Saltu al enhavo

Neduuma persono el Svislando venkis en la Eŭrovido-Kantokonkurso

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Nemo dum la finalo.

Dimanĉo, la 12-a de majo 2024


La 12-an de majo estis anoncitaj rezultoj de la finalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2024. La unuan lokon okupis artisto Nemo el Svislando kun kanto The Code pri malfacila vivo de neduumaj personoj, al kiuj ri mem apartenas. La duan lokon okupis kantisto Baby Lasagna (naskonomo: Marko Purišić) el Kroatio kun kanto "Rim Tim Tagi Dim". La trian lokon gajnis dueto el Ukrainio, nominta sin alyona alyona & Jerry Heil kun kanto "Teresa & Maria". La unua kaj dua kantoj estas tute en la angla, kaj la tria estas parte en la ukraina kaj parte en la angla.

Skandaloj kaj surprizoj[redakti]

Nemo dum prepara koncerto.

La konkurso okazis en la urbo Malmö (Svedio). La unua duonfinalo okazis la 7-an de majo, la dua — la 9-an kaj la granda finalo okazis la 11-an de majo.

Sume estis prezentitaj 25 kantoj. Opinisondo en la retejo de la konkurso montris ke 16% de la voĉdonintoj atendis la venkon de Kroatio, po 11% prognozis ĝin por Svislando kaj Israelo, 6% kredis je la venko de Italio, kaj nur 5% konsideris la plej aprezinda dueton el Ukrainio. Tamen gajnis Svislando, kies artistoj jam okupis la unuan lokon en tiu ĉi konkurso dufoje — en 1956 (tiam kantis Lys Assia) kaj 1988, kiam Svislandon reprezentis Céline Dion. En 1995, 1999, 2001 kaj 2003 la lando ne partoprenis la konkurson pro malbonaj rezultoj de la antaŭaj jaroj, kion postulis tiamaj reguloj. En la 21-a jarcento tio estas la kvara fojo kiam Svislando eniras la dekon de la plej aprezataj partoprenintoj de la finalo.

La konkurson akompanis pluraj skandaloj, plejparte neniel rilataj al arta valoro de la kantoj, do oni jam nomis ĝin la plej tumulta en la historio. En la tago de la finalo ekzekutiva direktoro Martin Österdahl informis ke la ĵurio decidis ekskludi konkursanton Joost Klein el Nederlando, al kio publiko reagis per laŭta fajfado.

Nemo el Bielo[redakti]

Bambie Thug dum la finalo.

La venkinta kanto The Code rakontas pri komplika vojo de neduumulo al malkovro de sia identeco kaj ĝia akcepto, komparante ĉion ĉi al la duuma komputila kodo. La kantisto, kies plena origina nomo estas Nemo Mettler, naskiĝis en 1999 en la dulingva (germana-franca) urbeto Bielo. De infanaĝo ri ludis violonon, pianon kaj tamburojn. En 2015 ri eldonis albumon Clownfisch, kiu okupis la 95-an lokon en naciaj furorlistoj, kaj en 2016 ri subite famiĝis danke al radia programo SRF Virus (#Cypher), kiu rapide populariĝis en sociaj retoj. En 2017 ri eldonis la kanton Du, okupintan la kvaran lokon en Svislando. En la dua sezono de la programo La maskitaj kantistoj de Svislando en 20212022 ri kantis sub la masko de pando kaj okupis la kvinan lokon. Ekde 2020 ri verkas ankaŭ por aliaj artistoj kaj kantas angle.

Riaj verkoj estas grandparte dediĉitaj al la genra identeco, mensa sano kaj serĉado de sia loko en la mondo. Sur la konkursa scenejo ri prezentis sin en mallonga jupo kaj oranĝa tula ĵaketo. Nemo iĝis la tria GLAT-persono, venkinta en la Eŭrovido — post Dana International el Israelo (1998) kaj Conchita Wurst el Aŭstrio (2014).

De pluvo al uragano[redakti]

Eden Golan dum la finalo.

Amasan oponon alfrontis kantistino Eden Golan el Israelo, ricevinta nur 338 poentojn, pro kio ŝi okupis la kvinan lokon, tuj post Francio, ricevinta 445 poentojn. Ŝi prezentis la kanton "Hurricane" (Uragano), kies origina titolo "October Rain" (Oktobra Pluvo) aludis al la atako de Hamaso, okazinta en oktobro 2023. La kanto alfrontis kritikon de la ĵurio, ĉar politika enhavo estas malpermesita de la konkursaj reguloj. Tamen post ŝanĝo de la titolo kaj ioma korekto de la teksto, la kanto estis akceptita. Israelo troviĝas en Azio, tamen partoprenas la konkurson ekde 1973.

