Eldonistoj oponas la proponatajn ŝanĝojn de Rusa aŭtorrajta leĝo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 24-a de decembro 2010

La propono pri ŝanĝoj en la 4-a parto de Civila Kodekso de Rusio progresas ĝenerale sukcese malgraŭ alarmaj oponoj de reprezentantoj de kelkaj eldonejoj.

En la komenco de ĉi tiu monato estis publikigita teksto de propono de ŝanĝoj en Rusia leĝo koncernanta aŭtoran rajton.

Proponataj ŝanĝoj

Unu el la ŝanĝoj, akceptite, plifirmigos staton de liberaj verkoj. Nuntempe ekzistas malkonsento pri tio, ĉu aŭtoro, farinte sian verkon "libera", ne povas laŭplaĉe subite ĝin malliberigi, farante ĉiujn kopiojn kaj derivaĵojn neuzeblaj. La aldono al artikolo 1233 specifas, ke rajtoposedanto rajtas permesi al ĉiuj senpage uzi lian verkon laŭ difinitaj kondiĉoj dum difinita tempo, kaj ne povas ŝanĝi aŭ retiri sian permeson dum tiu tempo.

Aliaj ŝanĝoj (artikolo 1253') difinas, ke provizantoj de retservoj kaj retgastigantoj ne respondecas pri malobservoj de aŭtorrajtoj pere de iliaj servoj, se ili ne ŝanĝas arbitre la transdonatajn verkojn, kaj ne scias, nek devas scii pri nelaŭleĝeco de ilia uzo. Retgastigantoj devas tamen forigi dosierojn, se aliulo asertos, ke ilia gastigo kaŭzas malobservon de aŭtorrajtoj. La projekto ankaŭ inkluzivas (en artikolo 1260) difinon de "Интернет-сайт" (angle: "Internet site"), laŭ kiu ĝi estas antaŭ ĉio aro de verkoj.

Ankoraŭ unu grava ŝanĝo estas kreo de tio, kio en Vikimedia Komunejo estas nomata "libereco de panoramo", rilate arĥitekturajn verkojn — t.e. laŭleĝigo de disvastigado de bildoj de domoj, pontoj ks (artikolo 1276).

Kelkaj ŝanĝoj (artikolo 1275) ebligus al bibliotekoj kreadon de elektronikaj kopioj de iuj verkoj kaj ties limigitan disponigadon (kondiĉe ke la kopio ne forlasas la bibliotekon).

Opono

La propono estas diskutata jam dum kelke da monatoj.

Kelkaj eldonistoj kaj verkistoj malsubtenas la proponatajn ŝanĝojn, precipe tiujn pri bibliotekoj kaj respondeco de retfirmaoj. Ankaŭ kontraŭ ebleco de liberaj permesiloj estis konsciaj aŭ nekonsciaj eldiroj:

  • "Rusia libra unio" inter aliaj ŝanĝoj malaprobas tiun, kiu utilas por liberaj permesiloj.
  • Kelkaj verkistoj kaj aliaj interesatoj subskribis alarman leteron al ŝtatprezidanto, petantan "haltigi laŭleĝigadon de libra piratado". En la letero estas menciita "libera permesilo" kiel unu el novaĵoj malprecizaj kaj arbitre interpreteblaj.[1] Indas rimarki, ke la frazo mem "libera permesilo" ne estas menciita en la proponataj ŝanĝoj. Poste almenaŭ unu el la subskribintoj informiĝis pri liberaj permesiloj kaj pentis pri la subskribo de la provizita al li letero.

Estonteco

Al la versio publikigita ĉi-monate estis faritaj iuj ŝanĝoj; unu el ili estis ke bibliotekoj ne estos rajtigitaj interŝanĝi elektronikajn librojn inter si.

Baldaŭ definitiva teksto de la propono devas veni al la parlamento.

Piednotoj

Fontoj