Vojaĝo al Armenio: Unu tago en la armena Siberio (V)

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Promenado laŭ Gjumri, Armenio. Decembro 2021.

Sabato, la 12-a de februaro 2022


Unua parto, dua parto, tria parto, kvara parto

Gjumri estas speco de Siberio en Armenio — fora kaj malvarma. Ni vizitis ĝin kun lokano, militisto Rafik kiu veturigis nin en Erevano, kie li kromlaboras kiel taksiisto inter militdeĵoroj en montaro.

Preĝejoj kaj bazaroj[redakti]

Ni promenis tra la urbo kelkajn horojn. Rafik iom veturigis nin laŭ stratoj, montinte ion kaj tion kaj poste ni marŝis solaj. Mi vidis militlernejon apud kiu staras kirasveturilo kaj plurajn monumentojn. Ĉe unu el ili mi haltis por far kelkajn fotojn — tio estas oranĝkolora ĥaĉkaro, la plej tradicia formo de armenaj monumentoj aperinta antaŭ jarmiloj. Armenaj literoj aspektis kiel ĉifro.

Monumento omaĝe al Samvel pereinta dum la Dua milito en Montara Karabaĥo. Gjumri, Armenio. Decembro 2021.

“Tio estas monumento al Samvel” klarigis Rafik. “Bona bubo, mi konis lin. Li studis kaj laboris kaj kiam komenciĝis la lasta milito li iris kiel volontulo – kaj pereis. Lia patro pagis ses mil dolarojn por starigi tion ĉi. Samvel loĝis apude. Tiaj monumentoj nun staras preskaŭ en ĉiu korto”.

Gjumri estas ne granda, sed interesa. En la centro konserviĝis multe da malnovaj konstruaĵoj. Jen kaj jen renkonteblas preĝejoj. Ni venis al unu kaj vidis nupton — belan kaj similan al tiuj en Rusio. Abundas manĝejoj kaj vendejoj — etaj aŭ mezgrandaj. Same kiel Erevano tio estas urbo de eta kaj meza komerco. Senteblas malriĉeco kaj provincieco. Sub arko omaĝe al la viktimoj de tertremo kuŝas ĥaose plastaj kestoj – kelkajn metrojn for funkcias improvizita bazareto.

Arko memore al la viktimoj de la Spitaka tertremo. Gjumri, Armenio. Decembro 2021.

Por Armenio tiu ĉi loko estas io simila al Siberio — areo fora, kun severa klimato kaj same severaj moroj. “Homoj ĉi tie estas pli simplaj, sed pli sinceraj kaj rektaj” diris Rafik. “Ankaŭ junulinoj ĉi tie estas pli bonaj, ne kiel en la ĉefurbo. Ili scias ke se ili ne estos virgulinoj, ili apenaŭ trovos edzon”. Kaŭkazio plu estas patriarkeca kaj apenaŭ io grave ŝanĝiĝas tiukampe dum jardekoj.

Specifaĵo de Gjumri estas abundo de monumentoj dediĉitaj al la tertremo okazinta en 1988. Tiam en kelkaj minutoj pereis 25 mil homoj, duonmiliono senhejmiĝis. Mi memoras kiel oni raportis pri tio, kiel en nia mezlernejo okazis kunveno dum kiu oni alvokis ĉiujn oferi helpon al Armenio kaj starigis monkolektujon. La tuta Sovetunio tiam kontribuis per mono, aĵoj kaj laboristoj por savi la armenojn kaj rekonstrui iliajn urbojn. La plej detruitaj estis Spitako kaj Leninakano kiel tiam nomiĝis Gjumri. Ĝis nun kelkaj konstruaĵoj en la centro staras damaĝitaj.

Malantaŭ unu el preĝejoj situas aro de memorplatoj kun dankaj vortoj en la rusa kaj armena. Interalie oni dankas Nikolaon Riĵkov, tiaman ĉefministron de Sovetunio. Nia ĉiĉeroino Anna ankaŭ diris antaue ke li estas fama persono en Armenio kaj armenoj aprezas lian kontribuon al la rekonstruo kaj evoluigo de la respubliko. Mi rakontis al ŝi ke ĉiujn laborojn surloke gvidis alia alveninto — Boris Ŝĉerbina, kiu antaŭe plurajn jarojn laboris en Tjumeno. Nek ŝi, nek Rafik konis lian nomon. Jam vespere, antaŭ ol forveturi al Erevano mi tamen vizitis straton de Boris Ŝĉerbina kaj fotis en mallumo monumenton starigitan omaĝe al tiu duonforgesita honora civitano de Gjumri.

