Irano atakis usonajn militbazojn en Irako
|
|
Merkredo, la 8-a de januaro 2020
La 8-an de januaro 2020 Irano lanĉis 22 misilojn kontraŭ militbazoj en Irako, kie estas deplojitaj usonaj trupoj. 17 misiloj trafis la aerbazon Al-Asad en gubernio Anbar kaj 5 misiloj trafis militbazon en gubernio Erbil. La atako okazis inter 1:45 kaj 2:15 nokte, kaŭzinte neniujn homajn perdojn aŭ gravajn damaĝojn.
La ministro pri eksteraj aferoj de Irano Mohammad-Ĝavad Zarif deklaris ke tio estis respondo al la murdo de la irana generalo Kasem Sulejmani, plenumita la 3-an de januaro en Bagdado laŭ rekta ordono de la usona prezidanto Donald Tramp. La plej Supera Gvidanto de Irano Ali Ĥamenei diris, ke tio estis "fangofrapo al Usono" kaj alvokis forpeli ĝin el la regiono. Pli frue la registaro de Irako jam postulis ke ĉiuj eksterlandaj militfortoj forlasu la landon, al kio Usono reagis per minaco de sankcioj.
Reage al la atako Usono malpermesis al ĉiuj usonaj civilaj aviadiloj flugi super Irano, Irako, Persa kaj Omana golfoj, deklarinte ilin danĝeraj. Al tiu malpermeso aliĝis plej grandaj flugkompanioj de la mondo.
Fontoj
([[Lingvo angle|angle]]) James Griffiths, Veronica Rocha, Meg Wagner, Mike Hayes «Iran attacks bases housing US troops» – [[CNN]], 2020-01-08 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de CNN]] ([[Lingvo angle|angle]]) Nicole Gaouette, Hamdi Alkhshali, Ryan Browne, Barbara Starr, Tamara Qiblawi «Iran attacks Iraqi bases housing US troops in retaliation for Soleimani's death» – [[CNN]], 2020-01-08 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de CNN]] ([[Lingvo ruse|ruse]]) «Иран нанес ракетный удар по базам США в Ираке» – [[Meduza.io]], 2020-01-08 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Meduza.io]] ([[Lingvo angle|angle]]) Sherisse Pham «Major airlines divert flights from Iranian airspace» – [[CNN]], 2020-01-08 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de CNN]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |