Antonina Martinova estis rearestita post 16 jaroj de kaŝiĝo: ŝi estas akuzata pri malsuksesa provo mortigi sian filinon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 11-a de aprilo 2024

Vikikij Novgorod
Vikikij Novgorod

Antonina Martinova (Fjodorova), kiu estis forkuranta dum 16 jaroj, estis arestita en Rusio. Ŝi estas akuzita dum la fama proceso «Novgorod-kazo» pri malsukcesa provo mortigi sian filinon.

La 26-an de februaro 2007, du jarojn kaj sep monatojn aĝa Alisa Martinova, la filino de Antonina Martinova, falis sur la ŝtuparon en komunloĝejo je strato Kosmonaŭtoj, domo 26 (Velikij Novgorod, Rusio). Laŭ vortoj de la virino, ŝi estis distrita, kaj ŝia filino eliris kaj falis malsupren de alteco de du etaĝoj. Antonina vokis ambulancon, kaj ili ambaŭ estis enhospitaligitaj. La knabino havis rompitan makzelon kaj kapvundojn.

Dum polica enketado oni eksciis ke 11-jaraĝa Jegor Kudrov vidis la knabinon fali de sur la supra etaĝo. Li diris al la enketisto:

La pli maljuna knabino forĵetis la pli junan.
11-jaraĝa atestanto Jegor Kudrov

Krima proceso kontraŭ Martinova estis malfermita. La proceso estis aktive pridiskutata en la gazetaro, la Interreto kaj televido dum la sekva jaro.

Antonina insistis pri sia senkulpeco. La polico uzis depozicion de la knabo, kiu estis la sola indico por la juĝesploro. Prokuroroj ankaŭ montris la motivon de la virino: ŝia filino supozeble malhelpis ŝian personan vivon. La edzo de Martinova, Kirill Martinov (fremdlanda agento, nun la ĉefredaktoro de Novaja Gazeta. Eŭropo) insistis pri la senkulpeco de sia edzino.

La 24-an de julio 2007, ĵurio trovis Martinova kulpa pri la atenco, indikante ke ŝi ne meritis indulgon. Post kelkaj tagoj Antonina malaperis kune kun sia filino — ŝi ne estis arestita kaj simple ne venis por la verdikto. Poste ŝi estis metita en la liston de serĉataj krimuloj, kie ŝi troviĝis dum 16 jaroj.

La 3-an de aprilo 2024 Antonina Martinova estis arestita kaj la Provinca Tribunalo de Velikij Novgorod rekomencis la proceson pri ŝia kazo. La sekva kunsido estas planata por la 16-a de aprilo.

La sola atestanto Jegor Kudrov mortis em 2023 jaro pro superdozo de narkotikaĵoj.

Fontoj[redakti]