Saltu al enhavo

José Antonio Vergara emfazas lingvajn homajn rajtojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 13-a de februaro 2004

Kandidatoj por B-komitataneco:

José Antonio Vergara emfazas lingvajn homajn rajtojn

La kvara en nia serio de intervjuoj estas José Antonio Vergara, kuracisto el suda Ĉilio. Li volus alporti al la komitato de UEA la voĉon de la geografie kaj finance periferiaj komunumanoj kaj kontribui al la atingo de pli favoraj kondiĉoj por kunlaboro kaj toleremo ene de nia bunta komunumo, kies diverseco laŭ li estas tre valora kaj riĉiga.

José Antonio Vergara estas 41-jara kuracisto, specialiĝinta pri publika sano-epidemiologio, dumviva membro de UEA. Li loĝas en la suda parto de Ĉilio, en Puerto Montt. Tie li laboras en regiona oficejo de la Ministerio pri Sano. Esperanton li lernis kiel izolulo per koresponda kurso en 1981.

- Tio estis dum prahistoria epoko antaŭ la interreta miraklo. Eĉ riskante mokojn pro eksmodeco kaj naiveco, mi diru ke mi restas fidela al la ideoj kaj sentoj kiuj instigis min esperantistiĝi kiam juna universitata studento en lando tiam regata de kruela diktaturo: ia humanisma aspiro al mondaj paco kaj justeco.

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Por mi Esperanto estas viva, genia atestaĵo de valoraj trajtoj de nia specio (kiuj tamen ekzistas…): krea potenco por imagi dezirindajn estontecojn kaj ilin ekkonstrui, kolektiva kaj individua inteligento por venki barojn kaj produkti kulturajn esprimojn, kunlaboremo trans plej diversaj limoj, sindonemo serve al aliaj homoj, agiga kapablo de idealo, ktp. Mi fieras esti membro de movado/komunumo tia, kies riĉaj historio kaj kulturo estas praktika pruvo plibonigi specifan aspekton de la homa realo. Kompreneble ankaŭ esprimiĝis/as nia malbela flanko, sed la fina sumo estas kontentiga.

- Nia unuavica celo laŭ mi devas esti - kompreneble ankaŭ sed ne nur per plenrajta, prava kaj gaja ĝuado de nia lingvo - servi la homaron per aktiva engaĝiĝo en la klopodoj por efektiva plenumo je ĉiu nivelo kaj mondskale de la rajto je komunikado, lingvaj homaj rajtoj kaj lingva demokratio. La adjektivo “lingva” ĉi tie simple indikas la specifecon de nia agadsfero, sed nia tasko enplektiĝas en pli larĝa movado antaŭen: finfine, temas simple pri homaj rajtoj kaj demokratio en la mondo, por ĉiuj.

- Por tio, la ĉiama tasko komenciĝinta en 1887 plu validas (kaj urĝas): daŭre konstrui kaj vastigi nian komunumon, kio tamen ne estas fino en si mem.

- En sia eseo Esenco kaj estonteco… (1898), Zamenhof skribis pri la nekonveno “eltrovi la jam eltrovitan Amerikon!” Fakte jes, mi ja loĝas ĉi tie kaj do ne planas malkovri ĝin kaj tial mi alte taksas la Strategian Laborplanon de UEA kaj plene subtenas ĝiajn difinojn pri agadkampoj (informado, instruado kaj utiligado) kaj agaddirektoj (profesiiĝo, plijuniĝo kaj tutmondiĝo).

- Mi dezirus kontribui al aktiva lingvopolitiko koncerne la unuecon-stabilecon-evoluigon de Esperanto, ĝian sciencan esploron kaj la serĉon de aliancanoj.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

- Mi gvidis kursojn kaj helpis fondi lokan grupon kaj prelegis IKU-e en Montpellier (UK 1998) kaj StrategiForume en Gotenburgo (UK 2003). Krome mi estas landa delegito de Internacia Scienca Asocio Esperantista, gastiganto de Pasporta Servo kaj membro de la Komisiono por Ameriko de UEA. Nuntempe mi klopodas kune kun junaj novbakitoj reorganizi nian landan (dormantan) asocion, en kies lingva komitato mi anas. Dum la UK 2002 en Fortaleza mi fariĝis Dumviva Membro de UEA.

- Plej feliĉiga en mia E-vivo estis la partopreno en plurmilhoma marŝado sur la stratoj de Porto Alegro (Brazilo) okaze de la malfermo de la 3-a Monda Socia Forumo, ene de kiu ni montris ke Esperanto apartenas al tiu alia mondo (pli justa, pli solidara) kiu eblas.

Ĉu vi antaue kandidatis por B-komitataneco?

- Ne, neniam.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Nu, oni sugestis tion al mi. Mi volus alporti la voĉon de la geografie (kaj finance) periferiaj komunumanoj, de tiuj kiuj malofte povas ĝui la etoson de internaciaj renkontiĝoj sed tamen restas fidelaj al la beleco de la ideo.

- Mi estas tiom konvinkita pri la bono kaj neceso de Esperanto, ke mi volus kontribui al la atingo de pli favoraj kondiĉoj por kunlaboro kaj toleremo ene de nia bunta komunumo, kies diverseco estas tiom valora kaj riĉiga.

