Estos devige lerni la osmanidan turkan lingvon en lernejoj religiaj
Mondo > Eŭrazio > Azio aŭ Eŭropo > Turkujo >
Dimanĉo, la 14-a de decembro 2014
La prezidanto de Turkio, Recep Tayyip Erdoğan, defendis pasintlunde la decidon pri deviga instruado de la osmanida turka lingvo en mezlernejoj de Turkio.
„Ekzistas kelkaj, kiuj ne volas, ke ĝi estu lernata; sed vole aŭ nevole, la osmanida turka lingvo estos instruata kaj lernata en tiu ĉi lando“, tiel respondis la ŝtatestro turka, dum kunveno de la religia konsilio en Ankaro.
La eldiro de Erdoğan venis kelkajn tagojn post kiam la Nacia Eduka Konsilio de Turkio proponis, ke la osmanida turka lingvo estu deviga studobjekto en la mezlernejoj religiaj kaj opcia en la publikaj.
La osmanida turka, lingvo skribita per la araba alfabeto, bazita sur la turka lingvo kaj uzita en la administracio de la Otomana Imperio, enhavis vortstokon el la araba kaj la persa.
Post la fiasko de la Otomana Imperio, la fondinto de la nuna Turka Respubliko, Mustafa Kemal Atatürk, iniciatis reformon de la osmanida turka, ŝanĝante interalie la araban alfabeton al la latina aboco en novembro 1928.
Fontoj
- (es) «Erdogan: El idioma otomano se enseñará en Turquía» – HispanTV, 08-12-2014 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Mezoriento
- 14-a de decembro 2014
- Decembro de 2014
- 14-a de decembro
- Artikoloj kun informo de HispanTV
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Politiko de Turkujo
- Altaja lingvaro
- Tjurka lingvaro
- Osmanida turka lingvo
- Turka lingvo
- Afrikazia lingvaro
- Semida lingvaro
- Araba lingvo
- Hindeŭropa lingvaro
- Hindirana lingvaro
- Persa lingvo
- Historio
- Historio de Turkujo
- Otomana Imperio
- Recep Tayyip Erdoğan
- Mustafa Kemal Atatürk
- Eŭrazio
- Azio
- Turkujo
- Centra Anatolio
- Ankaro
- Eŭropo
- Usono
- Turkio