Usono anoncas novan proponon por paco inter Israelo kaj la palestinanoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Renkontiĝo en la Blanka Domo, la 28-an de januaro 2020

Merkredo, la 29-a de januaro 2020


La usona prezidanto Donald Trump, esperante okazigi «novan sunleviĝon por la Mezoriento», malkaŝis sian pacplanon por tiu regiono, mardon la 28-an de januaro, akompane de la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu.

«Mia vizio prezentas ĉiuflankan gajnon, realisman du-ŝtatan solvon, kiu forigos la riskon al la sekureco de Israelo, kiun prezentas palestina ŝtataneco», li diris en la Blanka Domo.

Rimarkindas, ke ĉeestis neniu ajn reprezentanto de la palestinanoj, kiuj malakceptis la pacplanon antaŭ ol êc ekvidi la 80-paĝan proponon, kaj kiujn oni ne inkluzivis en la intertraktadoj pri la plano.

«Jerusalemo ne estas vendota. Ĉiuj niaj rajtoj ne estas vendeblaj, nek trakteblaj. Kaj via ofero, la konspiro, ne estos akceptata», diris la palestina prezidanto Maĥmud Abbas, celante Trumpon, per televida alparolo en la cisjordania urbo Ramalaho.

Taksante tiajn komencajn malakceptojn nedaŭronta obstaklo, Trump diris ke li sendis leteron al Abbas, dirante, ke se li elektas «la vojon al paco, Usono kaj multaj aliaj landoj ĉeestos. Ni ĉeestos por helpi vin tre multmaniere».

Benjamin Netanjahu kaj Donald Trump

Akcepton de la plano sekvus ekstera investado je 50 miliardoj da dolaroj, miliono da laborpostenoj kreotaj por palestinanoj dum jardeko kaj duobligota aŭ triobligota malneta enlanda produkto de la palestinanoj, promesis Trump.

«Alvenis la tempo, por ke la islama mondo riparu la eraron, kiun ĝi faris en 1948, elektinte ataki anstataŭ rekoni la novan ŝtaton Israelo», diris la prezidanto.

Trump proponas starigon de palestina ŝtato kun limigata suvereneco, duobligon de la tersurfaco nuntempe loĝata de la palestinanoj kaj anekson al Israelo de triono de la disputata Cisjordanio.

La israela parlamento estas voĉdononta dimanĉon pri la anekso de la strategia Jordanvalo kaj de ĉiuj israelaj kolonioj en Cisjordanio.

Jerusalemo daŭre estus la ĉefurbo de Israelo, kaj la orienta parto de la sankta urbo estus la palestina ĉefurbo, kie Usono malfermus ambasadejon al Palestino, diris Trump.

La plano havas ankaŭ iujn nekutimajn proponojn, inkluzive de rapida trajno inter Gaza-urbo kaj Cisjordanio, laŭ David Friedman, la usona ambasadoro en Israelo.

Mapo prezentita de Donald Trump dum lia alparolo en la Blanka Domo, la 28-an de januaro 2020

Observantoj rimarkigas ke la israelanoj, forte subtenataj almenaŭ nuntempe de la vaŝingtona registaro, estas en forta pozicio. «La palestinanoj ŝajne ne havas praktikan eliron. Ili ne plu ĝuas fortegan subtenon aŭ monan apogon de multaj arabaj potencoj», diris Thomas Schwartz, profesoro pri historio kaj politikscienco ĉe Universitato Vanderbilt. «Eble ĝi aspektas kiel ofero, kiun oni povas akcepti aŭ malakcepti, sed ĝi estas eble la plej bona ofero, kiun ili ricevos. Temas pri unu el la malfacilaj demandoj, kiujn la palestina estraro devos alfronti».

Laŭ palestinaj observantoj, krom multaj problemoj je la enhavo de la plano, estas la baza afero, kiamaniere ĝi estis farita. «Indas, ke ĉiu pacofero al palestinanoj estu intertraktita inter la palestinanoj kaj la israelanoj, kio ne okazis en ĉi tiu ofero», diris Halah Ahmad, fakulo pri usona politiko ĉe la palestina politika fakgrupo Al-Shakeba.

La plano sekvas preskaŭ tri jarojn de intertraktado inter usonaj kaj israelaj oficialuloj, estritaj de la bofilo de Trump, Jared Kushner, kiu delonge havas proksimajn rilatojn kun Netanjahu kaj Israelo.

Egiptio, unu el la landoj kiuj deklaris militon kontraŭ Israelo tiutempe, ne malakceptas la vizion de Trump. Tiu lando esprimis ŝaton pri la daŭraj klopodoj de Usono realigi justan kaj ampleksan pacsolvon al la palestina problemo, laŭ la Mezorienta Novaĵagentejo (Middle East News Agency) en Kairo.

La jordania ministro pri eksteraj aferoj Ayman Safadi diris per komunikaĵo: «Jordanio subtenas ĉiun veran klopodon celantan atingi justan kaj ampleksan pacon, kiun la loĝantaro akceptos».

Ĉeestis en la Blanka Domo la ambasadoroj de Barejno, Omano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. «Kia plezuro estas, vidi vin ĉi tie», diris Netanjahu. «Kaj kian signon tio aŭguras por la nuntempo».

Observantoj diras ke pli gravas publika deklaro de Rijado subtenanta la planon de Trump, ĉar Sauda Arabio estas la ĉefa sunaisma potenco. La saud-araboj elsendis komunikaĵon en kiu oni legas: «Je la (usona) anonco, la reĝlando ripetas sian subtenon al ĉiuj klopodoj celantaj atingi justan kaj ampleksan solvon al la palestina afero». La reĝlando estimas «la klopodojn de la registaro de prezidanto Trump disvolvigi ampleksan pacplanon inter la palestina kaj israela flankoj».

La sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj Ahmed Aboul Gheit diris, merkredon, ke post unua legado de la plano, ĝi montras grandan malŝparon de la leĝigitaj rajtoj de la palestinanoj, sed ke la organizaĵo estas atente studanta ĝin, kaj ke ĝi estas malferma al ĉiu serioza klopodo atingi pacon.

Ankaŭ la franca ministerio pri eksteraj aferoj diris ke ĝi atente rigardas la proponon, ripetinte ke nepras du-ŝtata solvo.

Fontoj