Saltu al enhavo

Palestino jam estas membro de la Internacia Puna Kortumo: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun '{{Azio}} {{Dato|{{subst:CURRENTDAY}}|{{subst:CURRENTMONTH}}|{{subst:CURRENTYEAR}}|}} Dosiero:International Criminal Court logo.svg|eta|maldekstra|Emblemo de IPK {{Dosierfonto|A...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:49, 14 dec. 2014

Dimanĉo, la 14-a de decembro 2014

Emblemo de IPK
Fonto: Afrank99/Commons

Palestino iĝis pasintlunde observanta Ŝtato de Internacia Puna Kortumo (IPK). Kio malfermas vojon por ke la palestinanoj petu esplorojn pri la militaj krimoj okazigitaj fare de Israelo.

La nova statuso de Palestino, kiu antaŭe estis konata kiel observanta ento, ricevis la plenan apogon de la membroj de IPK dum renkontiĝo en la usona urbo de Novjorko.

La palestina Ŝtato ĝojis pro tio, kaj konsideris ĝin "grava paŝo" al subskribo de la Statuto de Romo kiu, fakte, igas Palestinon unu el la membroj de IPK.

La Statuto de Romo estas la konstitucia ilo de IPK kiu estis adoptita en la urbo de Romo, ĉefurbo de Italio, la 17-an de julio 1998.

La palestina ambasadoro en Unuiĝintaj Nacioj, Riyad Mansur, diris ke la decido de IPK montras ke "jam ne plu ekzistas dubo ene de IPK pri nia nova statuso kiel Ŝtato. Mansur esprimis sian volon ke la palestina Ŝtato subskribos baldaŭ la jurisdikcion de IPK, kun sidejo en la nederlanda urbo de Hago.

La eksa prokuroro de IPK, Luis Moreno Ocampo, diris ke "Palestino havas la kapablon plendi Israelon" antaŭ la kortumo pro militaj kaj kontraŭhomaj krimoj en Gaza Sektoro dum la milito de la pasinta boreala somero kontraŭ tiu regiono".

"Se Maĥmud Abbas (prezidanto de la palestina Ŝtato) akceptas la jurisdikcion de la Kortumo, oni povus esplori la okupiĝon de Gaza, ĉar Gaza klare estas parto de Palestino", komentis.

Fine de 2012, la Generala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, voĉdonis per 138 poraj, 9 kontraŭaj voĉdonoj (inter ili Usono kaj Isrelo), kaj 41 sindetenoj (Inter ili Unuiĝinta Reĝlando), agnoski Palestinon kiel nemembra observanta Ŝtato.

Aliflanke, la pasintan 30-an de Oktobro, Svedio iĝis la unua lando el la Eŭropa Unio agnoskanta Palestinon kiel sendependa Ŝtato dum en aliaj landoj, kiel Hispanio, Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando, la kongresanoj petis al siaj registaroj agnoski la palestinan Ŝtaton

Fontoj

(hispana)  «Palestina ya es Estado observador de Corte Penal Internacional» – HispanTV, 09-12-2014 (arkivita [ ])




Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q18638994Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo