Ĉu du virinoj kun laŭtaj voĉoj sufiĉas?

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 8-a de marto 2004

Komentario

Ĉu du virinoj kun laŭtaj voĉoj sufiĉas?

Okaze de la internacia tago de virinoj nia aŭtoro Maria Sandelin esploras la rolon de la virinoj en la Esperanto-movado. Laŭ ŝi, strukturoj kiuj pluvivas en leĝoj, kutimoj kaj kapoj de homoj daŭre malfaciligas al ĉiuj virinoj, ankaŭ la saĝaj, agi socie kaj atingi gravajn poziciojn. La samaj strukturoj helpas al ĉiuj viroj, ankaŭ la malpli saĝaj.

Antaŭ deko da jaroj mi pasigis la 8-an de marto, la internacian tagon de virinoj, en alia lando ol mia propra. Tie oni - anstataŭ ĝuste tiun tagon levi la demandojn pri egaleco inter la seksoj - donacis (do la viroj donacis) al la virinoj florojn kaj faris paroladojn pri la beleco kaj ravo de la virina sekso. Kaj mi miris kial – kies memsenton oni vere volas plifortigi tiel? Ĉu ne tio prefere similas al festado de konservativa kaj subprema rigardo al virinoj? Neniu krom mia edzo kaj miaj tieaj samlandaninoj komprenis mian vidpunkton: neniujn donacojn la 8-an de marto sed anstataŭe egalecon ĉiun tagon de la jaro. Kaj ni uzu la 8-an de marto tiel kiel decas: por prilumi diskriminacion de virinoj.

Do kiel statas ĉi tiu afero en la Esperanto-movado?

Baldaŭ okazos grava evento, nome la elekto de B-komitatanoj, la plej demokratia elekto de UEA. Elekteblas 16 kandidatoj: 14 viroj kaj 2 virinoj. Libera Folio sendis enketilon al ĉiuj kandidatoj, kaj ĝis ĉi tiu tago rivecis respondojn de 9, ĉiuj viroj. La demandaro enhavas unu lakmusan demandon, nome :

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

La plej multaj respondas pli amplekse al la demando pri ekstereŭropanoj. Kelkaj simple transsaltas la demandon pri virinoj, kelkaj diras ke ne estas problemo. Iagrade informite kaj engaĝite respondas vere nur Yves Bellefeuille kaj Jukka Pietiläinen.

István Ertl, Slavik Ivanov kaj José Antonio Vergara ĉiuj esprimas la opinion ke pli gravas personaj kvalitoj ol nememelektitaj faktoj kiel ekzemple la sekso. Nu bone, sed tiun opinion laŭ mi oni povas vere havi nur se oni estas konvinkita ke la nuna distribuo de la seksoj en influpovaj forumoj ankaŭ spegulas la veran distribuon de kvalitoj kaj ne sociajn strukturojn. Mi kredas pli je la lasta. Krome estas nekontraŭdireble ke kelkaj spertoj, ĝuste pro tiuj sociaj strukturoj, sed ankaŭ pro biologio, estas specife virinaj kaj malfacile pludoneblaj de viroj.

En diversaj partoj de la mondo tiuj sociaj strukturoj estas malsame fortaj, sed en iu grado ili estas daŭre validaj ĉie, ankaŭ en mia lando, kie tamen ĉiuj politikaj partioj krom unu nomas sin feminismaj.

La strukturoj, kiuj vivas same multe en leĝoj kaj kutimoj kiel en la kapoj de viroj kaj virinoj, malfaciligas al ĉiuj virinoj, ankaŭ la saĝaj, agi socie kaj atingi gravajn poziciojn. Same la strukturoj helpas al ĉiuj viroj, ankaŭ la malpli saĝaj, ludi gravajn rolojn.

István Ertl diras en sia respondo ke ia pozitiva diskriminacio estus aplikebla por atingi ŝanĝon, sed li opinias ke tio plej gravas kiam temas pri ekstereŭropanoj kaj li ne plu tuŝas la problemon de diskriminacio kontraŭ virinoj. Poste li diras, ke estraro devas iagrade speguli la konsiston de la membraro, nome en ĉi tiu kazo esti pli vira ol virina. Tiu vidpunkto kompreneble havas ian pravigon, sed nur se oni estas kontenta pri la nuna stato de la aferoj.

Eble estas tiel ke la Esperanto-movado al la ekstera mondo faras impreson de ĝuste tia vire dominita asocio kio ĝi ankaŭ estas, kaj se virinoj estus pli videblaj ili ankaŭ logus aliajn virinojn al la movado? Kiam ni ekzemple ricevos virinan prezidanton de UEA kaj kiam tian de la Akademio? Kiam la redaktoro de la revuo Esperanto estos virino? Kiam entute virinoj estos same aktivaj diskutantoj kiel la viroj kaj kiam la Esperanta literaturo estos en pli alta grado verkita ankaŭ de virinoj kaj pli spegulos specife virinajn spertojn?

Viroj elektas virojn kaj evoluigas virajn kodojn (kiujn ofte virinoj en minoritato alproprigas) pri tio kiujn demandojn oni pritraktu kiel kaj kio havas pli aŭ malpli da signifo.

Mi jes kredas ke, atendante la evoluon de la homaro (vidu la respondon de Diccon Masterman) oni devas pli konscie direkti la movadon al pli da egaleco inter viroj kaj virinoj. Pozitiva diskriminacio jam ekzistas, favore al viroj, sed ĝi estas neformala kaj al multaj tiel memklara ke ili ne vidas ĝin. Tial necesus formala pozitiva diskriminacio favore al virinoj.

Kaj laste mi volas diri ion al Lee Chong-Yeong, kiu opinias ke malmultaj virinoj en la gvidaj organoj ne estas problemo ĉar ”inter ok estraranoj du estas virinoj, kaj ili plenumas gravajn rolojn kun laŭta voĉo”. Ne, ili ne sufiĉas, kaj la problemo ĝenerale pri virinoj estas ne ke ni estas tro laŭtaj, sed tro silentaj.

Vidu ankaŭ:

Fonto[redakti]

Creative Commons
Creative Commons
Ĉi-artikolo, verkita de Maria Sandelin, unue aperis en Liberafolio.org «Ĉu du virinoj kun laŭtaj voĉoj sufiĉas?», publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).