Kanada Suprema Kortumo malakceptis apelacion de soldato kiu filmis sin mem sekse mistraki kolegon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Kanada ambasadejo en Vaŝingtono, D.K., Usono. Septembro 2011.}}

Dimanĉo, la 26-a de februaro 2023


La 17-an de februaro, per unuanima voĉdono de 8 juĝistoj, la Suprema Kortumo de Kanado malakceptis apelacion de eksa kaporalo Colin McGregor, kiu asertis ke la enketo, kaŭzinta lian kondamnon en 2019 pro seksa atako, malobservis la postulon pri prudentaj priserĉoj kaj forprenoj de la Kanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj. La decido finis la multjaran aferon, priskribinte la polican priserĉadon kiel "prudentan laŭ la Ĉartaj normoj."

La 30-an de septembro 2019, McGregor estis kondamnita surbaze de akuzoj pri rigardismo, posedo de ilo por kaŝa registrado de privataj komunikaĵoj, seksa atenco kaj malhonora konduto, okazintaj inter 2011 kaj 2017. Milita juĝisto en kanada militbazo Esquimalt en Brita Kolumbio kondamnis lin al tri jaroj en malliberejo, dudek jaroj de registreco en la sekskrima registro kaj malhonora eksigo el la militfortoj. Krome post liberigo li ne rajtos esti dungita de la kanada registaro.

De aŭgusto 2015 ĝis marto 2017 McGregor laboris ĉe la kanada ambasadejo al Usono kiel gardisto, akirinte pro tio diplomatian imunecon.

En januaro 2017, alia dungito de la kanada armeo, ankaŭ servinta en Vaŝingtono, D.K., trovis en sia hejmo du sonregistrilojn. Suspektinte McGregor, ŝi denuncis lin al sia estro. La ambasadejo nuligis la diplomatan imunecon de McGregor laŭ la peto de la Kanada Militforta Nacia Enketa Servo (CFNIS, de la angla "Canadian Forces National Investigation Service").

La 16-an de februaro 2017, CFNIS-agentoj kaj lokaj policanoj priserĉis la loĝejon de la kaporalo en Aleksandrio (Virginio, Usono), konfiskinte komputilojn, kompaktajn diskojn, datumkonservilojn kaj kvin kaŝajn fotilojn.

Krimscienca analizo trovis filmeton faritan de McGregor en 2011, en kiu li palpis senkonscian virinon en Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado); filmetregistraĵojn faritajn en la hejmo de McGregor kun virino uzanta la necesejon; kaj filmeton de kartunaj roluloj, kiuj aspektis malpli ol 18-jaraĝaj kaj okupiĝis pri seksaj agoj. Poste akuzo pri infana pornografio, rilata al tiu ĉi filmeto, estis nuligita.

La filmita virino diris al la milita kortumo, ke verŝajne la filmeto estis farita dum nokto kiam ŝi invitis McGregor hejmen por drinkaĵoj kaj videoludoj. Ŝi diris, ke ŝi senkonsciĝis kaj post vekiĝi ŝi trovis, ke li sekse tuŝis ŝin.

McGregor petis ekskludi la filmetojn kaj bildojn el la krimpruvoj, argumentinte ke, la traserĉado de lia hejmo malobservis Sekcion 8 de la Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj, kiu protektas kanadanojn kontraŭ "malprudenta serĉo aŭ forpreno". La peticio kaj sekvinta apelacio estis malakceptitaj. La apelacia milita kortumo opiniis, ke la Ĉarto ne aplikeblas ekster Kanado kaj ke la serĉo estis valida.

La konstruaĵo de la Suprema Kortumo de Kanada, februaro 2010.
Foto: D. Gordon E. Robertson

Lia lasta apelacio al la kanada ĉefkortumo argumentis, ke la serĉo malobservis la Ĉarton kaj petis rekonsideradon surbaze de la proceso R v Hape, okazinta en 2007 kaj ekde tiam reguliganta eksterteritoriecon. Lia advokato Diana Mansour diris al la kortumo la 19-an de majo 2022, ke milita dungitaro "devus havi siajn Ĉartajn rajtojn garantiitajn kiam ĝi estas enketata de kanada militpolico pro kanadaj krimoj".

La Krona (ŝtata) advokato Patrice Germain argumentis ke, Sekcio 8 "ne aplikeblas al la traserĉado de la loĝejo de la apelacianto [McGregor] en Usono pro tio ke virginia leĝo, surbaze de kiu okazis la traserĉado, ne subiĝas al la aŭtoritato de Parlamento aŭ provinca leĝfarejo.

Juĝisto Suzanne Côté diris, ke la serĉmandato de CFNIS rajtigis la traserĉadon, forprenon kaj analizon de la elektronikaj iloj de McGregor: "La traserĉado estas prudenta laŭ la senco de [Sekcio 8] de la Ĉarto se la leĝo mem estas prudenta kaj la maniero en kiu la traserĉado okazas estas prudenta." Do "la kortumo opiniis, ke la traserĉado ne estis "pli trudema ol necesa", skribis Côté. "Malfacilas kompreni kiel CFNIS-enketistoj estus aginta alimaniere por atingi siajn legitimajn enketajn celojn."

En retpoŝta mesaĝo al la novaĵagentejo Law360 Canada, Kronaj advokatoj Natasha Thiessen kaj Patrice Germain diris, ke la CFNIS-a enketo estis "kazo por lernolibro de sukcesa internacia polica kunlaboro, kiu respektis la rajtojn de la akuzanto kaj observis la leĝajn devojn de Kanado."

"Tiu ĉi kazo montras, ke la kanadaj militfortoj povas konservi militan disciplinon per efektiva enketo kaj persekuto de krimoj, inkluzive de seksa karaktero, ie ajn kie la [kanadaj militfortoj] agas."

Fontoj[redakti]