Uzanto:VladimirPF/Provejo Kosmo
{Dato|15|05|2024|}} https://nplus1.ru/news/2024/05/13/dyson-spheres-candidates
Kosma rentgena observatorio Spektro-RG prezentis la renovitan katalogon de rentgenaj fontoj sur la ĉielo
Ek de la 12-a de decembro 2019 ĝis la 7-a de marto 2022 la ART-XC-teleskopo nomone Pavlinskij (la rusia parto de kosma oservatorio Spektro-RG) senhalte skanadis la ĉielan sferon en malmolaj rentgenaj radioj. Unu periodo de skanado daŭriĝis dum 6 monatoj. Rezulte la tuta ĉielo estis skanita almenaŭ kvare, kaj 40% de la ĉielo estis skanita kvin foje. Post tio la ART-XC-teleskopo faris profundan enketon de la galaksia ebeno dum jaro kaj duono ĝis oktobro de 2023, kaj poste ĝi rekomencis skanadon de la tuta ĉielo.
Dum la jaro kaj duono, esploristoj de Instituto de Kosmaj Esploroj de Rusia Akademio de Sciencoj (IKE RAS) kompilis rentgenan mapon de la ĉielo bazitan sur datumoj akiritaj ĝis marto de 2022. Samtempe ili komparis rentgenajn kaj optikajn fontojn sur la mapo.
La rezulto de ĉi tiu laboro estis katalogo de rengenaj fontoj, malkovritaj dum la enketo SRG/ART-XC en 2019-2022, la "Katalogo de Kvin Enketoj" (ARTSS1-5). La katalogo estis prezentita en artikolo kiu estis akceptita por publikigo en la revuo Astronomy and Astrophysics.
La nova katalogo signife superas pli fruan (la unuan) katalogo de SRG/ART-XC, bazita sur datumoj de la unuaj du ĉielskanaĵoj (de decembro de 2019 ĝis decembro de 2020). La ĉefa diferenco estas ĉeesto de pli ol duobla la nombro de novtrovitaj rentgenaj fotonoj.
La katalogo inkluzivas 1545 rentgenajn fontojn. Signifa parto de ili estis konata de antaŭaj enketoj de la ĉielo fare de diversaj observatorioj. Tamen, proksimume 10% de la registritaj fontoj estas novaj, kio estas grava atingo.
Laŭ bezono por trovitaj rentgenaj fontoj estis farita optika spektroskopio per la 1,6-metra AZT-ZZIK-teleskopo de la Sajana Suna Observatorio kaj la 1,5-metra rus-turka teleskopo. Nun 1463 objektoj el la ARTSS1-5-katalogo estis identigitaj kaj klasifikitaj. La ceteraj 82 objektoj troviĝas en la suda parto de ĉielo, kiun rusiaj optikaj teleskopoj ne povas atingi.
Proksimume 900 el la klasifikitaj objektoj estas aktivaj galaksiaj kernoj. Ĉi tiuj estas supermasaj nigraj truoj en la centroj de malproksimaj galaksioj al kiuj aktive falas materio, ĉirkaŭanta ilin. Ankaŭ en la katalogo ĉeestas preskaŭ 200 variaj steloj, kies sistemo konsistas el blanka nano kaj falanta materio. La variaj steloj situas en nia Galaksio.
La katalogo enhavas multajn aliajn interesajn objektojn: neŭtronaj steloj kaj nigraj truoj, steloj kun varmaj koronoj, restaĵoj de supernovuoj, galaksiamasoj. La plej kompletaj informoj pri SRG/ART-XC-fontoj baldaŭ estos prezentitaj en speciala publike alirebla katalogo-retejo.
Konforme al la nuna programo de la observatorio Spektro-RG, la esploro de la tuta ĉielo per la ART-XC-teleskopo daŭriĝos ĝis la fino de 2025. Ĉi tio permesos al sciencistoj denove ĝisdatigi la katalogon. Estas atendite ke la riĉeco de la fina katalogo proksimume duobliĝos.
La kosma observatorio Spektro-RG, konstruita en NPO Lavoĉkin (parto de la Ŝtata Korporacio Roskosmos), estis lanĉita la 13-an de julio 2019 de Kosmodromo Bajkonur. Ĝi estis kreita kun la partopreno de Germanio. La observatorio estas ekipita per du unikaj rentgenaj spegulaj teleskopoj: ART-XC nome Pavlinskij (IKE RAS, Rusio) kaj eROSITA (MPE, Germanio). La teleskopoj estas instalitaj sur la kosma platformo Navigator (produktita de NPO Lavoĉkin), adaptita al la taskoj de la projekto. La ĉefcelo de la misio estas prudukti tutĉielan mapon en la molaj (0.3-8 keV) kaj malmolaj (4-20 keV) intervaloj de la rentgena spektro. La observatorio situas en Lagranĵa punkto L2. Scienca direktoro de la observatorio "Spektro-RG" estas akademiano Raŝid Sjunjajev.
Fontoj[redakti]
- (ru) «СРГ/ART-XC ИМ. М. Н. ПАВЛИНСКОГО: НОВЫЙ КАТАЛОГ РЕНТГЕНОВСКИХ ИСТОЧНИКОВ НА НЕБЕ» – IKI RAN, 2024-05-17
Kategorio:14-a de majo 2024
Kategorio:14-a de majo
Kategorio:19-a de majo 2024
Kategorio:19-a de majo
Kategorio:Majo de 2022
Kategorio:8-a de junio 2024
Kategorio:8-a de junio
Kategorio:Junio de 2024
Kategorio:Ameriko
Kategorio:Usono
Kategorio:Kosmonaŭtiko
Kategorio:Kosmoflugoj
Kategorio:Kosmoflugoj en Usono
Kategorio:Blu Oriĝin
Kategorio:Nev Ŝepard
Kategorio:Blu Oriĝin NS-21
Kategorio:Blu Oriĝin NS-25
Kategorio:Edŭard Dŭajt
Kategorio:Linio de Karman
Kategorio:Mason Angel
Kategorio:Silvan Kairon
Kategorio:Kenneth L. Hess
Kategorio:Karol Ŝalle
Kategorio:Gopi Thotakura
Kategorio:Suborbitaj kosmoflugoj
Kategorio:Suborbitaj kosmoflugoj en Usono
Kategorio:Suborbitaj kosmoflugoj en 2024
Kategorio:Kosma turismo
Kategorio:Kosma turismo en Usono
Kategorio:Kosma turismo en 2024
Kategorio:Virgin Galactic
Kategorio:Galactic 07
Kategorio:VSS Unity