Saltu al enhavo

Estos devige lerni la osmanidan turkan lingvon en lernejoj religiaj: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun '{{Azio}} {{Dato|{{subst:CURRENTDAY}}|{{subst:CURRENTMONTH}}|{{subst:CURRENTYEAR}}|}} La prezidanto de {{w|Turkio}}, {{w|Recep Tayyip Erdoğan}}, defendis pasintluned la decidon p...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:21, 14 dec. 2014

Dimanĉo, la 14-a de decembro 2014

La prezidanto de Turkio, Recep Tayyip Erdoğan, defendis pasintluned la decidon pri la deviga instruado de la osmanida turka lingvo en la mezlernejoj de Turkio.

"Ekzistas kelkaj kiuj ne volas ke ĝi estu lernota; sed vole au nevole, la osmanida turka lingvo estos instruata kaj lernata en tiu ĉi lando", tiel respondis la ŝtatestro turka, dum kunveno de la Religio Konsilio en Ankaro.

La eldiro de Erdoğan venis kelkaj tagoj post ke la Eduka Nacia Konsilio de Turkio, proponis ke la osmanida turka lingvo estu deviga studobjekto en la mezlernejoj religiaj kaj opcia en la publikaj.

La osmanida turka, lingvo skribita per la araba alfabeto, bazita sur la turka lingvo, uzita dum la administracio de la otomana imperio, enhavis vortstokon de la araba kaj la persa.

Depost la fino de la otomana imperio, la fondinto de la nuna Respubliko Turka, Mustafa Kemal Atatürk, reformis la osmanidan turjan, ŝanŝante interalie la araban alfabeton al latina en novembro 1928.

Fontoj

(hispana)  «Erdogan: El idioma otomano se enseñará en Turquía» – HispanTV, 08-12-2014 (arkivita [ ])




Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q18638999Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo