UK 2013

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UK 2013
Loko Rejkjaviko,  Islando
Ekde 20-a de julio 2013
Ĝis 27-a de julio 2013
Organizanto Universala Esperanto-Asocio
← Antaŭa Sekva →
vdr
Kongresa emblemo
Kunsido de la komitato de UEA en Rejkjaviko la 20-an de julio 2013

La 98-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2013 en Rejkjaviko, la ĉefurbo de Islando. La informon pri la kongresurbo diskonigis la estraro de UEA dum la solena fermo de la 96-a UK en Kopenhago la 30-an de julio 2011[1]. Temis pri la dua UK en Islando, post la 62-a UK okazinta en Rejkjaviko en 1977. Ĝi disvolviĝis en la moderna koncertejo kaj kongresejo Harpa.

Alta Protektanto[redakti | redakti fonton]

La Alta Protektanto de la kongreso estis la ŝtatestro, Ólafur Ragnar Grímsson. Ólafur Ragnar Grímsson persone partoprenis la solenan inaŭguron de la kongreso kaj alparolis la ĉestantojn.

Kongresa temo[redakti | redakti fonton]

La temo de la 98-a UK en Rejkjaviko estis "Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj". La reĝisoro de la kongresa temo estis Orlando Raola[2].

Loka Kongresa Komitato[redakti | redakti fonton]

La loka kongresa komitato konsistis el la sekvaj personoj:[3]

  • Prezidanto, kongresejo, programo: Hannes Högni Vilhjálmsson
  • Vicprezidanto, ekskursoj, gazetara servo: Steinþór Sigurðsson
  • Sekretario, artaj aranĝoj: Kristján Eiríksson
  • Kasisto, loĝigo: Pétur Yngvi Gunnlaugsson
  • Protokolisto: Stefán Briem
  • Revizoro, Movada Foiro: Jón Elíasson
  • Junulara programo, giĉetoj: Nicola Ruggiero
  • Bonveniga servo: Siru Laine
  • Retejo, socia interago: Grétar Jónsson
  • Helpanto: Baldur Bárður Bragason
  • Helpanto: Viðar Guðmundsson
  • Helpanto: Loftur Melberg Sigurðsson
  • Helpanto: Eysteinn Sigurðsson
  • Helpanto: Almar Daði Kristinsson

Komitatkunsido kaj elektoj[redakti | redakti fonton]

Dum sia unua sesio la 20-an de julio de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto la komitato de UEA elektis novan estraron. Elektiĝis kiel prezidanto Mark Fettes, kiel vizprezidanto Stefan MacGill, kiel ĝenerala sekretario Martin Schäffer kaj kiel ceteraj estraranoj Stefano Keller, Lee Jung-kee, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara. Dum la sama sesio la komitato elektis tri novajn honorajn membrojn, nome Roland Lindblom, Biruta Rozenfelde kaj Hallgrímur Sæmundsson. Sæmundsson fakte forpasis antaŭ unu monato, sed ĉar la propono pri lia elektiĝo estis jam dissendita al la komitato kaj li antaŭ sia morto pretis akcepti tian honoron la komitato decidis malgraŭ lia forpaso postmorte okazigi la honorigon.[4]

Kongresa Rezolucio[redakti | redakti fonton]

Tradicie ankaŭ dum la 98-a Universala Kongreso estis adoptita kongresa rezolucio. Ĝi tekstas jene:

REZOLUCIO DE LA LA 98-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

Ni, 1034 partoprenantoj en la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 55 landoj de ĉiuj mondopartoj al la plej norda ĉefurbo, Rejkjaviko, sur la insulo Islando,

Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Insuloj sen izoliĝo: por pli justa komunikado inter lingvo-komunumoj;

Konstatas, ke insuloj – historiaj, geografiaj kaj sociaj – estas originaj fontoj de biologia kaj kultura diverseco, kiujn indas konservi kaj protekti;

Esprimas maltrankvilon pri la nuntempe akriĝantaj minacoj al tiu diverseco, pro pluraj homogenigaj kaj detruaj tendencoj de la regantaj ekonomiaj kaj politikaj sistemoj tutmonde;

Samtempe bonvenigas la kreskantajn ŝancojn por translima kaj transkultura interkompreniĝo, kiujn donas la disvastiĝo de komunikaj rimedoj kiel Interreto;

Atentigas pri la graveco de lingva diverseco kaj lingva justeco en la protektado de tiu kultura bunteco, kiun heredigis al ni la insuloj de la mondo;

Memorigas, ke ĝuste tiu protektado de diverseco estas kerna valoro de la movado por la internacia lingvo Esperanto;

Konfirmas la volon de la Esperanto-movado kunlabori cele al mondo de "insuloj sen izoliĝo", kie ĉiuj lingvoj kaj kulturoj povas kunekzisti kaj plue disflori en reciproka respekto;

Alvokas al mondvasta kunlaboro per lingve justaj rimedoj por kontraŭstari la minacojn de klimatŝanĝo kaj biokultura homogeniĝo

Asertas la urĝecon de tia agado por konservi la trezorojn de nia insuleca planedo.[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]