Pli frue polico forpelis el la eventejo Malmö Arena, kie okazis la finalo, kelkmil por-Palestinajn protestantojn kiuj svingis la palestinajn flagojn kaj ĉantis "Liberigu Palestinon". Inter ili estis la iam fama ekologia aktivulino Greta Thunberg, reveninta al lernejo en 2020. Lastatempe ŝi partoprenas protestojn kontraŭ operaco de israela armeo en Gaza-Sektoro, mortiginta jam pli ol 35 mil palestinanojn, el kiuj duono estis infanoj. La protestantoj postulis ekskludon de Israelo el la konkurso, memorigante ke Rusio estis ekskludita en 2022 ĝuste pro akuzoj pri milita agreso. Ĉirkaŭ 30 aktivuloj estis detenitaj de polico.

Por-palestinaj aktivuloj

Kelkajn tagojn pli frue, antaŭ la duonfinalo, konkursanto el Irlando (ankaŭ neduuma), uzanta scenejan nomon Bambie Thug, estis devigita forigi de sur sia vizaĝo ŝminkaĵon, kiu inkluzivis la vortojn "pafĉesigo" kaj "liberecon por Palestino", skribitajn en ogamo, mezepoka irlanda alfabeto. Tamen ri protestis antaŭ amaskomunikiloj kontraŭ partopreno de Israelo en la konkurso, parolante kun la simbola palestina kaptuko kufijo surkape.

Kantisto Slimane el Francio deklaris de sur scenejo ke kiam li estis infano, li revis pri artista kariero kaj ebleco "kanti por paco". Kantistino iolanda el Portugalio aperis sur la scenejo kun ungoj, ŝminkitaj je koloroj de kufijo kaj antaŭ ol foriri kriis "paco venkos!".

Membroj de la ĵurio ankaŭ foje esprimis sian malkonsenton pri la partopreno de la lando, akuzata je militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro. Alessandra Mele el Norvegio, kiu mem partoprenis la konkurson antaŭjare, rekte nomis kaŭzo de sia foriro "genocidon" en Gazao, dum Käärijä el Finnlando, prezentinta antaŭjare kanton "Cha Cha Cha", nur diris ke "ŝi ne konsideras ĝusta afero" anonci la poentojn en tiaj cirkonstancoj.

Dum la konkursa semajno Eden Golan kaj la aliaj israelaj delegacianoj ĉie estis eskortataj de gardistoj.

Ne venkita, sed ekskludita[redakti]

Joost Klein dum la duonfinalo.

Mallonge antaŭ komenco de la finala koncerto la ĵurio informis pri ekskludo de Joost Klein, kantisto el Nederlando, kies venko estis plej ofte prognozata. Kiel kaŭzo estis nomita plendo de virino el filma skipo, laborinta ĉe la duonfinalo. Oni ne klarigis kio okazis dum la raportita "incidento".

La 26-jara kantisto el Frislando famiĝis en Jutubo. Lia kanto "Europapa" en la nederlanda, germana, itala kaj angla, prezentas mesaĝon de knabo al sia patro kaj rakontas pri lia vagado tra Eŭropo. Rilata video montras "eŭropan domon" en flamoj. Tio estas la unua kanto referencanta al Eŭropa Unio post "Insieme: 1992", en kiu Toto Cotugno aludis al la Traktato de Mastriĥto, subskribita tiujare.

Dum gazetara konferenco Joost Klein malkaŝe oponis la partoprenon de Israelo kaj la por-palestinaj aktivuloj marŝis kun afiŝoj "12 poentojn por Joost Klein", pro kio iuj konsideras lian forigon politike motivita. La nederlanda televidkompanio AVROTROS esprimis profundan ŝokon kaj bedaŭron pri la tiel severa decido. Ĝia deklaro atentigis ke dum la menciita "incidento" Joost Klein haste marŝis de sur scenejo al sia ĉambro kaj klare diris ke li ne deziras esti filmata, sed la plendantino ignoris lian postulon. Tamen li nur faris geston direkte al ŝi, sen tuŝi ŝin. Sveda polico konfirmis ke ĝia enketado ne temas pri "fizika aŭ seksa perforto". Tamen la ĵurio diris ke ĝi sekvas "nul-tolereman politikon kontraŭ malĝusta konduto" kaj ne ŝanĝis sian decidon.

Unuan fojon okazas ke la partoprenanto estas ekskludita el la konkurso post komenco de la finalo.

Fontoj[redakti]