Zelenskij akuzas Rusion pri militkrimoj alparolante al UN

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 8-a de aprilo 2022

Pafmortintaj civiluloj en Buĉa, la 3-a de aprilo 2022.


Marde, la ukrainia prezidento Volodimir Zelenskij akuzis Rusion plenumi militkrimojn kontraŭ civiluloj dum la daŭriĝanta invado per rekta videofluo al la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

Zelenskij deklaris: "La rusia armeo serĉis kaj celkonscie mortigis iun ajn kiu servis nian landon. Ili pafis kaj mortigis virinojn ekster siaj hejmoj kiam ili nur provis voki iun kiu vivas. Ili mortigis tutajn familiojn, plenkreskulojn kaj infanojn, kaj ili provis bruligu la korpojn". Postulante, ke la krimintoj kaj iliaj superuloj estu kondukitaj antaŭ militkrimtribunalo kaj respondecigitaj, li precizigis: "Ili fortranĉis membrojn, tranĉis iliajn gorĝojn. Virinoj estis seksperfortitaj kaj mortigitaj antaŭ siaj infanoj."

Rusia ambasadoro ĉe UN Vasilij Nebenzja ripetis, ke la Rusia registaro neas la akuzojn. Li asertis ke videofilmo estis "kruda falsaĵo" aranĝita fare de Ukrainio. "Vi nur vidis tion, kion ili montris al vi. La solaj, kiuj kredus ĉi tion, estas okcidentaj diletantoj", li asertis.

Ukrainiaj aŭtoritatoj asertis, ke ili trovis centojn da kadavroj, precipe en Buĉa, post kiam fortoj reprenis teritoriojn ekster la ĉefurbo Kievo. Irina Venediktova, la Ĝenerala Prokuroro de Ukrainio, diris dimanĉe, ke 410 korpoj estis trovitaj en lokoj ĉirkaŭ Kievo, dirante al Reuters: "Ni devas labori kun atestantoj" por taksi la amplekson de la krimoj. "Hodiaŭ homoj tiom streĉas, ke ili fizike ne kapablas paroli", ŝi deklaris.

Foto el video publikigita en Ukrainio prezentante aŭton dispremitan de tanko kun ŝoforo (malklara) interne en Buĉa, 2-a de aprilo, Nacia Polico de Ukrainio.

Dimanĉe, Zelenskij akuzis Rusion serĉi: "La eliminon de la tuta nacio, kaj ties popolo. Ni estas la civitanoj de Ukrainio." Demandite ĉu tio estis genocido en CBS-programo Face the Nation, Zelenskij diris: "Efektive. Ĉi tio estas genocido." Ukrainio publikigis bildojn prezentantajn homojn pafitajn en la dorso, multaj kun siaj manoj ligitaj malantaŭ la dorso.

La rusia Ministerio pri Defendo publikigis deklaron lundon: "Dum la tempo, kiam [Buĉa] estis sub la kontrolo de la rusiaj armetrupoj, eĉ ne unu loka loĝanto suferis pro iu ajn perforta ago. Rusiaj soldatoj liveris kaj distribuis 452 tunojn da humanitara helpo al civiluloj en [la] Kievan Regionon." La deklaro asertis ke fotoj estis falsaĵo kaj "provokoj de ukrainaj radikaluloj".

Satelita fotado super Buĉa de Maxar Technologies ŝajnis montri mortintajn korpojn en la samaj pozicioj dum semajnoj, same kiel amastombon ĉe la Preĝejo de Sankta Andreo. Laŭ CNN, homoj esperis trovi siajn parencojn en la tombo, kiu povas enhavi pli ol 150 homojn.

Tamen, la Direktoro de la Informoj de Rusio Maria Zaĥarova neis la legitimecon de filmaĵo de Buĉa. "Kiuj estas la mastroj de provoko? Kompreneble Usono kaj NATO" ŝi diris, deklarante, ke la indigno estas planita provo makuli la reputacion de Rusio.

Internaciaj respondoj estis elsenditaj komence de ĉi tiu semajno malgraŭ la sinteno de Rusio. Britia ministro pri eksteraj aferoj Liz Truss diris: "Britio helpis indiki la vojon per sankcioj por kripligi la Putinan militmaŝinon. Ni faros plie por plifortigi la premon sur Rusio kaj ni daŭre puŝos aliajn fari plie".

Usona ŝtata sekretario Antony Blinken aliĝis: "Ni plifortigas la ekzistantajn sankciojn. Ni aldonas novajn. Ni faras tion en plena kunordigo kun eŭropanoj kaj aliaj partneroj tra la mondo. Kaj unu el la rezultoj estas, ke la rusia ekonomio ŝanceliĝas."

"Vi povas atendi pliajn sankciojn ĉi-semajne. Kaj ni kunordigas kun niaj aliancanoj kaj partneroj pri tio, kiaj estos la ĝustaj parametroj de tio" aldonis usona sekureca konsilisto Jake Sullivan.

Fontoj[redakti]