Vikinovaĵoj intervjuas al Inaciu Galán, prezidanto de Iniciativa pol Asturianu

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto


Dimanĉo, la 21-a de februaro 2016

Okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo ni publikigis serion da novaĵoj rilataj al lingvoj. Kadre de tio, nia Vikiĵurnalisto, Juan Sebastian QUINTERO SANTACRUZ el Kolombio, intervjuis al Inaciu GALÁN el Asturio, prezidanto de organizo por la defendo kaj oficiala agnosko de la asturia, lingvo minoritata parolata norde de Hispanio kaj Portugalio. La intervjuo okazis en la asturia kaj ni tradukas ĝin.

JSQS Saluton Inaciu. Kiel vi? Dankon pro respondi nian intervjuon.

Inaciu GALÁN Bonan tagon. Dankegon al vi pro memori pri la asturia kaj via volo koni pli bone ties situacion.

JSQS Rakontu al ni kiel statas la asturia nuntempe?

Inaciu La vero estas ke la asturia spertas malsamajn situaciojn, depende de kie ni vidas. Ĉe la institucia medio la situacio estas malbona: daŭre restas neagnoskataj la rajtoj de la parolantoj. La asturia administracio apenaŭ uzas la lingvon, la helpoj por krei aŭ diskonigi en la medioj aŭ entreprenoj malpligrandiĝas aŭ eĉ malaperas. La generacia transigo en la familioj rompiĝas kaj la lernejoj havas malgrandegan ĉeeston de la asturia. Tamen, la apogantoj de la asturia gajnis socian pezon, pli ol la 60% el la asturianoj apogas la agnoskon de la asturia, la lingvo havas hodiaŭ multe pli da prestiĝo ol tridek aŭ kvardek jaroj antaŭe kaj en la asturia parlamento 17 el la 45 deputitoj apartenas al grupoj defendantaj la agnoskon, kiam ĝis nun maksimume estis 7. Temas pri analizo malfacile farebla, ŝajne ekzistaj aferoj en kiuj ni progresis, rezulte de multe da laboro kaj aliaj kiuj retroiras aŭ estas tre malfacile progresigi ilin.

JSQS Ĉu la lingvo havas protekton de la hispana Ŝtato?

Inaciu La hispana Ŝtato donas nenian protekton al la asturia, kvankam ĝi subskribis la Eŭropan Ĉarton pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, kie ĝi kompromitas prizorgi ĉiujn la lingvojn de la ŝtato, kaj oficialajn kaj neoficialajn. Tamen, se la Xunta Xeneral (aŭtonoma parlamento asturia) deklarus la oficialan agnoskon de la asturia pere de reformado de la Statuto de Aŭtonomeco, aŭtomate la hispana Ŝtato havus multajn kompromisojn plenumendajn, tial la ĉefa respondeco enestas ĉi tie, en Asturio, en la politika klaso asturia.

JSQS Kial malpermesatas paroli asturie en la Xunta Xeneral?
(vidu ankaŭ: Malpermesatas paroli la asturian en la Ĝenerala Asembleo, estrino de la Popola Partio ĝojas pri tio

Inaciu Vere ne estas ekzakte tiel. La deputitoj povas esprimi sin asturie, kaj kelkaj ja faras tion. Iam oni provis eviti tion, sed la Leĝo pri Uzo de la Asturia de 1998 garantias la rajton uzi la asturian kaj danke al tiu atingita rajto malfacilas ke iu silentigu nin. Kion provis malpermesi la voĉdonado kelkajn tagojn antaŭe, estas ke la Xunta Xeneral mem dissendu dokumentojn por la deputitoj uzante la asturian, kune kun la hispana. Tio estas, ni diru, institucia uzo. La oficiala agnosko evitus ĉiujn tiujn problemojn kaj donus ilojn al la asturiparolantoj por defendi sin de ĉi tiuj atakoj.

JSQS Kion vi pensas pri la reago de la PP (Popola Partio), kaj ties prezidentino Mercedes Fernández pri la malpermeso uzi la asturian?

Inaciu Estas vera honto kaj sensencaĵo, pli insulte, la komisio en kiu tio decidiĝis estas pripensita por studi la situacion de la asturia kaj la eblaj solvoj. Mercedes Fernández estas malnova malamiko de la asturia. En la 1990-aj jaroj, kiel delegito de la Hispana Registaro en Asturio, denuncis ĉe la tribunaloj al la urbestroj kiuj oficiale agnoskis la asturian en la teritorioj de siaj urboj. Ŝi havas manion kontraŭ la lingvo kiu nenormalas, kaj tiuj prelegoj tiom kontraŭasturiaj kiujn ŝi faras estas unu el la kialoj pro kiuj la PP pasis de esti forto kun guberniaj ebloj en Asturio, kun pli ol 20 deputitoj, al havi 10 aŭ 11 kaj sen guberniaj ebloj.

JSQS La partio Forumo ankaŭ voĉdonis kontraŭe al la propono de Unuiĝinta Maldekstro permesi la uzon de la Asturia. Ĉu ĉi tio estis surpriza aŭ oni povintus antaŭvidi tion?

