Kelkaj filmoj de Cannes-2024 estas anoncitaj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 16-a de aprilo 2024

La Festivalo de Cannes anoncis sian programon por 2024.

La ĉefa evento kadre de la 77a festivalo estos la premiero de la filmo Megalopolis de Francis Ford Coppola. La 85-jara kinomajstro revenas en la konkuron de Cannes unuan fojon post pluraj jardekoj da foresto. Pri sia "projekto de la revo", ĉu ni nomu ĝin utopio aŭ distopio, Megalopolis, Coppola laboris dum la lastaj tridek jaroj. La kostega (pli ol 100 milionojn da dolaroj) kaj samtempe akra kaj eksperimenta filmo, kie la ĉefan rolon plenumis Adam Driver, ĝojigis kelkajn kaj indignigis aliajn dum privata montro por amikoj kaj kritikistoj. Intertempe neniu kompanio kuraĝis preni la filmon por distribuado - tre multo dependas de la publika akcepto de Megalopolis en Cannes. Pro la atento, kiun altiras Megalopolis, kaj diskutoj, kiujn ĝi provokas, oni ne povas nomi la filmon vere "io nova" - oni jam delonge scias, ke la filmo aperos kaj ke ĝi estos io eksterordinara. La atendo de la filmpremiero estis por Coppola akompanita de tristega novaĵo: la 12-an de aprilo 2024 en Kalifornio forpasis lia edzino, Eleanor Coppola (1936-2024), kiu ankaŭ estis dense ligita kun kino, pentroarto kaj literaturo.

Inter aliaj atentindaj filmoj en Cannes aperos la novaj artaĵoj de Yorgos Lanthimos (antaŭ certa tempo ĝuste la festivalo de Cannes famigis lin), lia filmo nomiĝas Kinds of Kindness (Specoj de boneco) kaj Paolo Sorrentino kun Parthenope. En ĉi tiu filmo la itala reĝisoro rakontas historion de virino, kaj la eventoj okazas en Napolo, patrourbo de Sorrentino.

Eble la plej influa reĝisoro de la ĉina aŭtora kino, Jia Zhangke, venos al la festivalo kun la filmo Potenco de la Tajdoj. Iranano Ali Abbassi, kiu laboras en Skandinavio, montros La lernanton, originalan filmon pri la fruaj jaroj de Donald Trump. La elmigrinta el Rusio reĝisoro Kirill Serebrennikov montros la freŝan filmon Limonov, balado pri Eddie, sian unuan anglalingvan filmon, en kiu la skandalan sovetian verkiston Eduard Limonov rolas la brito Ben Whishaw. Ĉi tiu filmo estas precipe valora kaj interesa por la francoj, ĉar ĝi baziĝas sur la libro de Emmanuel Carrère, kiu gajnis multajn literaturajn premiojn.

Ĉi-jare la honora Palmo de Oro estos atribuita al la kreinto de Star Wars George Lucas.

La programo de la festivalo ankoraŭ ne estas plene anoncita. La ĵurion prezidos la 41-jara usona reĝisorino Greta Gerwig, kreinta la en 2023 famiĝintan filmon Barbie. La festivalo mem okazos inter la 14 kaj 25 de majo 2024.

Fontoj[redakti]