Eŭropa Konsilio aprobis regulojn por ĉifrovalutaj aktivoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 19-a de majo 2023

La kunvenejo de la Eŭropa Konsilio en la Konstruaĵo Europa, Bruselo, 2017.


La 16-an de majo Eŭropa Konsilio aprobis regulojn de la Merkatoj en Ciferecaj Aktivoj (angle: MiCA), kiun Reuters priskirbis kiel la unuajn en la mondo detalajn regulojn pri tiu ĉi sfero.

La dokumento estas pritraktata ekde 2020, trapasis la Eŭropan Parlamenton en aprilo kaj estos enkondukata ekde julio 2024.

Financministro de Konsilio-prezidanto Svedujo Elisabeth Svantesson diris: "Lastatempaj eventoj konfirmis la urĝan bezonon de enkonduko de reguloj, kiuj pli bone protektos eŭropanojn, investintajn en ĉi tiuj aktivoj, kaj malhelpos misuzon de la ĉifrovaluta industrio cele al monlavado kaj financado de terorismo."

Laŭ la novaj reguloj, kompanioj kiuj eldonas, komercas, kaj asekuras ĉifrovalutajn aktivojn, inkluzive de stablecoin-oj, bezonos permisilon por funkcii en de EU. MiCA respondecigas firmaojn pri la perdoj kaj devigas ilin malkaŝi kotizojn kaj riskojn por investantoj. Laŭ reguloj ekvalidiĝontaj en januaro 2026, kompanioj devas identigi kaj registri partoprenantojn de ĉifrovalutaj ĝiroj.

La aprobo de la Konsilio venis kiam pluraj ĉifrovalutaj entoj kolapsis, inkluzive de monŝanĝejo FTX, kiu bankrotis, kaj la stablecoin-on TerraUSD.

La Unuiĝinta Reĝlando deklaris sian intencon reguligi stablecoin-ojn kaj nun okazas ellaborado de respektiva politiko.

Hester Peirce, komisaro de Komisiono pri Komerco pri Komercaj Estontecoj de Usono, deklaris, ke oficialuloj ĉe diversaj niveloj esploras rolon de la ĉifrovalutoj en la merkato, dirante dum konferenco: "Ni iom vagas en la dezerto".

Fontoj[redakti]

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo European Council agrees to crypto asset regulations, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).