Ilham Alijev hisis la flagon de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo
Mardo, la 17-a de oktobro 2023
|
La 15-an de oktobro azera prezidanto Ilham Alijev hisis la flagon de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo. Tio iĝis simbolo de la restarigo de la nacia suvereneco super la regiono, perdita de Azerbajĝano dum malgajnita milito en 1994 kaj revenigita sekve de la venka milito en 2020 kaj dutaga operaco en septembro 2023.
Hisado kaj parolado
[redakti]La prezidanto hisis la flagon en Xankəndi (armena nomo: Stepanakert), ĉefurbo de la neagnoskita Arcaĥa Respubliko kaj laŭvoje ankaŭ borde de la baraĵlago Sarsang, la plej granda en la regiono kaj en la urbo Ağdərə (armena nomo: Mardakert). Li hisis la flagon ankaŭ en la urbo Xocalı, kie en 1992 armenaj taĉmentoj buĉis pli ol 600 azerajn civilulojn. Samtage li partoprenis malfermon de parko en vilaĝo Suqovuşan (armene: Madagiz) kaj refunkciigon de la rekonstruita baraĵlago Sarsang, kaj vizitis vilaĝon Malibeyli kie dum la Unua Karabaĥa milito en 1992 estis mortigitaj ĉirkaŭ 100 azeraj civiluloj. La evento koincidis kun la 20-a datreveno de la prezidantiĝo de Ilham Alijev. En Xankəndi li faris paroladon, kiu ne estis montrita en televido, nek publikigita.
Armenaj rifuĝintoj kaj eŭropaj rezolucioj
[redakti]La 28-an de septembro la lasta prezidanto de la neagnoskita respubliko Samvel Ŝaĥramarjan subskribis ordonon pri malfondo de la regno ekde la 1-a de januaro 2025. Azerbajĝano arestis plurajn lokajn altrangulojn, inter kiuj estas eks-prezidantoj Bako Sahakjan, Arkadi Ghukasjan kaj Araik Arutjunjan, eks-prezidanto de la Nacia Asembleo de Montara Karabaĥo David Iŝĥanjan, eks-ministro Ruben Vardanjan, eks-komandestro de la armeo Levon Mnacakanjan, eks-ministro pri eksteraj aferoj David Babajan. Oficiale estas deklaritaj kiel serĉataj pli ol 300 altranguloj de la neagnoskita respubliko, akuzataj pri kreado de kontraŭleĝaj trupoj, terorismo, sabotado ks.
Laŭ raportoj de la armenaj aŭtoritatoj, komence de septembro en la neagnoskita Arcaĥa Respubliko loĝis ĉirkaŭ 120 mil armenoj. Fine de septembro la regionon forlasis pli ol 100 mil homoj, plejparte foririntaj al Armenio. Samtempe Azerbajĝano publikigis planon de reintegrado de la armena loĝantaro, kadre de kiu aŭtoritatoj promesas impostajn rabatojn, evoluigon de infrastrukturo, eblecon uzi la armenan lingvon, liberecon de kredo kaj konservadon de armenaj monumentoj.
La 29-an de septembro Armenio prezentis plendon je la Internacia Kortumo de Unuiĝintaj Nacioj, akuzinte Azerbajĝanon je etna diskriminacio de lokaj armenoj. Azerbajĝano kategorie neis tion. Reprezentanto de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj en Armenio, Kavita Belani diris ke Unuiĝintaj Nacioj registris neniujn kazojn de fitraktado de la armenaj rifuĝintoj fare de azeraj aŭtoritatoj aŭ trupoj.
La 5-an de oktobro Eŭropa Parlamento akceptis rezolucion, kiu nomis la okazaĵojn "etna purigado", kondamnis la azeran atakon kaj alvokis Eŭropan Union enkonduki sankciojn kontraŭ Azerbajĝano kaj ties altranguloj. Simila alvoko de 72 kongresanoj okazis ankaŭ en Usono. Neniuj reagoj tiukampe sekvis de EU kaj la Blanka Domo.
