Saltu al enhavo

En Francio kraŝis aviadilo kun 150 homoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 24-a de marto 2015

Aviadilo Airbus A320-211 de kompanio Germanwings (D-AIPX) en 2003.

En suda Francio kraŝis aviadilo de kompanio Germanwings. En la aviadilo estis laŭ kompanio Germanwings tiutempe 150 homoj.

La aviadilo flugis el Barcelono en Hispanio al Duseldorfo en Germanio. Ĝi malaperis el vido de radaro post 40 minutoj de sia flugo. Laŭ gazeto Le Figaro pilotoj mallonge antaŭ la kraŝo elsendis krizosignalon.

Siajn kondolencojn esprimas eŭropaj kaj mondaj ŝtatestroj inklude francia prezidento François Hollande, hispania reĝo Filipo la 6-a kaj kancelierino Angela Merkel.

Al la akcidento reagas ankaŭ interkonaj retejoj. Kradvorto #Germanwings iĝis dum unuaj minutoj post la akcidento tutmonde la plej uzata kradvorto en Tvitero.

Germanwings estas malmultekosta germania flugkompanio posedata de fama germania kompanio Lufthansa.

Fontoj

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas sur la paĝo:


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19671778Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo