Uragano Humberto plifortiĝante alproksimiĝas al Bermudo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 19-a de septembro 2019

Hieraŭ vespere, la usona Nacia Uragana Centro (NUC, angle National Hurricane Center) eldonis avizon pri danĝera vetero ĉe la insulo Bermudo pro la uragano Humberto. Ĝi nun estas en la tria el la kvin klasoj de la skalo de Saffir-Simpson, kiu klasifikas tropikŝtormojn kaj uraganojn laŭ la forteco de ties ventoj. Umberto estas la tria uragano de la ĉi-jara atlantika uragana sezono.

Kvintaga prognozo de Uragano Umberto, fare de NUC

La «Intertempa Avizo numero 25-alfa pri Uragano Humberto», publikigita je 20:00 horoj laŭ la atlantika tempzono (je meznokto laŭ UTK), situigis la uraganon je 120 kilometroj norde de Bermudo. Tiam Humberto havis maskimuman ventrapidecon de 195 kilometroj po horo kaj moviĝis en orient-nordorientan direkton je 31 kph.

NUC prognozas ke Humberto iros preter Bermudon je merkredo malfruvespere, kaj post tio grade malplifortiĝos dum ĵaŭdo. La avizo de NUC ankaŭ notis danĝerajn apudbordajn kondiĉojn kaj avertis pri ebla marborda inundo. La Nacia Okeana kaj Atmosfera Administracio mezuris per buo ondojn de pli ol dekmetra alteco.

Pli frue, sabaton la 14an, Humberto ŝvebis kelkajn horojn oriente de la Insulo de Grandabako, kiu estis grandparte detruita de la antaŭa uraganego Dorian la 1an de septembro. Tamen Humberto neniam atingis Bahamojn nek Usonon.

Antaŭaj artikoloj ĉi-teme ĉe Vikinovaĵoj[redakti]

Fontoj[redakti]

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Hurricane Humberto strengthens to Category 3 while approaching Bermuda, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).