Plej malmultaj naskitoj en Germanio dum la lastaj dek jaroj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 8-a de majo 2024

Koeficiento de naskiĝoj en Germanio en 2020 laŭ federaciaj landoj
Koeficiento de naskiĝoj en Germanio en 2020 laŭ federaciaj landoj

Laŭ provizoraj rezultoj en 2023 en Germanio estis naskitaj ĉirkaŭ 693 000 infanoj, kio estas malplej multe ekde 2013 (682 069).

Kiel raportas germania statistika servo Destatis, la nombro de naskiĝoj en 2023 malpliiĝis je 6,2% kompare kun 2022 (738 819). La malkresko estis sekve iomete pli malgranda ol en 2022, kiam naskiĝis 7,1% malpli da beboj kompare kun 2021. En la orienta parto de Germanio, ekskludante Berlinon, la nombro da naskiĝoj en 2023 (78 300) malpliiĝis je 9,2% kompare kun 2022 (86 227) - signife pli ol en la okcidenta Germanio, kie la nombro de novnaskitoj malpliiĝis je 5,9% (616 863 kaj 581 000 respektive).

La strukturo de la naskiĝordo restis preskaŭ senŝanĝa en 2023 kompare kun 2022: el ĉiuj naskitoj 46,5% estis la unuaj infanoj de naskintaj virinoj, 34,8% estis la duaj infanoj kaj 18,7% estis la postaj (triaj, kvaraj k. t. p.) infanoj de virinoj. La malpliiĝo de la nombro de novnaskitaj beboj en 2023 samgrade influis la kvanton de la unuaj, duaj kaj postaj naskiĝoj. En la longdaŭra komparo kun 2013 estis klaraj ŝanĝoj en la konsisto de naskiĝoj laŭ naskiĝordo. La proporcio de naskiĝoj de unuaj infanoj malpliiĝis (2013: 49,4%), dum pliiĝis la proporcio de naskiĝoj de triaj kaj postaj infanoj (2013: 16,1%).

Virinoj kun eksterlanda civitaneco ludas en Germanio gravan rolon en la evoluo al pli da naskiĝoj de triaj kaj postaj infanoj: en 2023 42,4% de la beboj, naskitaj de virinoj kun ne-germania civitaneco, estis la unuaj infanoj de koncerna virino, 31,2% estis la duaj infanoj kaj 26,4% la la triaj aŭ postaj infanoj. Por komparo: inter novnaskitoj ĉe virinoj kun la germania civitaneco la proporcioj de unua kaj dua naskiĝoj estis signife pli alta (48% kaj 36,2%), dum la proporcio de naskiĝoj de triaj kaj pliaj infanoj estis signife pli malalta (15,8%).

Krome laŭ la provizoraj rezultoj la nombro da geedziĝoj en Germanio en 2023 malpliiĝis je 7,6% kompare kun la antaŭa jaro. Entute ĉirkaŭ 361 000 paroj geedziĝis en 2023 (2022: 390 743), kio estis la dua plej malalta nombro da geedziĝoj ekde la 1950-j jaroj, ne enkalkulante la jaron 2021 (357 785), kiun fortege influis la kontraŭpandemiaj limigoj. En la oriento de Germanio la kvanto de geedziĝoj malpliiĝis je 9% (ĉ. 5000 malpli), okcidente de la lando - je 7,4% (ĉ. 24 000 malpli; ambaŭokaze ekskludante Berlinon). El la 361 000 geedziĝoj en Germanio en 2023 proksimume 351 800 (2022: 380 700) estis inter viroj kaj virinoj kaj 9200 geedziĝoj (2022: 10 043) estis inter homoj de la sama sekso.

Fontoj[redakti]