Hungario konfirmis la planon pri konstruado de pliaj du reaktoroj por produkti elektron

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 28-a de aŭgusto 2022

Atomcentralo Paks en 2010


Hungario donas verdan lumon al konstruado de du novaj blokoj en sia sola atomcentralo apud Budapeŝto. La rusia grupo „Rosatom“ konstruos la reaktorojn, ĉiu el kiuj estas 1,2 gigavatojn pova. La reaktoroj estas de modelo VVER-1200, antaŭe ne funkciigitaj en Eŭropa Unio. Tiu modelo produktas elektron interalie en Leningrada Atomcentralo 2 apud Sankt-Peterburgo.

Ministro pri eksterlandaj aferoj kaj internacia ekonomia kunlaboro de Hungario Péter Szijjártó diris, ke la tuta dokumentaro estas preta kaj la konstrulaboroj povas komenciĝi tuj — tiel ke Hungario havu la novajn blokojn de la atomcentralo funkciantaj jam en la jaro 2030.

Hungario jam havas kvar blokojn en sia atomcentralo Paks apud la ĉefurbo. La centralo, konstruita en la 1980-aj jaroj laŭ sovetia teknologio, provizas ĉirkaŭ duonon de la tuta enlanda elektroproduktado.

Fontoj[redakti]