Saltu al enhavo

Kion diras la proponitoj?

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 23-a de septembro 2003

Kion diras la proponitoj?

Pluraj personoj estis proponitaj kiel eblaj kandidatoj por la nova estraro de UEA. Ni turnis nin al ĉiuj, kies nomoj estis menciitaj en la malferma kunsido de la elektokomisiono en Gotenburgo kaj petis iliajn komentojn. La komentoj kiujn ni ricevis ĝis nun aperas ĉi-sube. Libera Folio volonte akceptos proponojn pri pliaj eblaj kandidatoj per retpoŝto.

En la publika kunsido de la elektokomisiono en Gotenburgo la ĉeestintoj nomis kiel eblajn prezidantojn de UEA almenaŭ jenajn personojn: Ans Bakker, Osmo Buller, Mark Fettes, Stefan McGill, Flóra Szabó-Felső, Humphrey Tonkin kaj Amri Wandel. Ĝis nun neniu el ili publike akceptis la kandidatigon. Jen kion diras Mark Fettes:

- Mi apenaŭ povas komenti pri kunsido, kiun mi ne ĉeestis, kvankam estas ja honorige, ke oni ankoraŭ memoras min tie post kelkjara foresto (mia lasta UK estis la praga). Mi tamen ne povas imagi ke Osmo aŭ mi estus disponeblaj por la venonta mandato. Kiel nova profesoro mi devos koncentriĝi dum kelkaj jaroj al la postuloj de la posteno. Mia ĉefa esperanta agado nuntempe, krom la edukado de tri denaskuloj, konsistas en la prizorgado de Esperantic Studies Foundation (ESF), kaj tio estas pli ol sufiĉe! Mi devas konfesi, ke estas iom malfacile stari flanke de la debatoj en UEA, sed mi pensas ke ESF prezentas nuntempe la plej fruktodonan celon de mia movada laboro.

Ankaŭ Flóra Szabó-Felső tuj malakceptas la proponon pri sia prezidantiĝo:

- Sendube, en publikaj kunsidoj de elektokomisionoj foje leviĝas neseriozaj proponoj, kiel lastfoje pri mia eventuala prezidantigo. Kvankam rilate la prezidantan lokon de TEJO en 1973 mi sekvis Renaton, sed la historio ĉi-foje ne ripetiĝos en UEA.

S-ino Szabó-Felső kun agrabla sento memoras pri sia estrarana periodo, sed ne sentas deziron reveni al gravaj movadaj postenoj:

- Mia pli ol dudekjara aktivado en la internacia movado - el inter tiuj 15 jaroj en la Estraro de UEA - apartenis al la plej belaj periodoj de mia vivo, sed mi ĉiam sciis, ke iam mi devas fini. Tial mi deklaris tuj post la elektiĝo en Pekino (1986), ke temas pri mia lasta deĵorperiodo. Por plifaciligi la adiaŭon, mi anticipe tiel organizis la reflugon, ke mi ne povu ĉeesti la Fermon de mia lasta Kongreso (Brajtono).

- Aldoniĝas ankoraŭ, ke mi neniam havis prezidantajn ambiciojn en UEA, tiu ĉi posteno bezonas alian karakteron ol la mia.

Flóra Szabó-Felső tamen opinias, ke ne mankas bonaj kandidatoj.

- Rilate la aliajn menciitajn kandidatojn mi opinias, ke ĉiu el ili povus esti bona solvo. Dum pluraj deĵorperiodoj mi harmonie kunlaboris kun Humphrey sub lia prezidado. Osmo, Mark, Stefan kaj Amri bone konas la Movadon, ili jam montris siajn kapablojn sur diversaj laborkampoj. Al mi tre simpatia elekto povus esti ankaŭ Ans, kiu sukcese agis en ekstermovadaj gvidaj pozicioj kaj modele prezidis LKK-n de UK Roterdamo. Mi certas, ke oni trovos laŭ ĉiu vidpunkto taŭgan prezidanton.

La aliaj menciitaj personoj ĝis nun ne volis komenti sian eventualan kandidatiĝon por la posteno de prezidanto. Osmo Buller tamen konsentis komenti la elektan proceduron:

- Ke jam cirkulas nomoj de eblaj kandidatoj, estas tre bonvene. Mi povas nur gratuli la elektokomisionon pro la ideo okazigi publikan kunvenon en Gotenburgo, ĉar sen ĝi la elektoprocezo certe estus ankoraŭ en morta stato. Tiujn, kiujn oni proponas por la estraro, mi konsilas ne tuj rifuzi aŭ konsenti, krom se iu absolute ne pretas kandidatiĝi en ĉiu ajn kazo. Nun estas plej bone lasi, ke nomoj senĝene aperu. Tio helpus krei la "elektan etoson", pri kiu mi alvokis antaŭ la lastaj elektoj, sed tiam mi predikis al surduloj. Almenaŭ dum la proksimaj monatoj eĉ ne estas bezono, ke la proponitoj mem esprimiĝu publike, ĉar la elektokomisiono ĉiukaze sondos pri ilia disponebleco rekte ĉe ili. Pli aktivaj publikaj elpaŝoj de kandidatoj atendu ĝis tri-kvar monatojn antaŭ la UK, diras Osmo Buller.

