Du misiloj trafis Pollandon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Misiloj S-300 dum parado en Kievo, Ukrainio. 2018.

Merkredo, la 16-a de novembro 2022


La 15-an de novembro je 15:35 (loka tempo) du misiloj trafis grensekigilon en vilaĝo Przewodów en Pollando (distrikto Hrubieszów, Lublina provinco), mortiginte brigadestron kaj farmiston alportintan maizon. Ĉefministro Mateusz Morawiecki vokis urĝan kunsidon de la Komitato pri sekureco kaj defendo, al kelkaj trupoj estis ordonita altigita batalpreteco. Ukrainio kaj altranguloj de Latvio kaj Litovio tuj akuzis Rusion. Usono kaj Pollando diris ke ankoraŭ mankas pruvoj de ies kulpo, la enketado daŭras. Rusio neis la respondecon.

En tiu ĉi tago rusia armeo faris la plej grandan misilan atakon kontraŭ militaj kaj infrastrukturaj objektoj en Ukrainio. Ĉirkaŭ 100 misiloj trafis dekojn da celoj tra la tuta lando, ĉefe transformatorejojn por malfaciligi funkciadon de ukraina fervojo laŭ kiu venas armiloj kaj municioj el Eŭropo. Ukrainio raportis ke plejparto de la misiloj estis paffaligitaj de kontraŭaviada defendo, tamen 15 objektoj estis damaĝitaj. Ĝis nun la plej granda atako okazis la 10-an de oktobro, kiam rusia armeo lanĉis 84 misilojn. Przewodów situas 7 km for de la ukraina limo. Ĝi estas vilaĝeto kun 413 loĝantoj kaj neniuj militaj aŭ gravaj civilaj objektoj.

Prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij tuj kulpigis pri la atako Rusion kaj alvokis NATO al severa respondo.

Kiom da fojoj Ukrainio diris ke la ŝtato-teroristo ne limiĝos je nia lando? Ataki per misiloj teritorion de NATO — tio estas rusia misila atako kontraŭ la kolektiva sekureco! Tio estas tre grava eskaliĝo! Necesas agi.
Volodimir Zelenskij, prezidanto de Ukrainio

Ŝtatestroj de la landoj membroj de G7 aranĝis urĝan kunsidon kadre de la kunveno de G20 en Indonezio. Usona prezidanto Joe Biden resumis la rezulton per duboj pri la rusia komplico.

Laŭ unuaj datumoj, tio estas malkonfirmata. Estas malverŝajne, pro la trajektorio, ke tiu ĉi misilo estis pafita el Rusio, sed ni vidos.
Joe Biden, prezidanto de Usono

Evidente la prezidanto aludis al datumoj ke spiona aviadilo de NATO, kiu spuris la trajektoriojn de la misiloj kaj laŭ oficiala raporto tiuj ĉi informoj jam estis transdonitaj al Pollando kaj estraro de NATO, sed ankoraŭ ne publikigitaj.

Ministerio pri defendo de Rusio deklaris ke la grensekigilo en la pola vilaĝeto ne estis inter la celoj de la rusia armeo kaj ke publikigitaj fotoj de misilrompaĵoj montras ke ĝi havas neniun rilaton al la rusia armilaro. Ministerio pri eksteraj aferoj de Pollando diris ke la misiloj estis faritaj en Rusio, sed pola prezidanto Andrzej Dud sin esprimis pli singarde dirinte ke ili "plej verŝajne" estis faritaj en Rusio, sed ankoraŭ ne identigitaj definitive. Novaĵagentejo Associated Press referencas al tri usonaj oficialuloj, kiuj diris ke la misiloj estis pafitaj de ukraina kontraŭaviada defendo, kiu provis trafi per ili rusiajn misilojn. Ili memorigas ke Ukrainio plu havas en stokejoj nombron da sovetiaj kaj rusiaj misiloj S-300. NATO en siaj oficialaj deklaroj nomas la okazaĵon "tragika incidento". Tamen okazos kunsido dum kiu oni pritraktos eventualan uzadon de la 4-a artikolo de la statuto de NATO pri kolektiva defendo de ĝiaj membroj.

Militaj ekspertoj memorigas ke tio ne estas la unua incidento en teritorioj de membroj de NATO en Orienta Eŭropo. La 10-an de marto pli ol 30-jara sovetia skolta droneo Tupolev Tu-141, lanĉita en Ukrainio, dum preskaŭ unu horo flugis tra Rumanio, Hungario kaj Kroatio kaj fine falis apud Zagrebo, damaĝinte kelkajn aviadilojn. Kontraŭaviadaj sistemoj detektis ĝin, sed neniu reago sekvis, do la arkaika droneo senprobleme penetris tra defendosistemoj de la tri NATO-membroj. Ukrainio akuzis pri ĝia lanĉo Rusion, kiu respondis ke produktado de tiuj ĉi droneoj estis ĉesigita jam en 1989 en Sovetunio kaj la rusia armeo ne uzas ilin ekde 1991.

Fontoj[redakti]