Publikiĝis la unuaj bildoj de JWST

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 29-a de julio 2022

La unua Profunda Kampo de James Webb

La 15-an de julio, NASA-administranto Bill Nelson kaj usona prezidanto Joe Biden prezentis la unuan bildon (vidu maldekstre) akiritan de la proksim-infraruĝa kamerao NIRCam, instrumento de la Kosmoteleskopo James Webb.

La bildo, nomita Webb's First Deep Field ("La unua Profunda Kampo de James Webb"), montras milojn da galaksioj en la SMACS 0723 galaksiamaso, proksimume 4,6 miliardojn da lumjaroj for de la Tero. Tamen, la areo montrita de la bildo estas nur malgranda parto de la Sud-hemisfera ĉielo. La miksita bildo (maldekstre) rezultiĝis el la kunmetado de multaj pli malgrandaj bildoj akiritaj ĉe multoblaj ondolongoj kun multe pli granda profundo ol atingita per la Kosmoteleskopo Hubble, la antaŭulo de James Webb.

La teleskopo eniris sian nunan orbiton ĉirkaŭ la punkto Lagrange L2 de la 24-an de januaro, proksimume 1 500 000 kilometrojn de la Tero, ĉe la kontraŭa flanko de la Suno. Ĉi tio sekvis tutmonatan vojaĝon, kiu komenciĝis fine de decembro 2021, post jaroj da prokrastoj kaj pluraj kostaj superfluoj. Por ĝia atendata kvin- ĝis dekjara funkcidaŭro, ĝi estas celita studi la plej malproksimajn, kaj tial la plej fruajn galaksiojn formitajn post la Praeksplodo.

Dum sia vojaĝo, la teleskopo sukcese disfaldis sian 6 metrojn larĝan spegulon, deplojis sian sunŝirmon kaj malvarmiĝis ĝis malpli ol 50 gradoj da Kelvino.

L2 estas sekura loko por kosmoŝipo kie la gravitaj tiroj de la Suno kaj la Tero estas ekvilibraj. Plenaj sciencaj operacioj implikos dek tri teamojn de sciencistoj. La primara misio estas trovi la plej malproksimajn kaj plej fruajn galaksiojn formitajn post la Praeksplodo por helpi studi la originojn de la Universo. La nominala misiotempo estas kvin jaroj, kun celo de dek. La loko de ĝia orbito estas tre malsama al la Kosmoteleskopo Hubble, kiu orbitas multe pli proksime al la Tero. La instrumentoj de James Webb frontas for de la Suno, donante pli grandan klarecon al la bildoj kiujn ĝi akiros kompare kun Hubble.

Lanĉo de JWST per raketo Ariane 5

Lanĉo-veturilo Ariane 5 portis la teleskopon al la kosmo la 25-an de decembro de la Gviana kosmodromo en Franca Gujano, post alvenado al la lanĉoloko en oktobro. La lanĉdato estis prokrastita je semajno pro malfavora vetero.

NASA komencis projektevoluon en 1996, planante por lanĉo en 2007 je kosto de 550 milionoj da dolaroj. Post kiam NASA kontraktis Northrop Grumman por konstrui la teleskopon, misiestroj taksis ke lanĉo (2010) kostus inter unu kaj 3,5 miliardojn da dolaroj. Modifoj celintaj redukti teknikajn postulojn puŝis lanĉplanojn al 2013 por laŭtaksa kosto de 4,5 miliardoj. La Usona Kongreso ordigis projektorevizion en 2010 kiu prokrastis la lanĉon denove al 2015.

Pro laŭtaksa kosto de 6,5 miliardoj da dolaroj, la United States House Appropriations Subcommitte on Commerce, Justice, Science, and Related Agencies proponis nuligi la teleskopon entute en 2011. Post kiam plano estis farita por 2018 lanĉo je kosto de 8 miliardoj da dolaroj, teknikaj eraroj trovitaj en la teleskopo kaj la posta COVID-19-pandemio puŝis la lanĉdaton al 2021.

Fontoj[redakti]