Malpaco daŭras
[redakti]Dume paca traktato inter Azerbajĝano kaj Armenio ĝis nun ne estas subskribita, same kiel ne okazis demarkaciado de la landlimoj kaj malbloko de la vojoj. Ĉefministro de Armenio Nikol Paŝinjan flugis al la pintokunveno de la Eŭropa politika komunumo en Granado (Hispanio) kaj subskribis tie dokumenton pri agnosko de teritoria integreco de Azerbajĝano kaj Montara Karabaĥo kiel ĝia parto, sed rifuzis partopreni pintokunvenon de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj en Biŝkeko (Kirgizio). Ilham Alijev inverse, ne iris al Hispanio, sed venis al Biŝkeko kie li esprimis dubon pri sincereco de pacaj intencoj de Armenio.
Peradon de la Rusia Federacio ni akceptas kun dankemo, ĉar Rusio estas nia najbaro kaj aliancano, kaj ankaŭ aliancano de Armenio, tiu ĉi lando troviĝas en nia regiono, diference de tiuj kiuj troviĝas milojn da kilometroj for. Ni akceptis pozitive tiun ĉi proponon kaj nia ministro pri eksteraj aferoj estis preta renkontiĝi kun la rusia kaj armena kolegoj. Bedaŭrinde armena flanko rifuzis tiun ĉi renkontiĝon. Do nun estiĝas demando: ĉu Armenio deziras pacon? Mi pensas ke ne, ĉar se ĝi dezirus pacon, ĝi ne rifuzus tiun ĉi eblecon. Ĉefministro de Armenio ses horojn flugas al Granado, partoprenas tie nekompreneblan renkontiĝon, kie estas priparolata Azerbajĝano sen Azerbajĝano, sed du-tri horojn flugi al Biŝkeko li ne povas, li havas gravajn aferojn. | — Ilham Alijev
|
Dum telefona interparolo kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel, okazinta la 7-an de oktobro, Ilham Alijev diris ke li ne venis al Granado pro kontraŭazera pozicio de Francio, kiu liveras armilojn al Armenio kaj faras malicajn deklarojn. Li avertis ke kaze de nova konflikto en la regiono ĝuste Francio estos kulpa pri la nova milito. Alijev kondamnis la rezolucion de Eŭropa Parlamento kaj diris ke ĝuste la armena reĝimo devigas la armenojn forlasi Montaran Karabaĥon dum Azerbajĝano donas al ili humanitaran helpon. Li memorigis ankaŭ ke 8 azeraj vilaĝoj plu estas regataj de armena flanko.
Charles Michel invitis ambaŭ ŝtatestrojn veni al Bruselo ĝis la fino de oktobro por subskribi finajn dokumentojn pri la repaciĝo, sed ankoraŭ neniu oficiala respondo sekvis.
Ĉu sekva milito?
[redakti]La ĉefa timo de la observantoj nun estas ligita al eventuala invado de Azerbajĝano al Sjunika provinco de Armenio, kiu apartigas la ĉefan parton de la lando kaj Naĥiĉevanan Aŭtonoman Respublikon. La azera eksklavo estas blokita ekde 1992, fervojo liganta ĝin kun Azerbajĝano estas detruita, la komunikado okazas sole per aviado.
Post la fino de la milito en 2020 Armenio kaj Azerbajĝano interkonsentis restarigi la komunikadon en la regiono, tamen ĝis nun ne trovis akcepteblan por ambaŭ flankoj solvon. Azerbajĝano parolas pri "Zangezura koridoro", postulante certan eksterteritoriecon dum Armenio kategorie neas cedon de ajna parto de suvereneco super tiu ĉi parto de sia teritorio, timante ke tiukaze ĝi estos fortranĉita de la limo kun Irano, vive grava por ĝi.
Prezidanto de Rusio Vladimir Putin proponis al ambaŭ ŝtatestroj renkontiĝi en Moskvo kaj fari tie la finan interkonsenton. Rusiaj pactrupoj ankoraŭ troviĝas en Montara Karabaĥo kaj Rusio priparolas ilian sorton kun Azerbajĝano. Nikol Paŝinjan insistas ke kaze de foriro ili sekvu al Rusio, ne al Armenio.
