Usono subtenas la hongkongajn manifestaciojn per du novaj leĝoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 28-a de novembro 2019

La usona prezidanto Donald Trump flanke de la ĉina prezidanto Xi Jinping

La usona prezidanto Donald Trump subskribis du leĝojn, merkredon, la 27-an de novembro, subtenante la por-demokratiajn manifestaciojn en Hongkongo, malgraŭ la daŭranta traktado pri komerca interkonsento kun Ĉinio kaj la minacoj de Pekino. Pasintsemajne la Domo de Reprezentantoj kaj la Senato adoptis ambaŭ leĝojn unuanime. La unua leĝo devigas la Departmenton de Ŝtato ĉiujare certigi ke Ĉinio permesas sufiĉe da aŭtonomio al Hongkongo por daŭrigi ĝian favoran komercan staton. La dua leĝo malpermesas la eksportadon de larmogaso, piperemulsio, kaŭĉukaj kugloj kaj aliaj nemortigaj pafaĵoj al la hongkonga polico.

Ĵaŭdon, Ĉinio alvokis la usonan ambasadoron al Pekino por «forte protesti» kontraŭ la proklamo de la du usonaj leĝoj pri homaj rajtoj en Hongkongo. La ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Le Yucheng diris al la ambasadoro Terry Brandstad ke tiu ago egalvaloras al «grava sinenmiksiĝo en la internaj aferoj de Ĉinio», priskribante la aferon «grava malobservo de la internacia juro». Li instigis Vaŝingtonon sin deteni ekvalidigi la leĝojn por «eviti pluan damaĝon» al la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio.

Ne tuj klaris ĉu la decido de Trump malhelpos al la intertraktado celante malstreĉi la duflankan komercan disputon. La ĉina ministerio pri eksteraj aferoj diris ke Ĉinio faros «firmajn kontraŭagojn» se Usono daŭrigos ĝian enmiksiĝon en la aferoj de Ĉinio.

La registaro de Hongkongo esprimis «ekstreman bedaŭron», dirante ke la agoj de Usono komunikas «fuŝan mesaĝon» al la manifestaciantoj.

Tamen malfrue mardon, ĉe la usona televida kanalo Fox News, Trump nomis la ĉinan prezidanton Xi Jinping «unu el miaj amikoj. Li estas bonega ulo». Pli malfrue, li deklaris: «Mi subskribis la legôjn pro respekto por la prezidanto Xi, Ĉinio kaj la loĝantaro de Hongkong. Oni promulgas la leĝojn pro la espero ke la estroj kaj la reprezentantoj de Ĉinio kaj Hongkongo povos amike solvi siajn disputojn, kondukante al daŭra paco kaj prospero por ĉiuj.»

Fontoj