Intertempe Buller opinias tre zorgiga la evoluon de la membronombro de UEA:

- Mi ja estas pensanta kun mi mem pri mia estonta rolo en UEA. Tamen ĝuste nun estas por mi plej grave apogi la nunan estraron en la laboro, kiun ĝi plu devos plenumi ĝis Pekino. La plej akuta problemo estas la katastrofa foriro de membroj. Ĝi prezentos enorman defion al la nova estraro, sed mi ĝojas, ke jam la nuna deziras ion fari pri ĝi. Mi volas helpi ĝin kaj sekve mi volonte akceptis inviton de Renato Corsetti, ke mi estu membro en la baldaŭ fondota komisiono pri membrovarbado. Mi forte malsamopinias kun tiuj, laŭ kiuj Esperanto bone vivus ankaŭ sen UEA. Iel ĝi vivus sed certe ne bone. Esperanto bezonas fortan UEA, diras Buller.

Mark Fettes akcentas, ke oni devus paroli ne nur pri la kandidatoj, sed ankaŭ, kaj eble eĉ unuavice, pri kion oni volas atingi en UEA:

- Kvankam en politiko ĉiam necesas paroli pri individuoj, tio en si mem ne sufiĉas: oni devas ankaŭ paroli pri programoj. Ĝis nun tio mankis en UEA: mi ne memoras iun ajn balotadon, en kiu ĉefrolis konkretaj alternativaj programoj de la kandidatoj. Eĉ ne estas klare al mi, ke la Komitato vere deziras fronti tian elekton, ĉar estas ĉiam pli facile decidi surbaze de personecoj kaj aliaj supraĵaj ecoj (regiona ekvilibro, havi unu-du virinojn, ktp). Niaj balotoj similas niajn strategiojn: mikspotaj, elekto-evitaj.

Libera Folio: Kia do estus bona estrarano?

- Estas malfacile priskribi la kvalitojn de bona estrarano, ĉar volontulaj asocioj (des pli la internaciaj) alportas aliajn defiojn ol tiuj de la kutimaj profesiaj agokadroj. Mi mem observis, kiel homoj tre kompetentaj en sia nacia kaj profesia medioj simple ne sukcesas orientiĝi en la rolo de UEA-estrarano. Konstante mirigis (kaj daŭre mirigas) min la streĉiteco inter la Estraro kaj la Oficejo, kaj ankaŭ inter la Estraro kaj TEJO, kiu daŭris (kaj daŭras) preskaŭ sendepende de la individuaj postenuloj. Tio montras la ekziston de pli profundaj strukuturaj problemoj, kiujn oni nepre devos alfronti, se oni ne volas akcepti la plulamadon de nia ĉefa tegmenta organizo.

Fettes aparte akcentas la gravan rolon de la prezidanto:

- Mi ankaŭ konstatis proprasperte (kaj kontraŭvole), kiel ŝlosila estas la rolo de la Prezidanto. Estas preskaŭ neeviteble, ke la estraranoj mem estos disopiniaj kaj diverskapablaj, tiel ke vere necesas forta kaj klara gvidado por ke la Estraro funkciu kiel teamo. Se oni elektas Prezidanton, kiu volas eviti malfacilajn elektojn aŭ kiu ne kapablas pensi strategie, oni povas esti certa ke la Estraro kiel tuto ne povos fari tiajn elektojn aŭ agi en strategie kunordigita maniero (aŭ se jes, tio okazos nur pro la influo de efika Ĝenerala Direktoro).

Laŭ Fettes al multaj membroj simple mankas la necesaj informoj por entute sencohave diskuti la rolon de estonta estraro:

- La problemo, se temas pri trovado de taŭgaj kandidatoj por la prezidanta posteno, estas ke nur malmultaj homoj iam ricevis instigon pensi strategie pri UEA, aŭ informiĝis sufiĉe pri giaj agadoj kaj strukturoj por povi fari tion en sencohava maniero. Mi ĝojas ke Libera Folio (kune kun La Ondo) klopodas ŝanĝi tiun situacion. Nur el pli vasta konsciiĝo pri la specifaĵoj kaj potencialoj de UEA venos la necesaj ideoj, energio, kaj homfortoj por tia gvidado, kian ĝi meritas.

Fonto

[redakti]
Creative Commons
Creative Commons
Ĉi-artikolo, verkita de Libera Folio, unue aperis en Liberafolio.org «Kion diras la proponitoj?» (arkivita 2024-03-24), publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).