Usona korbopilkisto Kobe Bryant kaj ok aliuloj pereis en kraŝo de helikoptero

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 2-a de februaro 2020

Bryant, dekstre, ĵetas la pilkon kontraŭ Marcin Gortat en 2014.

La 26-an de januaro, en Kalifornio (Usono) kraŝis helikoptero transportinta la korbopilkiston Kobe Bryant. Ĉiuj homoj en la helikoptero pereis, inkluzive de Bryant kaj ties 13-jaraĝa filino Gianna.

La kraŝo okazis en la urbeto Calabasas en Kalifornio, proksime al Los-Anĝeleso, je proksimume la 10-a horo matene. Laŭ raportoj, la helikoptero frapis monteton en densa nebulo.

Laŭ tvito de Adrian Wojnarowski, sportĵurnalisto de ESPN, Bryant kaj Gianna estis survoje al korbopilka maĉo. Inter la pasaĝeroj ankaŭ estis alia ludanto kaj ties parenco.

Kobe Bryant, ofte konsiderata kiel legendo de korbopilkado, aliĝis al la Nacia Korbopilka Asocio (NBA) en la jaro 1996 kaj ludis por la teamo Los Angeles Lakers du jardekojn, kvinfoje fariĝante ĉampiono de la NBA. Li eksiĝis de la sporto en 2016. Je la momento de sia morto li havis 41 jarojn.

Aŭtoritatoj de Calabasas anoncis per Tvitero ke du registaraj organizaĵoj, la Federacia Aviada Administracio (angle Federal Aviation Administration) kaj la Nacia Konsilio pri Maldanĝereco en Transportado (angle National Transportation Safety Board) lanĉos oficialan esploron pri la kaŭzo de la kraŝo.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Former basketball player Kobe Bryant dies in helicopter crash, aged 41, el en Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).