Mallongaj novaĵoj de 10-a de aprilo 2024
Aspekto
Merkredo, la 10-a de aprilo 2024
Mallongaj novaĵoj de 10-a de aprilo 2024 (aldoni mallongan novaĵon (konsilo pri aldono):
- Sieraleono enkondukis krizostaton pro enorma disvastigo de narkotikaĵoj, precipe de nova narkotikaĵo kuŝ, kaŭzanta rapidan dependecon kaj morton.
- La dua provo de lanĉo de raketo-portanto Angara-A5 ne sukcesis: dum lastaj momentoj antaŭ starto la proceduroj estis stopigataj.
- En vilaĝo Apanasovka (Kurska provinco, Rusio) ukraina flugroboto ĵetis bombon sur civilan aŭton, mortiginte tri pasaĝerojn — la patron (n. 1987) kaj du liajn filinojn (n. 2014 kaj 2018).
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|