Mallongaj novaĵoj de 10-a de aprilo 2024

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 10-a de aprilo 2024

Mallongaj novaĵoj de 10-a de aprilo 2024 (aldoni mallongan novaĵon (konsilo pri aldono):


  • Sieraleono enkondukis krizostaton pro enorma disvastigo de narkotikaĵoj, precipe de nova narkotikaĵo kuŝ, kaŭzanta rapidan dependecon kaj morton.
  • La dua provo de lanĉo de raketo-portanto Angara-A5 ne sukcesis: dum lastaj momentoj antaŭ starto la proceduroj estis stopigataj.
  • En vilaĝo Apanasovka (Kurska provinco, Rusio) ukraina flugroboto ĵetis bombon sur civilan aŭton, mortiginte tri pasaĝerojn — la patron (n. 1987) kaj du liajn filinojn (n. 2014 kaj 2018).