Saltu al enhavo

Niĝerio monpunas Meta

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 24-a de julio 2024

Meta Platforms
Meta Platforms
Niĝerio
Niĝerio

La 19-an de julio 2024 la Federacia Komisiono pri Konkurado kaj Protekto de Konsumantoj de Niĝerio (FKKPK) raportis pri decido monpuni firmaon Meta Platforms je 220 milionoj dolaroj.

Kialo de la decido estas rompo de loka leĝaro pri konsumanto, datuma protekto kaj privateco.

FKKPK informis, ke Meta alproprigis la datumojn de niĝeriaj uzantoj per siaj aplikaĵoj sen ilia konsento. La firmao, laŭ opinio de la Niĝeria kontrolorgano, misuzis sian merkatan dominadon, altrudis ekspluatecajn privatecaj politikoj al la uzantaro kaj diskriminaciis niĝerianoj, kompare kun uzantoj el aliaj landoj.

Meta ne komentis la decidon. Tamen FKKPK sciigis, ke la firmao prezentis diversajn dokumentojn kaj dungis juristojn por plu konversacii kun la Komisiono.

Adamu Abdullahi, la estro de la Komisiono, rakontis ke la esploroj estis kune okazigitaj kun la Niĝeria Komisiono pri Datuma Protekto kaj daŭris dum 38 monatoj. La esploroj trovis, ke Meta-politikoj ne permesas al uzantoj de aplikaĵoj rifuzi konsenton pri la kolektado, uzo trnsdono de personaj datumoj.

La esploro konkludis, ke Meta dum longa periodo faris multoblajn kaj ripetajn rompojn... inter kiuj estis agresaj kaj ofendecaj agoj kontraŭ subjektoj de datumoj en Niĝerio.
Adamu Abdullahi

La decido de la Komisiono postulas de Meta paŝojn kaj agojn por plenumi la leĝaron de Niĝerio.

Por Meta Platforms la decido estas nur unu el longa ĉeno de similaj decidoj. En majo de 2024 la Komisiono pri konrerado de Turkio monpunis la firmaon je 1,2 miliardoj da liroj post esploro pri uzo de datomoj en Facebook, Instagram, Threads kaj WhatsApp. En Eŭropo kaj aliaj jurisdikcioj Meta estas punita pro malplenumo de leĝoj pri datuma protekto. La plano de Meta uzi personajn datumojn por trejni siajn artefaritajn inteligentajn modelojn sen konsento estis atakata en Eŭropo.

Fontoj

[redakti]



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo