Saltu al enhavo

La bombo kaj ni

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 21-a de marto 2004

La bombo kaj ni

Mapo de teroragoj en Madrid en 2024

La ĵusa bombo en Madrido vekas naŭzon kaj abomenon, same kiel ĉiaj kaj ĉieaj bomboj. Funebras ne nur Madrido kaj Hispanio, sed tuta Iberio, tuta Eŭropo kaj la tuta mondo.

Mi devas konfesi, ke mi rifuzis rigardi gazetojn kaj spekti televidajn novaĵojn pri la katastrofo. Mi legis interretajn informojn, glutis nur vortojn pri la fiaĵo, sed eĉ unu bildon mi ne vidis. Tiel mi rifuzas aliĝi al la gazetara sadomasoĥismo, kiu nin regas kaj direktas. Jes, sadomasoĥismo, ne dubu, ke temas pri tio.

Oni ploras kaj ĝemas, sed tiajn bildojn oni avide rigardas kaj rerigardas. Same kiel oni ekbremsas aŭ eĉ tute haltigas sian aŭton, kiam sur la ŝoseo kuŝas dispistita aŭto, nur por rigardi kaj vidi, ĉu prefere ankaŭ dispistita kadavro kuŝas tie (kaj en tiu okazo oni eĉ pli longe bremsas aŭ haltigas sian aŭton), tiel ankaŭ bildojn de disbombitaj konstruaĵoj oni longe kaj avide rigardas gazete, televide, interrete. Ju pli da kadavroj, sangoflakoj, amputitaj brakoj kaj dispremitaj cerboj, des pli ofte kaj atente oni rigardas tiajn bildojn.

Tion scias kaj ekspluatas televidaj stacioj kaj gazetaj redakcioj. Ju pli da sangotorentoj, des pli da klientoj.

Jes, oni ploras kaj ĝemas, sed tamen oni ial ŝatas sangon. Se la ploroj kaj ĝemoj estas sinceraj – kaj mi kredas, ke ili estas tiaj – ni jam troviĝas en la regiono de sadomasoĥismo, rande de deliro, sojle de frenezulejo, kio ŝajne la mondo iom post iom fariĝas, sub pluraj tavoloj da pudro kaj ŝminko.

Unu tagon post la madrida hekatombo mi iris al memserva benzinejo, trankvile benzinumis kaj eniris la pagejon, kie funkcias ankaŭ butiketo kaj bufedo. Dum mi pagis, ĉe la bufedo klientino ekkverelis kun bufedistino, kaj la kverelo finiĝis tiel, ke la unua abrupte prenis teleron kaj per ĝi priĵetis la duan rekte sur la vizaĝon, sed feliĉe la bufedistino sukcesis levi manon ŝirme, kaj la telero frakasiĝis sur ĝi, anstataŭ sur la nazo.

Same kiel antaŭe, mi ne volis resti por vidi, ĉu el ŝia mano fluas sango, aŭ nur indigno el la okuloj. Tiaj ni estas: perfortaj kaj bestaj. Feliĉe iuj el ni disponas ne pistolojn kaj bombojn, sed nur telerojn aŭ ungojn. Sed tamen ni estas tiaj: parfumitaj bestoj, plenaj de trukoj kaj perukoj.

Gonçalo Neves

Fonto

[redakti]
Creative Commons
Creative Commons
Ĉi-artikolo, verkita de Gonçalo Neves, unue aperis en Liberafolio.org «La bombo kaj ni» (arkivita [{{{arkivurlo}}} {{{arkivdato}}}]), publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).