Fontoj
[redakti]- (ru) Александр Кислов «Ильхам Алиев поднял флаг Азербайджана над столицей Карабаха» – Kommersant, 2023-10-15 (arkivita [ ])
- (ru) Владимир Соловьев «Никол Пашинян переходит не все границы» – Kommersant, 2023-10-12 (arkivita [ ])
- (ru) Алексей Забродин «Ни мира, ни войны, а флаги водрузить» – Kommersant, 2023-10-15 (arkivita [ ])
- (ru) «Путин: срок нахождения миротворцев в Карабахе будет решаться с Азербайджаном» – Kommersant, 2023-10-13 (arkivita [ ])
- (ru) Анастасия Ларина «Суд в Азербайджане арестовал экс-глав Нагорного Карабаха Саакяна и Гукасяна» – Kommersant, 2023-10-05 (arkivita [ ])
- (ru) Александр Кислов «ООН не фиксирует фактов притеснения беженцев из Карабаха со стороны Азербайджана» – Kommersant, 2023-09-30 (arkivita [ ])
- (ru) Александр Кислов «Алиев поднял флаг Азербайджана в Степанакерте» – Izvestija, 2023-10-15 (arkivita [ ])
- (az) Səlcuq Elçin «Bako Saakyan, Arkadi Qukasyan və David İşxanyan saxlanılaraq Bakıya gətirilib» – APA, 2023-10-03 (arkivita [ ])
- (ru) «Обнародованы детали в связи с реинтеграцией армянских жителей, проживающих в Карабахе» – APA, 2023-10-02 (arkivita [ ])
- (ru) «Алиев поднял флаг Азербайджана в столице Карабаха» – RBC, 2023-10-15 (arkivita [ ])
- (ru) «Баку объявил в розыск экс-главу и командующего армией Нагорного Карабаха» – TASS, 2023-10-01 (arkivita [ ])
- (az) «Azərbaycan Respublikasının Dövlət Təhlükəsizliyi Xidmətinin və Baş Prokurorluğunun Mətbuat xidmətlərinin birgə məlumatı» – Sekurecservo de Azerbajĝano, 2023-10-05 (arkivita [ ])
- (en) «President of the European Council Charles Michel made a phone call to Ilham Aliyev» – [[Prezidanto de Azerbajĝano]], 2023-10-07 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Prezidanto de Azerbajĝano]]
- (ru) «Ильхам Алиев поднял Государственный флаг Азербайджанской Республики в городе» – [[Prezidanto de Azerbajĝano]], 2023-10-15 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Prezidanto de Azerbajĝano]]
- (en) «Nagorno-Karabakh: MEPs demand review of EU relations with Azerbaijan» – [[Eŭropa Parlamento]], 2023-10-05 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Eŭropa Parlamento]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
- 17-a de oktobro 2023
- Oktobro de 2023
- 17-a de oktobro
- Kaŭkazo
- Artikoloj kun informo de Kommersant
- Artikoloj kun informo de Izvestija
- Artikoloj kun informo de APA
- Artikoloj kun informo de РБК
- Artikoloj kun informo de TASS
- Artikoloj kun informo de Sekurecservo de Azerbajĝano
- Publikigitaj artikoloj
- Eŭrazio
- Rusio
- Ekstera politiko de Rusio
- Armenujo
- Politiko de Armenio
- Erevano
- Nikol Paŝinjan
- Eŭropo
- Eŭropa Unio
- Politiko de Eŭropa Unio
- Milito
- Politiko de Eŭropo
- Konfliktoj
- Respubliko Montara Karabaĥo
- Armitaj trupoj de Azerbajĝano
- Azerbajĝano
- Politiko de Azerbajĝano
- Ilham Alijev
- Neagnoskitaj aŭ parte agnoskitaj landoj
- Rifuĝintoj
- Migrado
- Armitaj trupoj de Rusio
- Politiko de Rusio
- Vladimir Putin
- Perforto
- Sjunika provinco
- Naĥiĉevano
- Unuiĝintaj Nacioj
- Internacia Kortumo de Justeco
- Kavita Belani
- Xankəndi
- Sarsang
- Ağdərə
- Xocalı
- Suqovuşan
- Malibeyli
- Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj
- Eŭropa Komisiono
- Eŭropa Parlamento
- Francio
- Politiko de Francio
- Ekstera politiko de Francio
- Granado
- Moskvo
- Bruselo
- Biŝkeko
- Kirgizujo
- Hispanujo
- Bako Sahakjan
- Arkadi Ghukasjan
- Araik Arutjunjan
- David Iŝĥanjan
- Ruben Vardanjan
- Levon Mnacakanjan
- David Babajan
- Eŭropa politika komunumo
- Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
- Charles Michel
- Eŭropa Konsilio
- Ekstera politiko de Kirgizio
- Ekstera politiko de Armenio
- Ekstera politiko de Azerbajĝano
- Usono
- Irano
- Hispanio