30% de pilotaj licencoj en Pakistano estas falsaj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 25-a de junio 2020

Aviadilo de Pakistan International Airlines, falinta en majo 2020.

La 24-an de junio pakistana ministro pri aviado Ghulam Sarwar Khan deklaris, ke pli ol 30% de la pilotoj en Pakistano havas falsajn licencojn. Li aldonis ke 262 el 860 aktivaj pilotoj de komercaj flugoj "fakte ne ekzameniĝis" kaj "ne havas flugosperton", kion montras datumoj de testejoj. Ili simple pagis al aliuloj, kiuj trapasis la ekzamenojn anstataŭ ili. Ĉiuj ĉi pilotoj estis forigitaj de laboro. Reprezentanto de la kompanio Pakistan International Airlines (IPA) agnoskis ekziston de la problemo, sed atentigis ke ĝi koncernas ne nur IPA, sed la tutan aviadon de Pakistano.

Tiu informo iĝis speciale ŝoka post kraŝo de aviadilo Airbus A320 de IPA, okazinta la 22-an de majo dum la flugo 8303 en Karaĉio. Tiam pereis 99 el 97 homoj. La enketado jam trovis ke al la katastrofo grave kontribuis neprofesia konduto de la pilotoj, kiuj dum unu el plej komplikaj partoj de la flugo babilis pri la kronvirusa pandemio kaj plurfoje ignoris alarmajn avertojn de aviadotrafikaj kontrolistoj. Oni ne raportis, ĉu tiuj pilotoj havis verajn licencojn aŭ falsajn.

Fontoj