Ĝenova ponto 'Sankta Georgo'

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

“Genova San Giorgio”, estas la nova aŭtovoja ponto per kiu oni anstataŭis la Ponton Morandi kiu falis la 14a de aŭgusto 2018 kaŭzante la morton de 43 personoj. La inaŭgura cerimonio de la nova ponto de Ĝenovo okazis lundo 3 aŭgusto kun la ĉeesto de la itala presidanto de la Respubbliko Sergio Mattarella. La malfermo al la trafiko poste okazis en la vespero de la 4 de aŭgusto je la 22 horo.


La ponto kreita de la ĝenova arkitekto Renzo Piano longas 1.067 metrojn, ĝi havas 19 spanojn altaj 40 metrojn, subtenataj per 18 pilieroj. Ĝi kostis 202 milionojn da eŭroj, por kiuj estis bezonataj 67 mil kubajn metrojn da betono kaj 24 mil tunojn da ŝtalo. Ambaŭflanke de la ponto estos du vicojn de sunaj paneloj kiuj produktos 95 pro cent de la energio bezonata de la ponto. Por limigi la veturilvojo oni instalis 2.450 metrojn de travideblaj paneloj, altaj du metrojn kaj duono, kiel ventŝirmilo. Por la bontenado de la ponto oni utiligos ankaŭ 4 robotojn.