Saltu al enhavo

Mortis esperantistino Christvit Ngongo Mbuangi

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 1-a de majo 2024

La 30-an de aprilo 2024 en Kinŝaso mortis esperantistino el DR Kongo sinjorino Christvit Ngongo Mbuangi.

Christvit naskiĝis la 3-an de majo 2001 en familio de aktiva esperantistino, gajninto de la UEA-Premio pro Elstara Laboro, Alexandrine Omba Tshamena.

Christvit aliĝis al la movado en junaĝo kaj iĝis membro de UEA en 2021. Ŝi estis studentino kaj samtempe ŝi partoprenis Esperanto-movadon kaj aktivis en Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo. Pro sia aktiveco Christvit fariĝis konata inter esperantistoj ne nur en DR Kongo, sed ankaŭ en la tuta kontinento.

Christvit Ngongo Mbuangi planis partopreni UK 2024 en Aruŝo.

Redakcio de retejo «Esperanto en Afriko» esprimis siajn sentojn per jenaj vortoj:

Ŝi estis unu el la kreskantaj esperantistaj steloj de la nacia movado.
'

Fontoj

[redakti]



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo