La siria registaro ekreginte la tutan Alepon antaŭvidas finan venkon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 19-a de februaro 2020


Baŝar Al-Asad kaj Vladimir Putin

La siria prezidanto Baŝar al-Asad diris ke la urbo Alepo, la ekonomia centro de la gubernio Alepo, «revenos pli forta ol iam ajn», post kiam la siriaj militfortoj ekregis la tutan urbon foriginte la ribelulojn.

Per malofta televida alparolo lundon, la 18-an de februaro, Asad diris ke la armeo ne rezignos ĝis ĝi atingos plenan venkon «pli aŭ malpli baldaŭ».

«Ĉi tiu liberigo ne signifas la finon de la milito, nek la finon de terorismo aŭ la kapitulacion de la malamikoj [...] Ĝi signifas ke ni frotis ties nazon ĉe terpulvo kiel antaŭludo de kompleta venko».

Asad diris ke la batalo por liberigi la tutan Alepon kune kun la apuda gubernio Idlibo daŭros malgraŭ la «vanta bruo» el la nordo — aludo al Turkio, kiu limas al ambaŭ provincoj kaj subtenas la ribelulojn.

Turkio sendis soldatojn kaj militilojn en Idlibon por provi elteni kontraŭ la siria milita antaŭeniro dum turkaj diplomatoj iris al Moskvo por intertrakti kun Rusio, la ĉefa aliancano de Asad.

Komunikaĵo diskonigita lundon de la turka ministerio pri eksteraj aferoj emfazis «la bezonon rapide malpliigi la streĉojn ĉe la batalkampo por malhelpi plian malboniĝon de la humanitara situacio».

La siriaj militfortoj, subtenitaj de la rusia aerarmeo, plejparte ekregis la tutan Alepan gubernion, kaptinte ĉirkaŭ 30 vilaĝojn en unu sola tago, dimanĉon. La urbo Alepo estis senpaŭze celata de raketa pafado de la ribeluloj.

La humanitara estro de la Unuiĝintaj Nacioj Mark Lowcock diras ke la batalado en nordokcidenta Sirio, inkluzive de Idlibo, atingis «teruran nivelon» kaj ĉirkaŭ 900 000 civiluloj estis devigitaj fuĝi de siaj hejmoj ekde la komenco de decembro.

«Nur tiel oni evitos la plej grandan humanitarian hororan historion de la 21-a jarcento, se la anoj de la Konsilio pri Sekureco kaj influpovaj ŝtatoj cedos proprajn interesojn profite la komunan bonon de la homaro», diris Lowcock.

Fontoj