Helpo:Ekskluzivaj intervjuoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Kurte: ekskluziva intervjuo estas artikolo, kies fonto estas la aŭtoro de la intervjuo. La aŭtoro prezentas opinion de la intervjuato. La intervjuato povas esti iu persono, organizo aŭ reprezentanto de la organizo. La intervjuito devas esti nomata per sia nomo aŭ pseŭdonimo, per titolo de organizo aŭ posteno, okupata en la organizo. En ekstrema okazo la intervjuito povas esti prezentita per ip-adreso.

La intervjuanto povas esti reportero de vikinovaĵoj aŭ alia persono, kiu klare kaj sendube montris sian konsenton publikigi la intervjun en vikinovaĵoj. La aŭtoro de la intervjuo devas klare apartigi sian opinion kaj opinion de la intervjuato.

La opinio de intervjuito kaj intervjanto estas iliaj propraj vidpunktoj, kiuj povas ne koincidi kun vidpunkto de la Vikinovaĵoj kaj la Funduso Vikimedio. Nek la Vikinovaĵoj nek la Fonduso Vikimedia respondecas pri opinioj prezentitaj en la intervjuo.