Kolizio de rusiaj kaj usonaj militveturiloj okazis en Sirio
Vendredo, la 28-a de aŭgusto 2020
La 26-an de aŭgusto en Interreto aperis filmeto, montranta intencan kolizion de rusiaj kaj usonaj militveturiloj en Sirio. Kvar usonaj militistoj estis vunditaj kiam la rusia blendveturilo ramis la usonan. La rusia flanko asertas ke la usonanoj provis bloki la vojon al la rusia patrolo.
La incidento okazis la 25-an de aŭgusto ĉirkaŭ 10-a matene (loka horo) apud la urbo Al-Malikijah en nord-orienta parto de Sirio, kelkajn kilometrojn for de limo kun Turkio. En la menciita filmeto videblas kiel rusiaj kaj usonaj blendveturiloj kun flirtantaj flagoj de siaj nacioj kolizias dum almenaŭ unu rusia helikoptero pendas super ili ege malalte. La rusia Tajfun ramas la usonan Oshkosh M-ATV (laŭ aliaj fontoj — MaxxPro). Kvar usonaj militistoj ricevis kontuzo-similajn vundojn, sed post medicina ekzamenado revenis al la militservo.
La 26-an de aŭgusto okazis telefona interparolo inter rusia generalo Valerij Gerasimov, komandestro de la Ĝenerala Stabo de la Armitaj Fortoj de Rusio kaj usona generalo Mark A. Milley, komandestro de la Unuigita Stabo de Usono. Enhavo de la konversacio ne estis diskonigita.
La 27-an de aŭgusto dum speciala gazetarkonferenco la rusiaj militistoj prezentis sian version de la evento. Laŭ ĝi, kvin blendveturiloj de la rusia militpolico plenumis laŭplane patroladon de teritorio, sekvante laŭ itinero Baterzan (50 oriente de Al-Kamiŝli) — Faukani — Tell-Asfar — Kani-Ker — Kani-Motol — Kasan — Rihanik. La patrolon ŝirmis armeaj helikopteroj, kies uzado estas permisita de la usono-rusiaj protokoloj pri malkonfliktigado, aprobitaj la 9-an de decembro 2019. Laŭe al tiuj ĉi protokoloj, itinero de la patrolo, ĝia konsisto kaj informoj pri ĝia helikoptera akompano estis interkonsentitaj kun la usona flanko vespere antaŭtage, la 24-an de aŭgusto. Oni akordigis ankaŭ punktojn de eniro kaj eliro de la patrolo en la zono de respondeco de la Iternacia Kontraŭterorisma Koalicio. Sed post eniro de la patrolo en tiu ĉi zono ĝin ekpersekutis du usonaj blendveturiloj, dum du aliaj blokis la vojon. La rusia patrolo faris ĉion por eviti la konfrontiĝon, sed fine devis rame liberigi la vojon por plua plenumado de sia tasko.
La usona flanko diras, ke la rusia patrolo aperis en sekureca zono, kien ĝi ne rajtis veni. Proparolanto de la Blanka Domo John Ullyot diris, ke la usonanoj forveturis por ne streĉi la situacion.
Malsekuraj kaj neprofesiaj agoj kiel tiu ĉi reprezentas rompon de malkonfliktiga protokolo, aprobita de Usono kaj Rusio en decembro 2019. La Koalicio kaj Usono ne serĉas eskaladon kontraŭ iuj ajn militfortoj, sed usonaj fortoj ĉiam detenas neforpreneblan rajton kaj devon defendi sin mem de malamikaj atakoj. | — John Ullyot, proparolanto de la Blanka Domo.
|
En oktobro 2019 usona prezidanto Donald Tramp subite ordonis foriron de 1000 usonaj soldatoj en Sirio, kion sekvis invado de turkaj trupoj, okupintaj nordan parton de la lando (Roĵavo) por preventi atakojn de siriaj kurdoj kaj ilian kunlaboron kun kurdaj separistoj en Turkio. Danke al perado de Rusio la siria kaj turka registaroj interkonsentis starigi sekurecan linion, kiu disigis du armeojn. Ĝi estas patrolata de komuna patrolo de siriaj trupoj kaj rusia militpolico, konsistanta plejparte el militistoj-islamanoj. Multaj rusiaj trupoj okupis forlasitajn usonajn milibazojn. La 27-an de aŭgusto Sekretario de Ŝtato Mike Pompeo deklaris en Jerusalemo: "Danke al la prezidantaj persisto kaj gvidanteco, IŜIL estis forbalaita. Ĝi malaperis". Tamen raporto de Unuiĝintaj Nacioj konstatas ke en Sirio kaj Irako plu agas ĝis 10 mil batalantoj de IŜIL, kiuj libere moviĝas inter la du ŝtatoj kaj daŭrigas militadon. En la regiono restis nur 500 usonaj militistoj, protektantaj naftominejojn, pro kio la siria registaro akuzas Usonon pri malkaŝa ŝtelado de la siria nafto.
Usona generalo-majoro Kenneth P. Ekman, vic-komandestro de la operaco kontraŭ Islama Ŝtato en Irako kaj Sirio, diris ke usonaj kaj rusiaj trupoj en Sirio subtenas ĉiutagan kontakton kaj faras ĉion por eviti konfrontiĝojn.
Tio estas la unua kolizio inter la rusiaj kaj usonaj trupoj en Sirio, sekve de kiu estis vunditaj usonaj militistoj. En 2018 siriaj trupoj sturmis usonan militbazon, sed retiriĝis perdinte 200-300 soldatojn, inter kiuj laŭdire estis dungosoldatoj de la rusia militfirmao Vagner.
Fontoj
- (en) Lara Seligman, Betsy Woodruff Swan «U.S. service members injured in Syria after skirmish with Russian forces» – [[Politico.com]], 26-08-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Politico.com]]
- (en) Dan Lamothe «U.S. troops injured in altercation with Russian military patrol in Syria» – The Guardian, 28-08-2020 (arkivita [ ])
- (en) «US troops operating (illegally) in Syria tried to block Russian patrol despite being warned, Moscow says, after vehicles collide» – [[RT]], 27-08-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de RT]]
- (en) Eric Schmitt «U.S. Troops Injured in Syria After Collision With Russian Vehicles» – The New York Times, 26-08-2020 (arkivita [ ])
- (en) «Syria war: American troops hurt as Russian and US military vehicles collide» – BBC, 27-08-2020 (arkivita [ ])
- (en) «U.S. troops injured for 1st time in encounter with Russian forces in Syria» – [[CBS]], 27-08-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de CBS]]
- (ru) «Американской стороне даны исчерпывающие пояснения» – La Ruĝa Stelo, 28-08-2020 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- 28-a de aŭgusto 2020
- Aŭgusto de 2020
- 28-a de aŭgusto
- Mezoriento
- Artikoloj kun informo de The Guardian
- Artikoloj kun informo de The New York Times
- Artikoloj kun informo de BBC
- Artikoloj kun informo de La Ruĝa Stelo
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Azio
- Usono
- Rusio
- Sirio
- Kurdio
- Roĵavo
- Mike Pompeo
- Siria enlanda milito
- Armitaj trupoj de Rusio
- Armitaj Fortoj de Usono
- Konfliktoj
- Donald Tramp
- Unuiĝintaj Nacioj
- Turkio