Vatikano: Super 50 ŝtatestroj venos por beatigo de Johano Paŭlo la 2-a
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
|
|
|
|
|
Dimanĉo, la 24-a de aprilo 2011
Almenaŭ 51 ŝtatestroj venos al Vatikano por beatigo de Johano Paŭlo la 2-a la 1-an de majo - informis itala novaĵagentejo Ansa. Laŭ tiu fonto la listo estiĝis kompletigita en Prefektejo de la Papa Hejmo.
Oni ne scias precize, kiu venos al Romo. Pro sekureco la tuta listo estas anoncota tuj antaŭ la beatiga meso.
Oni nur scias, ke venos prezidanto de Pollando, Bronisław Komorowski, prezidanto de Italio, Giorgio Napolitano, kun sia edzino, Clio kaj reĝparo de Belgio - Alberto la 2-a kaj Paola. Ili ne informis pri aliaj gastoj.
Fontoj [redakti]
- (POLA) Omega933 «Ponad 50 szefów państw przybędzie na beatyfikację Jana Pawła II» – Vikinovaĵoj, 21-a de aprilo 2011
- (POLA) Magdalena Janczura «Kilkadziesiąt głów państw na beatyfikacji» – e-Polityka, 21-a de aprilo 2011