Nova koalicio ekregas Bulgarion post du-jara politika krizo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 8-a de junio 2023

Nikolao Denkov.


Du monatojn post la parlamentaj balotoj, la nova bulgara registaro, plejparte formita de fakuloj gvidataj de la sciencisto Nikolao Denkov, ricevis facile la aprobon de la Parlamento, kie ĝi havas 132 voĉojn el 240. Ĝi anstataŭas la transiran registaron, kiun la prezidento Rumen Radev instalis antaŭ la novaj balotoj de la 2-a de aprilo.

La du politikaj fortoj, kiuj alvenis kape de la aprila voĉdonado, CC/BD kaj GERB, anoncis interkonsenton la 22-an de majo por fini politikan blokiĝon senprecedencan ekde la fino de la komunisma regado o en 1989. La intertraktadoj iam preskaŭ kolapsis pro publikigo de registraĵoj malkaŝantaj profundajn malamikecojn inter la du flankoj. La du partioj fine interkonsentis pri nova solvo, kiu ebligis kompromison inter la rivalaj tendaroj: la posteno de ĉefministro estos transdonita post naŭ monatoj. Denkov, la eks-ministro pri edukado elektita de la liberala reforma koalicio CC/BD, regos unuavice, subtenata de la eksa eŭropa komisaro Marija Gabriel, komisiita de la konservativa partio GERB. Ĉi-lasta, 44-jaraĝa oficialulo iĝis ministro pri eksterlandaj aferoj kaj estros la registaron post marto 2024. La rusemaj socialistoj, la rusema kaj naciisma partio Vazraĵdane (Възраждане, do "Renaskiĝo") kaj la sistemkritika ITN konsistas la opozicion.

La plej urĝa tasko de la nova administracio estas la preparado kaj aprobigo de buĝeto, deklaris Denkov en intervjuo.

Asen Vasilev, edukita je la universitato de Harvardo, estas nomumita ministro de financo kaj eŭropaj financoj. Li asertis, ke liaj du prioritatoj estas reformi la justicon por pli bone batali kontraŭ korupto, kaj aligi Bulgarion al la Eŭrozono en 2025 kaj al la Schengen-spaco ĉi-jare.

La nova defendministro, Todor Tagarev, estas konsiderata fervora atlantikisto. Tuj post kiam li enoficiĝis, Tagarev deklaris, ke Bulgario devas helpi Ukrainion, por ke tiu povu daŭrigi sian kontraŭofensivon kaj liberigi la teritoriojn okupatajn de Rusio. Lia politiko do atendeble diferenciĝos de tiu de la provizoraj registaroj, kiuj rifuzis sendi rektan armean helpon al Kievo sub la gvidado de la rusema prezidanto Rumen Radev. Denkov firme neis onidirojn, ke Bulgario sendas aŭ planas sendi soldatojn al Ukrainio kaj diris, ke ĉi tio estas misinformado celanta timigi homojn. Estas decido de la parlamento sendi militan helpon kaj ĝis nun ne okazis diskuto pri ĝia modifo.

Radev denuncis ĉi tiun koalicion ĉe la parlamento, alvokante ĝin "ne perfidi naciajn interesojn". Nikolao Denkov esprimis seniluziiĝon pri la konduto de la prezidento Rumen Radev kaj deklaris ke ne estas tasko de la prezidanto rekomendi ĉu mandato devus esti efektivigita aŭ ne. "Ĉi tie li transiris la liniojn. Kelkaj el la deklaroj, kiujn li faris el Turkio, kelkaj el la hodiaŭaj deklaroj, estas preter la limoj de institucia respekto. (...) Mia voko al la prezidanto persone, kaj al la institucio, estas enterigi la milithakilon, por forgesigi tiujn vortojn kiuj estis diritaj; kaj ni komencu labori kune".

Fontoj[redakti]