Inaciu Mi ne juĝos ĉu antaŭvideblis tio aŭ ne, sed ja kontraŭdiras ties propran (politikan) programon. Vi ne povas kaj defendi la oficialan agnoskon kaj malhelpi la eblon ke la normaligo de la lingvo antaŭeniru pri kio temis ĉi tiu propono. Ni esperas, kiel ankaŭ de la cetero de partioj (kiuj voĉdonis kontraŭe), reĝustiĝon.

JSQS Kiuj estas la kaŭzoj ke en Asturio la pluraj personoj regintaj ne apogis la proprajn lingvojn?

Inaciu La kaŭzoj estas pluraj. La situacio de la lingvo en Asturio, socinivele, estis je la komenco de la demokratio, tre vivforta, sed ankaŭ tuta memignorado fare de la popolo pri kio estis la asturia, pri kion oni devis fari por subteni ĝin estontece, ktp. Oni devis konstrui la diskursojn kaj ne facilis cirkuligi ilin, ĉar ankaŭ estis personoj kaj institucioj tre povaj kaj influo-plenaj, laborantaj kontraŭ ĉi-procezo. La plejparto el la asturiaj politikoj estas asturiparolantoj, kreskis en etosoj kaj familioj asturiparolantaj, de la prezidanto (de Asturio) Javier Fernández al la estro de (la partio) Civitanoj, kaj inter tiuj la plejparto el ili. Tamen, ĉefe la plej maljunaj, apartenas al generacioj por kiuj la asturia estas simbolo de malprogreso kaj socia prestiĝoperdo, kiel instruiĝis en la Frankisma skolo, kaj ŝajne neniu forigis de ili tiun pensmanieron. La deputitoj pli junaj uzas la asturian kaj ne havas problemon pri mem-malamo.

JSQS Ĉu vi konas aliajn atakojn kontraŭ la asturia?

Inaciu De Iniciativa pol Asturianu (Iniciato por la Asturia) ni konas kaj denuncas kazojn ĉiusemajne. En Asturio okazas terura situacio por povi vivi en la asturia. Surstrate, kun la personoj, ne oftas la problemoj, sed kun la administracioj, la malhelpoj uzi la asturian daŭre okazas. La problemo estas ke la manko de lingva memkonscio igas ke multaj de tiuj atakoj restu porĉiame nekonataj, ĉar oni ne denuncas.

JSQS Via organizo (Iniciativa pol Asturianu) defendas la uzon de la asturia en ĉiuj areoj. Rakontu al ni iom pri la organizo kaj via laboro.

Inaciu Ni estas societo kiu klopodas fari transversan laboron en la socio, laborante en la areoj institucia, socia,ekonomika, ktp. Ni laboras pri depostulado, protesto, sed ankaŭ ni volas esti konstruemaj, ni ekigas kunlaboraĵojn kun entreprenoj kaj asocioj por instigi la uzon de la asturia ĉie, ni faras konsciigajn kampanjojn, ktp.

JSQS Kiuj estis la ĉefaj atingoj de via organizo?

Inaciu Mi pensas ke unu el la gravaj atingoj estas doni pli afablan vidon de la asturianismo, kiel io konstruema, ne nur kiel personoj kiuj protestas, sed ankaŭ ke ni scias rekoni la paŝojn antaŭen. Ŝajnas al mi ankaŭ rimarkindaj la projektoj internaciskale, alportante la situacion de la asturia al forumoj kiaj la Konsilio de EŭropoUnuiĝinta Naciaro, la projektoj de amaskomunikiloj en la asturia kiaj Alderiques d’Asturies (Diskutoj de Asturio) kaj kelkaj atingoj kiuj signifis ŝanĝojn en la leĝoj de urboj aŭ pri la uzo de la asturia, alporti diskutojn pri la asturia al la Kongreso de la Deputitoj... sed ni daŭre havas multajn farendaĵojn, ni ne ŝatas halti por vidi kion ni bone faris, sed kion ni malbone faras por ke la lingvo ne havu ankoraŭ pli bonan situacion.

JSQS Ĉe la internacia kaj eŭropa kampo kiel statas la asturia? Ĉu ĝi ricevas ian apogon?

Inaciu Eble ĉi tiu estas la kampo pli fruktodona. La situacio de la asturia ricevigas ĉiam tre fortajn raportojn kontraŭ la registaroj de Asturio kaj Hispanio, fare de UNESKO, Unuiĝinta Naciaro, La Konsilio de Eŭropo kaj aliaj organizoj. Ni forte laboras ĉikampe, ni apartenas al du organizoj eŭropaj kreitaj de asocioj por defendado de minoritataj lingvoj kaj parolis en la Eŭropa Parlamento, en la Komitato pri Homaj Rajtoj de UN, en Ĝenevo... Gravas konigi la situacion de la lingvo ekster la landlimoj de Asturio. Kaj vere de ekstere surprizas multe la agomanko kaj atakoj de la propraj asturiaj politikoj kontraŭ la lingvo.

