicia vestaĵo de sia popolo.

Fontoj