Mortigaj kontraŭ-registaraj manifestacioj en Irako

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 18-a de novembro 2019


Dosiero:Iraqi protests in October 2019 (Liberation square).jpg
Manifestacioj en Irako, 25 oktobro 2019

Unu iraka ĵurnalisto mortis kaj pli ol 30 aliaj vundiĝis, dimanĉon la 17-an de novembro, dum novaj tumultoj ĉe grava ponto en Bagdado.

La manifestaciantoj nun regas la tri pontojn transirantajn la riveron Tigrison, en la direkto al la tre fortikigita Verda Zono, la sidejo de la iraka registaro.

La manifestacioj komenciĝis en oktobro pro la manko de laborpostenoj kaj publikaj servoj, sed de tiam kreskis por inkluzivi la koruptadon kaj enspezan malegalecon, postulante tutan rebonigon de la registaro.

La manifestacioj disvastiĝis el Bagdado en aliajn urbojn en suda kaj meza Irako. Nuntempe, manifestaciantoj tra la lando baras vojojn kaj ĝenas komercon.

La sekurecfortoj uzis mortigajn pafaĵojn, larmogason kaj surdigajn grenadojn kontraŭ plejparte nearmitaj manifestaciantoj, mortiginte pli ol 320 homojn kaj vundinte milojn.

La irakaj sekurecfortoj estis akre kritikitaj pro la uzo de mortiga forto. "Kvankam la okazoj dum la pasintaj ses semajnoj estas pura teruraĵo, NATO daŭre instigas la irakan registaron sin moderigi", diris la kanada major-generalo Dany Fortin, la elironta estro de la NATO-misio en Irako.

Fontoj