Kiel vi kampanjos por ricevi laueble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Mi ne certas, sed eble mi ne vere kampanjos, krom kontakti amikojn kaj fidi la homajn retojn. Mi nur venas oferi mian koron, kiel kantas Fito Páez kaj Mercedes Soza. Kompreneble mi estos je la dispono de homoj kiuj volus diskuti ideojn, projektojn kaj temojn koncernajn al niaj kolektivaj rolo, identeco, taskoj, ktp.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereuropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni lau vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Nu, mi tute ne kredas je ajna ontologia esenco de iu hazarda, ne memelektita fakto (esti virino, blankulo, ktp), ekzemple ke la fakto esti ekstereŭropano estas io nepre bona kaj necesa por la komitato de UEA. Sed verdire la strukturo de la diversaj instancoj de nia asocio devus esprimi ties tutmondajn karakteron kaj strebon. Mi (viro, edzo, patro, ktp) konfesas ke mi ne povus vivi sen la inteligento kaj organizkapablo de miaj patrino, edzino, filinoj, fratino, koleginoj, ktp.

Sed vi ja mem parolas pri la valoro de la diverseco en nia komunumo - ĉu vi ne kredas, ke la malsamaj spertoj kiujn havas diversaj grupoj de homoj - ĉu viroj, virinoj, azianoj aŭ sudamerikanoj - estas same utilaj kaj bezonataj ankaŭ en la gvidaj organoj de la asocio?

- Vi tute pravas je via komento, kaj la punkto estas tre interesa. Ĝuste la spertoj ne venas jam pakitaj ene de ia antaŭekzistanta "esenco", kvankam kompreneble la amplekso kaj karaktero de tiuj spertoj estas ligitaj al tiuj diversaj kondiĉoj (virino, gejo, nigrulo, eŭropano, ktp). Mi ja estas sudamerikano, sed profesiulo ankaŭ ĝuanta kelkajn privilegiojn en mondoparto kun enormaj sociaj kontrastoj. Do inter miaj spertoj kelkaj estas komunaj al aliaj homoj ĉitieaj (ekz. la malriĉuloj) sed multaj ne, ja kelkaj estas eble iom pli proksimaj al viaj. Mi ne estas portanto de iu ajn "esenco".

- Tio estas mia argumento kontraŭ la diversaj rasismoj, seksismoj kaj naciismoj.

- Kiam mi parolas pri diverseco ene de nia komunumo, krom tio mi ankaŭ volas malfermi pordon al la repaciĝo ekzemple kun kelkaj "civitanoj" kiuj volas esplori sian vojon kun tiu ideo pri kvazaŭetno kiu min ne allogas. Temas pri ilia rajto, kaj mi defendas la rajton libere socie eksperimenti. Sed ili ekzemple kreis Instituton Dietterle pri demografiaj esploroj de "Esperantio" kaj tio povas helpi al la tuta komunumo.

Kiuj estas lau vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

- Ŝajnas al mi ke la malkresko de la membronombro kaj kelkaj problemoj en la rilatoj inter la Estraro kaj la CO-stabanoj naskis sufiĉe gravajn problemojn, kiuj esprimiĝis per demisioj, malfacilaĵoj por kelkaj servoj, ktp. Mi certas ke bona volo (kiun multaj alportas) helpos serĉi inteligentan kaj efikan solvon al la problemoj. Dum la lasta UK okazis tre interesa opiniinterŝanĝo inter la publiko kaj la Estraro; tiam mi kaptis la okazon alparoli kiel fora sudamerikano por peti finon al la kvereloj en la eŭropa kerno.

Kiuj lau vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

-Ke niaj lingvo, movado kaj asocio plu vivas malgraŭ ekstreme malfacilaj eksteraj cirkonstancoj estas la ĉefa sukceso. Apud tio, mi multe ĝojas pro la kreskanta eniro de Esperanto en la interreton. Mi ŝatas la informan politikon de UEA (Brusela Komunikad-Centro) kaj ankaŭ ties eldonaĵojn.

Ĉu vi antaue membris en la komitato? Kiajn spertojn au ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus shanĝi en la funkciado de la komitato?

- Mi neniam membris en la komitato, sed opinias ĝian laboron tre grava kiel kolektiva, demokratie funkcianta organo de la asocio.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Mi ŝatus ke estu entute pli da asociaj kaj individuaj membroj por ke ni havu pliajn komitatanojn de ĉiuj literoj (mi ĉiam legas la vortojn de komitatano Z). Por mi la lokaj, regionaj kaj landaj asocioj daŭre ludas gravegan rolon kiel konkretaj spacoj de la E-lingva socio, kie trovi realajn homojn kun kiuj paroli kaj kunlabori. Tial, mi pravigas la ekziston de komitatanoj A demokratie elektitaj. Eble estus bone plimultigi la nombron de komitatanoj B, ekzemple per malpli granda kvanto da individuaj membroj po unu komitatano B.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- La nova estraro devas esti kompetenta, gvide efektiva, kohera, agema, ŝancokaptema, E-movadema, ktp kaj mi certe pretus transpreni iun taskon kiel ekz. strategion, fakan agadon. Por la prezida posteno, feliĉe ni havas tre meritoplenajn homojn; mi ŝatas ĉiujn onidirajn nomojn.

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

Al mi multe plaĉas la aliaj tri kandidatoj pri kiuj mi eksciis : István Ertl (lia laboro kiel redaktoro de la revuo Esperanto estis bonega kaj mi persone konas lin), Jukka Pietiläinen (mi legis en lia kandidata retejo ke por li E-o estas serioza afero, pri kio mi centprocente akordiĝas) kaj Hokan Lundberg (Esperanto@Interreto estas bonega afero kaj ni bezonas junajn kompetentulojn pri tio).

Fonto

[redakti]
Creative Commons
Creative Commons
Ĉi-artikolo, verkita de Libera Folio, unue aperis en Liberafolio.org «José Antonio Vergara emfazas lingvajn homajn rajtojn» (arkivita [{{{arkivurlo}}} {{{arkivdato}}}]), publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).