Armenio ne havas estontecon[redakti]

Nupto en la Katedralo de Dipatrino. Gjumri, Armenio. Decembro 2021.

Jam noktiĝas, do ni ekveturas al Erevano. Rafik estas iom nervoza, ĉar ŝoseo estas mallarĝa (nur du strioj) kaj ofte serpentas. Oni komencis ĝian rekonstruadon, sed neniu scias kiam ĝi estos kompletigita. “Multe da aŭtoj forflugis de tiu ŝoseo, multaj homoj pereis” diras li. Ni veturas en mallumo, trafiko estas sufiĉe densa. Laŭvoje ni haltas por plenigi gasujon per gaso — en Armenio ĉiuj aŭtoj uzas ĝin kiel fuelon. Tio speciale rimarkindas por mi kiel rusianoj, ja en Rusio ĝis nun gaststacioj malmultas kaj gasigado de la transporto nur komenciĝas — Rusio plu estas “botisto sen botoj”. Pro sekurecaj konsideroj ĉiuj devas eliri, do ni atendas en nefinita pavilono, varmigante nin apud hejtilo, akompane de gardisto. Mi demandas pri necesejo kaj li montras direkte al kampo — “necesjo ankoraŭ ne aperis, do malantaŭ barilo…”

Ni veturas plu. Sonoras telefono de Rafik, li respondas kaj iĝas iom morna. “Oni diris ke vojon al nia posteno en montaro komplete kovris neĝo. Neniu scias ĉu oni sukcesos veturi laŭ ĝi por anstataŭigi niajn soldatojn. Eble la buboj restos tie por duonjaro, ĝis printempo. Feliĉe manĝaĵoj estis rezervitaj en sufiĉa kvanto”.

Mi demandas kial oni ne alportu anstataŭulojn per helikoptero kaj Rafik respondas kun miro: “Kiu permesos sendi helikopteron al Ĝermuko? Azeroj tuj paffaligos ĝin!” Mi rezonas: “Sed tio estas teritorio de Armenio, kial ili povos pafi?” sed Rafik nur svingas la manon: “Tio ne estas problemo por ili. Ambaŭ paffaligitaj aviadiloj estis trafitaj super Armenio”.

Sed kial neĝo estas nesuperebla obstaklo? Ja ankaŭ en Siberio neĝo abundas, sed armeaj trupoj deĵoras senprobleme eĉ en arktaj regionoj kiel norda parto de Tjumena provinco. “Ne komparu Rusion kun Armenio” malĝoje resumas Rafik. “Vi havas veturilojn, teknikaĵojn — ĉion. Armenio havas nenion”.

Busto de Boris Ŝĉerbina. Gjumri, Armenio. Decembro 2021.

Post ioma paŭzo ni babilas plu — pri ĉiutaga vivo, pasinteco kaj estonteco, politiko. Li apenaŭ havas unuecan politikan vidpunkton, kio ŝajne estas komuna trajto ĉi tie. En Rusio homoj malkontentaj pri aŭtoritatoj kutime havas alternativon — iun opoziciestron aŭ almenaŭ alian landon kiel idealon imitendan. Armenoj malamas siajn regantojn, sed ili ne havas per kiu anstataŭigi ilin. “Mi ŝatas Putin — li ja restarigis Rusion, ĉu ne?” diras Rafik. “Por mi prefere Armenio plu estu kun Rusio kaj Putin gvidu ankaŭ ĝin. Nun ĉiuj diras: “Kiom bone estis en Sovetunio!”

Iom neatendite al li plaĉas Vladimir Ĵirinovskij, rusia popolisto, kies tasko dum pli ol 20 jaroj estas forlogi opoziciemajn voĉdonantojn por neŭtraligi ilian protestan humoron. Li babilas multe kaj laŭte, sed efektive ĉiam sekvas politikon de la reganta potenco. Cetere simplaj homoj ŝatas lin ĝuste pro lia ŝajna kuraĝo, kun kiu li elbuŝigas plej akrajn vortojn.

En Armenio haveblas ankaŭ pure lokaj motivoj. “Li diris, ke necesas haltigi Turkion, ke Rusio devas malebligi al la turkoj konstrui Grandan Turanon” klarigas Rafik. Evidente tiu historio elvokis en Armenio grandan reeĥon kaj esperojn.

Rafik estas pesimisma rilate Armenion, cetere same kiel ĉiuj miaj lokaj kunparolantoj. “Ĉiuj ŝtatestroj nur ŝtelis, neniu zorgis pri la lando. Pro tio gejunuloj forkuras ien ajn, plejparte al Rusio. Armenio ne havas estontecon” morne resumas li kaj ni plu veturas en mallumo.

Daŭrigo sekvos

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.