En Teherano estis mortigita politika gvidanto de Hamaso Ismail Hanija
Merkredo, la 31-a de julio 2024
La 31-an de julio 2024 Korpuso de Islama Revolucia Gvardio (KIRG) ĉe sia retejo anoncis pri perforta morto Ismail Hanija, de la estro de la politika buroo de la radikala islamisma movado Hamaso.
La 30-an de julio Ismail Hanija venis al Teherano kaj renkontiĝis kun la plej Supera Gvidanto de Irano Ali Ĥamenei kaj la elektita prezidento de Irano Masud Pezeŝkian. Ismail Hanija partoprenis inaŭguran ceremonion de Masud Pezeŝkian.
En la unua raporto de KIRG havis malklaran deklaron pri la morto kaj deklaris enketon de kondiĉoj de la morto.
Hamaso konfirmis la morton de sia gvidanto. Laŭ deklaro de Hamas, domo, kie situis Ismail Hanija, estis atakita de aero. Kun la Hamas-gvdanto pereis lia korpogardisto. La ano de la Politika buroo de Hamaso Musa Abu Marzuk deklaris ke la mortigo ne rastos sen sekvaĵo. Laŭ versio de Hamas la murdon realigis Israelo
Maĥmud Abbas, la estro de la Palestina Nacia Aŭtoritato, kondamnis la murdon de Ismail Hanija. Laŭ lia deklaro diversaj palestinaj organizaĵoj en Cisjordanio alvokas la lokan loĝantaron por ĝenerala striko kaj amasprotestaj manifestacioj.
La Defendaj Fortoj de Israelo (DFI) rifuzis komenti la eventon.
Ismail Hanija gvidas la politikan alon de Hamaso ekde 2017 kaj estas konsiderita la gvidanto de la tuta grupo. Li vivis en Doho la ĉefurbo de Kataro.
En aprilo de 2024, tri filoj de Ismail Hanija estis mortigitaj dum israela aviadila atako en la Gaza Sektoro. Laŭ oficialaj deklaroj de Israelo "tri ekstremistoj" Amir, Mohammed kaj Hazem Hanija estis membroj de la armea flugilo de Hamas. Ismail Hanija mem asertis la morton de siaj tri filoj kaj pluraj nepoj kaj diris ke 60 membroj de lia familio estis mortigitaj ekde la komenco de la milito kontraŭ Hamaso.
Fontoj
[redakti]- (ru) Сергей Гуща, Ольга Лебедева «В Тегеране убит глава политбюро ХАМАС Исмаил Хания» – DW, 2024-07-31 (arkivita 2024-07-31)
- (ru) «Мученическая смерть Исмаила Хании и одного из его телохранителей в Тегеране» – Nournews.ir, 2024-07-31 (arkivita 2024-07-31)
- (fa) «اسماعیل هنیه و یکی از محافظان وی در تهران به شهادت رسیدند+ واکنش های سیاسی و بین المللی» – Nournews.ir, 2024-07-31 (arkivita 20240731)
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
- 31-a de julio 2024
- Julio de 2024
- 31-a de julio
- Artikoloj kun informo de Deutsche Welle
- Artikoloj kun informo de Nournews
- Publikigitaj artikoloj
- 2017
- Aprilo de 2024
- 30-a de julio
- 30-a de julio 2024
- 2024
- Azio
- Mezoriento
- Irano
- Hamaso
- Israelo
- Ali Ĥamenei
- Palestino
- Korpuso de Islama Revolucia Gvardio
- Israelaj atakoj kontraŭ Irano en 2024
- Irano-Israelaj rilatoj
- Irano en 2024
- Israelo en 2024
- Proksima Oriento
- Ismail Hanija
- Supera Gvidanto de Irano
- Masud Pezeŝkian
- Politika Buroo de Hamaso
- Maĥmud Abbas
- Palestina Nacia Aŭtoritato
- Defendaj Fortoj de Israelo
- Doho
- Kataro
- Gaza Sektoro
- Israel-Hamasa milito de 2023
- Vundoj
- Politikaj vundoj
- Teherano