Baloto de Putin: 22 milionoj voĉoj estis falsaj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 19-a de marto 2024

Ek de 15-a ĝis 17-a de marto 2024 jaro en Rusio okazis elektado de Prezidanto de Rusia Federacio. Laŭ oficialaj deklaroj Vladimir Putin gajnis en la elekto kun enorma avantaĝo. Tamen analizistoj dubas pri «pureco» de rezultoj.

Laŭ oficialaj informo de Centra elekta komisiono de Rusio (CEK) la rezultoj okazis jenaj:

La rezultoj (procento kaj kvanto de voĉoj)
Vladislav Davankov Vladimir Putin Leonid Sluckij Nikolaj Ĥaritonov
3,85% (3 362 484) 87,28% (76 277 708) 3,2% (2 795 629) 4,31% (3 768 470)


Laŭ opinio de interreta revuo «Vaĵnije istorii» 22 milionoj voĉoj estis falsaj. Por tion konkludi la revuo uzis rimedon de Sergej Ŝpilkin. Laŭ la rimedo por trovi la falsadon estas analizitaj sekvaj signoj:

  • pli granda parto de voĉoj por la avantulo de elekto ĉe balotejo kun granda kvanto de voĉdonantoj
  • diferenco inter voĉoj por la avantulo ĉe balotejoj kun alta kaj malalta kvato de voĉdonantoj
  • rezultoj ĉe balotejoj, oblaj je 5% aŭ ajna alia ripetanta partumo.

Dum la analizado ne estis uzitaj rezultoj de voĉdonado de Moskvo: CEK kunigis la rezultojn de elektronika kaj papera voĉdonado, kio distordis la statistikon.

Ankaŭ la revuo trovis 6675 balotejojn, kie okazis mallongaj tempopecoj dum kiaj voĉdonis pli ol 100 elektantoj dum horo. Tio estas vera anomalio, ĉar meza kvanto de dumhoraj voĉdonoj estas 23 homo per horo. La ĉampiono (balotejo en Krasnodara regiono) sukcesis pli ol 700 homojn per horo.

La movado «Golos» opinias, ke la falsifikado estas la plej granda en elektada historio de Rusio.

La analitisto de balotoj Ivan Ŝukŝin opinias, ke ĉefa falsilo de balotejoj estis kalkulilo: la balotaj komisionoj metis en protokoloj elpensitajn rezultojn.

Fontoj[redakti]