JSQS La prezidanto de la Akademio de la Asturia Lingvo diras ke la malplimultiĝo de parolantoj estas mito. Kion vi opinias?

Inaciu Mi samopinias kun ŝi pri tio ke ni ne havas empiriajn datumojn kaj ke ni la parolantoj daŭre gajnas vidigajn spacojn, sed mi havas la percepton pri tio ke ja la lingvo perdas parolantojn, kvankam la parolanto kiu restas gajnas memkonscion kaj havas pli da estimo al la lingvo kiun li parolas.

JSQS Ĵuse oni celebris la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Kion povas atendi la estontaj parolantoj de la asturia je mallonga, meza kaj longa tempo?

Inaciu Atendi nenion, oni devas labori por tio ĉiutage. Nenio venos se ni atendas. Kion ni ja bezonas estas agnosko de niaj civilaj rajtoj en egaleco al tiuj de la hispanparolantoj, kaj kompreneble, lingvaj politikoj kiuj alportos al reakirado de normaligaj spacoj por la uzo de la asturia.

JSQS Kial gravas elteni vivaj la minoritatajn lingvojn kia la asturia?

Inaciu Gravas ĉar la socioj bezonas identigajn elementojn kiuj strukturu ilin, des pli la asturia socio, krome oni ne povas permesi perdi kulturan elementon tiom grava kiom lingvo kaj la kulturo kiu ĝin akompanas, ankaŭ oni ne povas lasi perdi elementon kiu povas iĝi ilo por ke la asturianoj kaj asturianinoj reakiru la memestimon kaj ke ni laboru por restarigi kaj socie kaj ekonomie landon en dekadenco kiel Asturio, kiu jam de jardekoj perdas loĝantaron, laborpostenojn, kaj ĝenerale, la oportunojn prosperi. La asturia ne solvos ĉion ĉi, se ja estus ilo por apogi de maniero tre grava ĉi tiun restarigon.

JSQS Ĉu gravas disponi de libera enciklopedio kiel Vikipedio por lingvo kia la asturia?

Inaciu Temas pri grandega graveco. Estas ilo tre utila en la institutoj, por la kursoj de la asturia, kaj por la prestiĝo de la lingvo.

JSQS Ĉu povas la liberan konon helpi lingvon eviti sian formorton?

Inaciu Kompreneble mi pensas ke jes, temas pri unu el la multaj oportunoj kiujn la reto donas al la minoritataj lingvoj kia la asturia. Ŝajnis ke Interreto enterigus ilin favore de la angla kaj aliaj majoraj lingvoj, sed ĝi renkontiĝas spacoj por la parolantoj kaj la reakiro de memstimo.

JSQS Kiel estis ricevita la asturlingva Vikipedio en Asturio?

Inaciu Kiel preskaŭ ĉio kion oni faras asturie, ĝi estas iom nerimarkata, la amaskomunikiloj ne multe priatentas. Kiam oni donis la Premion Princino de Asturio al Vikipedio, en la novaĵoj de la provinca televido oni faris programeron, kaj la ĉeesto de la asturia oni citis preterfluge kiel se temus pri ajna lingvo plia, sen rilato kun la televido aŭ la publiko celata. Tamen, en la pli konsciitaj sektoroj, la asturilingva Vikipedio estas ilo tre valora kaj tre estimata.

JSQS Kia estas la Vikimedia movado en Asturio? Ĉu aktiva?

Inaciu Laŭ mia scio, ĉar mi ne Vikipediumas - kvankam mi ŝatus, mi ne havas tempon por pliaj projektoj - temas pri malmultaj uzantoj aktivaj, sed ili faras grandan laboron, estas tre laboremaj, kaj tio igas ke la Vikipedio havu rimarkindan grandecon, se ni konsideras la nombron da uzantoj de la lingvo kaj la malmultan alfabetigadon kiu ekzistas en la lingvo propra en Asturio. Eĉ ili faris aferojn kiel konkurson por krei artikolojn en la asturia, prelegojn kaj aliajn eventojn kiujn mi sekvas tre atente.

JSQS Kion vi opinias pri Esperanto? Ĉu lingvo neŭtrala kia Esperanto povus helpi elteni la minoritatajn lingvojn vivaj?

Inaciu Por mi Esperanto ŝajnas genia ideo, sed kiel ĉiuj lingvoj sen institucia apogo, havas malfacilan laboron por elteni kaj disvastigi sin. Estas klare ke la institucioj provas subteni la ŝtatan lingvon, kaj Esperanto ne estas parto de iliaj planoj. Espereble Esperanto havus pli da subteno, al mi ŝajnas justa maniero uzi lingvon por ĉiuj, sen ke ies lingvo fagocitu la lingvojn pli malgrandajn.

JSQS Mi tre dankas pro via tempo, Inaciu. Ĉu vi volas aldoni kelkajn vortojn?

Inaciu Multajn dankojn al vi pro la atento al nia lingvo kaj sukceson kun la iniciatoj kiujn vi antaŭenigas.

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.