Ĉu eblas ŝanĝi okulvitrojn?

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 23-a de marto 2004

Komentario

Ĉu eblas ŝanĝi okulvitrojn?

Diverskoloroaj okulvitroj
Diverskoloroaj okulvitroj

Nia aŭtoro Maria Sandelin trovas, ke tro multaj esperantistoj rigardas la mondon tra verdaj okulvitroj. Ŝi proponas foje provi aliajn okulvitrojn, por pli bone vidi la ĉirkaŭaĵon.

Antaŭ iom da tempo mia bluokula filineto demandis al sia verdokula patrino: Panjo, kiam mi havos verdajn okulojn kiel vi? Plena je fiero, mi devis tamen seniluziigi ŝin dirante ke ŝi eble ĉiam havos bele bluajn okulojn. Kun la propra okulkoloro ni devas vivi, sed okulvitrojn feliĉe eblas ŝanĝi se ili sentiĝas malkomfortaj aŭ malnoviĝas kaj ni ne plu bone vidas per ili.

Multegaj homoj havas nigrablankajn okulvitrojn, aliaj rozkolorajn. Inter esperantistoj verdaj okulvitroj estas tre popularaj. Se la okulvitroj estas sufiĉe verdaj, oni juĝas aliajn homojn kaj iliajn agojn aŭ mankojn de agoj laŭ la verda difino. Precipe aliaj esperantistoj devas ja kompreneble tiam esti tre verdaj por ricevi la plej altan poenton.

Mi parolas pri sektismo. Kvankam ni vivas en la postmoderna tempo kun multegaj paralelaj pensofluoj kiuj renkontiĝas kaj naskas novajn pensosistemojn, ekzistas ankoraŭ amaso da sektistoj, ankaŭ inter esperantistoj. Laŭ ili Esperantismo estas ĉiosolva ideologioreligio en la sama kategorio kiel pli frue en la historio kristanismo, marksismopsikanalizo. La strebo de la vivo estas la fina venko, kiu gvidos al miljara regno kun paco en la ĉielo kaj sur la tero kaj al ĉiuj homoj beno. Sed kiu ajn universala savteorio per kiu oni filtras sian mondrigardon estos mismontra, ĉar la mondo kaj la homoj estas kompleksaj kaj neniam plene per la racio atingeblaj.

Laŭ la esperantistaj sektistoj esperantisto estas laŭdifine lumigita, kaj sekve havas moralan devon lumigi kaj savi tiujn kompatindajn homojn, kiujn ankoraŭ ne trafis la lumo. Alivorte ni devas misii. Misiado estas laŭ sia naturo io alia ol informado. La diferenco povas esti harfajna, sed temas profunde pri respekto aŭ malestimo al aliaj homoj.

Tiuj kiuj rigardas la mondon tra verdaj okulvitroj opinias ĉiun esperantan projekton sen escepto subtenenda. Nenion aŭ neniun oni rajtas kritiki, ĉar Esperanto estas la lingvo de paco kaj amikeco, kaj tial oni devas eviti konfliktojn aŭ almenaŭ ŝajnigi ke ili ne ekzistas.

Unu centra punkto en la sektista mondrigardo estas la kategoria kontraŭemo al la angla lingvo. Ĉe tia limigita rigardo al la aferoj validas la tezo ke ĉiuj kiuj kontraŭas la dominan rolon de la angla kiel pontlingvo estas kun ni kaj ni kun ili. Tial ankaŭ eblas senprobleme inviti deekstere preleganton al la Universala Kongreso kaj lasi lin paroli pri ”nia komuna temo”, ne interesiĝante pri flankaj aferoj kiel liaj naciismaj tendencoj.

Vera sektisto parolas kiel la viro kiu reagis kun miro al la anonco de Libera Folio pri la literatura Nobel-premio de J.M. Coetzee. La verdulo demandis: kiel esperanta gazeto povas reklami anglalingvan literaturon? Tiu viro evidente havas tiel verdajn okulvitrojn ke li prefere forprenu ilin tuj, se li entute volas vidi ion esencan dum la resto de sia vivo.

Sed ankaŭ al ĉiuj aliaj mi rekomendas foje provi novajn okulvitrojn, ĉar la mondo iĝas pli multkolora tiel.

Vidu ankaŭ: Respondoj al la lakmusa demando

Fonto[redakti]

Creative Commons
Creative Commons
Ĉi-artikolo, verkita de Maria Sandelin, unue aperis en Liberafolio.org «Ĉu eblas ŝanĝi okulvitrojn?», publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).